去目錄頁

Stalin, la granda murdisto

dobri, 2024年1月6日

讯息: 326

语言: Esperanto

Altebrilas (显示个人资料) 2024年2月23日上午8:43:57

Kio estas la bazo mem de ĝia ekzisto? Invadi najbarajn landojn? Decidi mem kio estas vera nezorgante la opinion de cetero de la mondon? Ĉiel silentigi oponantojn?

Estas landoj, kiuj ekzistas sen tia bazo. Okcidento estas kritikinda, ĉefe pro novliberalismo (pli vigla kapitalismo), sed almenaŭ ĝi estas kritikebla.

Notinde, ke dum la fino de stalina periodo, multaj okcidentaj intelektuloj (ĉefe en suda Eŭropo) estis favoraj al Rusio antaŭ esti elrevigitaj kiam lia posteulo diskonigis tion, kio estis okazinta.

https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Senstalinigo

Леопольд (显示个人资料) 2024年2月23日上午8:48:38

PeterSK:https://www.youtube.com/watch?v=w2iysafhiXM

La sola granda prezidento en Rusio estis Miĥail Sergejeviĉ Gorbaĉov - kiu ne timis sekvi la veron, eĉ se ĝi foje ne estis agrabla
En la reala mondo, Gorbaĉov neniam estis la Prezidanto de Rusio: li estis la Ĝenerala Sekretario de la CPSU Centra Komitato kaj la Prezidanto de Sovetunio.

En la reala mondo, la perfido de Gorbaĉov kaŭzis milionojn da mortoj en la postsovetia spaco kaj la mondo. Nu, ankaŭ al la nuna situacio en Ukrainio.

PeterSK:
Tri simioj - simbolo de ne fari malbonon
Enketisto amiko mia ofte ŝercis, ke la frazo "vidu nenion, aŭdu nenion, diru al neniu" rilatas al timigitaj aŭ indiferentaj atestantoj de krimo. Sed serioze: de kie venis ĉi tiu termino kaj kion ĝi fakte signifas? Michael Bebel, Wetzlar, Hesio
https://eo.wikipedia.org/wiki/Tri_sa%C4%9Daj_simio...

PeterSK (显示个人资料) 2024年2月23日上午9:07:57

Леопольд (显示个人资料) 2024年2月23日上午9:11:02

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Kio estas la bazo mem de ĝia ekzisto? Invadi najbarajn landojn? Decidi mem kio estas vera nezorgante la opinion de cetero de la mondon? Ĉiel silentigi oponantojn?
La bazo de kapitalismo estas la amasiĝo de kapitalo. La plej facila maniero estas rabo. Ekzemple, la Brita Imperio estis bazita sur rabado (piratado kaj kolonioj). Nuntempe la okcidenta kapitalismo rabis Libion, Jugoslavion kaj Irakon. Kaj Eŭropo ankaŭ estis trankvile prirabita.

Altebrilas:
Estas landoj, kiuj ekzistas sen tia bazo.
Jes. Ĉu ĉi tiuj terminoj "sankcioj" kaj "limigoj" konataj al vi? Ĉi tio estas ĝuste la lukto por merkatoj.

Altebrilas:
Okcidento estas kritikinda, ĉefe pro novliberalismo (pli vigla kapitalismo), sed almenaŭ ĝi estas kritikebla.
Kaj kio estas la rezulto de la kritiko?

PeterSK (显示个人资料) 2024年2月23日上午9:14:26

Ĉu kapitalo ne amasiĝas en Rusio?

Леопольд (显示个人资料) 2024年2月23日上午9:15:01

PeterSK:https://www.youtube.com/watch?v=ipAnwilMncI
Alia aro da falsaĵoj pri la temo "kiu pli bone fekiĝas pri Rusio kaj Putin."

Леопольд (显示个人资料) 2024年2月23日上午9:21:02

PeterSK:Ĉu kapitalo ne amasiĝas en Rusio?
Kapitalo amasiĝas en Rusio, sed per komerco, ne per rabado.

PeterSK (显示个人资料) 2024年2月23日上午9:27:52

Komerco - milito en Ukrainio kaj Ĉeĉenio, Moldavio, Kartvelio, Afriko.........

Леопольд (显示个人资料) 2024年2月23日上午9:31:59

PeterSK:Komerco - milito en Ukrainio kaj Ĉeĉenio, Moldavio, Kartvelio, Afriko.........
Ĉu alia deliraĵo?

Altebrilas (显示个人资料) 2024年2月23日上午11:23:29

Kiel ekonomia sistemo povas rabi landon? Supozeble, estas metaforo, sed malfacilas racie debati per metaforoj.

回到上端