Interna ideo kaj interreto
من Altebrilas, 27 ديسمبر، 2023
المشاركات: 11
لغة: Esperanto
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 27 ديسمبر، 2023 11:02:34 ص
Nun la komunikiloj ege progresis, sed la t.n. sociaj retoj estas famaj pri disvastigo de malamo kaj perforto.
Ĉu uzo de neŭtrala komuna lingvo povas mildigi la situacion ? Ĉu la debatoj en Esperanto estas pli pacemaj? Se ne, kiu kondiĉo mankas por montri, ke dank'al ĝi , interkonsento estas pli facile atingebla ol per alia lingvo?
Kiel, laŭ via opinio, la interna ideo devas adaptiĝi al interreto ?
lernulo2 (عرض الملف الشخصي) 28 ديسمبر، 2023 11:34:40 ص
تم إخفاء الرسالة.
morico (عرض الملف الشخصي) 30 ديسمبر، 2023 7:25:23 م
Meŝig (عرض الملف الشخصي) 31 ديسمبر، 2023 1:51:11 م
mia sperto ne emas konfirmi, ke paroli saman lingvon helpas pacon. Internaj militoj fojfoje estas ege sangaj. Ĉu vi samopinions kun via najbaro nur ĉar vi povas rekte kompreni, kion li diras?
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 31 ديسمبر، 2023 3:12:16 م
Ekzistas sufiĉe da objektivaj kaŭzoj por konflikti, sen aldoni subjektivajn.
Sed preferindas konstati ĝentile interkonsentojn kaj malkonsentojn, kaj provi negociadon, ol tuj insultiĝi aŭ eĉ uzi perforton.
Meŝig (عرض الملف الشخصي) 31 ديسمبر، 2023 3:22:05 م
"Altebrilas":Sed, kaze de la bialistoka sperto de la knabo Zamenhof, temis pri konfliktoj kaŭzitaj ne per malamo aŭ malestimo, sed per kredo je ili, ĉar vortoj aŭ mieno estis misinterpretitaj.Ĉu Historio pravigis Zamenhofon? Dum sia juneco, li estis cionisto (li kontribuis al la fondo de la varsovia grupo de la "amantoj de Ciono", kies la movado eĉ antaŭis la cionistan movadon mem) kaj post kelkaj jaroj iĝis "universalisto". La rezulto estas malĝoje fama: ĉiuj liaj infanoj estis murditaj de la nazioj, dum la judoj, kiuj iris vivi en Palestinon travivis.
Ladek (عرض الملف الشخصي) 5 يناير، 2024 9:11:32 م
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 7 يناير، 2024 10:56:08 م
Iam antaŭe, oni diris, ke skribi majuskle estas la ĉefa malĝentileco, ĉar tio aspektas kiel kriado. Sed por mi, sendi pezajn fotojn aŭ videojn sen certiĝi, ke la ricevonto povos legi ilin ( pro komputilo nesufiĉe moderna aŭ malbona loka interreto) estas multe pli ĝena.
Tio, kio aspektas normale al iu, aspektas malĝentile al iu alia. Kaj malfacilas scii, kiam tio estas okazonta. Ĉar oni ne lernis ĝentilecajn regulojn por interreto, ĉar ĝi ne ekzistis dum la edukado de multaj el ni.
Frano (عرض الملف الشخصي) 22 فبراير، 2024 9:37:23 ص
3. Homarana esperantismo – la interna ideo
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 22 فبراير، 2024 11:07:20 م
La artikolo supozigas, ke la angla fine venkos, kaj ke tiuj, kiuj ne regas tiun lingvon devos rezignacii pri malsupera statuso.
Sed ĉu Interna ideo estos sufiĉe alloga por pluesti, sendepende de kiu lingvo estos venkinta?