Späť na obsah

AdE': kiel esprimeblas neperfektivo, perfektivo, malperfektivo kaj malneperfektivo de verbo?

od amigueo, 1. októbra 2023

Príspevky: 1

Jazyk: Esperanto

amigueo (Zobraziť profil) 1. októbra 2023 9:21:44

Ne por komencantoj

Mi reprenas mesaĝon ĉi tie el temfadeno de sekcio Konsultejo.

Metsis:Pardonu mian Esperanton.

Origine Zamenhof celis, ke Esperanto havu similan verban sistemon kiel la slavaj lingvoj, en kiuj perfektivo havas gravan rolon. Perfektivo signifas, ĉu la ago havas limojn, ĉu ĝi povas esti plenumita dum la tempo de la verbo. Alivorte ni povas klasifiki verbojn laŭ perfektiva kaj imperfektiva aspekto.

Ekzemple ni komparu la verbojn "fari" (verbo kun perfektiva aspekto) kaj "bezoni" (verbo kun imperfektiva aspekto).
 
perfektivaj formoj
  • nuntempo: –/– (ĉar ĵus nun neniu ago povas iĝi plenumita)
  • pasinteco: faris/ekbezonis
  • estonteco: faros/ekbezonos
imperfektivaj formoj
  • nuntempo: faras/bezonas (la ago okazas ĵus nun)
  • pasinteco: faradis/bezonis
  • estonteco: farados/bezonos
La temo perfektivo de verboj estas inspira:

SCII estas neperfektiva nemalperfektiva,
tial sencohavas EKSCII kaj ŬEKSCII (ŬEK = MALEK).
"Pardonu, mi ŭeksciis vian nomon." (mi forgesis vian nomon).
"Nun mi denove eksciŭigas (al vi) mian nomon".

io simila estus "tro simetria" en normala esperanto.

*

Mirindas ke neperfektivo kaj perfektivo esprimeblu simple. Eĉ malperfektivo kaj malneperfektivo! Sed kiel?
Ĉu estas verboj nature en ĉiu el tiuj kvar kategorioj?
Ĉu estas rimedoj por aldoni tiujn nuancojn al verbo?

Nahor