Meddelanden: 10
Språk: Esperanto
SlavikDze (Visa profilen) 14 juli 2024 13:49:45
Ŝajnas, ke por Donny la okazinta atenco estas tiel bonŝanca, ke apenaŭ eblas elpensi ion pli avantaĝan.
* * *
Sed se iu kuglo trafis la kapon de Joe Biden, tio apenaŭ ion ŝanĝis, ĉar li jam delonge nur manĝas per ĝi.
* * *
Joe Biden:
— Oni pafis ankaŭ en min. En Irako. Sed trafis mian filon Beau.
SlavikDze (Visa profilen) 15 juli 2024 12:54:44
Probable ĝuste pro tio "liberaj demokratiaj" komunikiloj senĉese vipas D. Trump'on, kaj ĝuste pro tio "demokratiaj" juĝistoj inventas kontraŭ li diversajn akuzojn, celante enprizonigi lin kaj ĉi-maniere ne allasi lin al la sekva elekto.
⚔️⚔️⚔️⚔️⚔️
Joe Biden dum telefona konversacio kun Donald Trump еstis tre ĝentila kaj diris, ke li ordonos ĉesigi du juĝ-aferojn kontraŭ Donny.
Jen do kiel!..
Sed ĉu tio eblas en Usono?
Ĉi-lande ekzistas ja sendependa juĝ-sistemo, sendependaj prokuroroj kaj juĝistoj, tie ja ĉio okazas malkaŝe kaj honeste! Ĉu do usona prezidento povas laŭ propra deziro pardoni terurajn krimulojn?
Kaj ĉu kuglo, fluginta preter-kape, estas konsiderata kiel indulgenco?
🤕🤕🤕🤕🤕
Ni ĉiuj spektis superbajn holivudajn filmojn pri spertaj agentoj de usonaj sekurec-servoj, kiuj lerte savas prezidentojn kaj aliajn malpli gravajn personojn en tre komplikaj situacioj.
Kaj kion ni vidas en realeco?..
Realaj usonaj sekurec-servistoj fakte ignoras la realan pafiston-teroriston, kiu preskaŭ senkaŝe pretiĝas por pafado.
Konkludeblas do, ke ĉiuj tiuj filmoj pri "heroecaj" usonaj agentoj estas blatanta mensogado, samkiel filmoj ppi "kuraĝaj" usonaj militistoj, kiuj en reala realeco fuĝis el Afganistano kiel timemaj leporoj.
🐰🐰🐰🐰🐰
SlavikDze (Visa profilen) 19 juli 2024 07:47:48
Tiel do kulpas ĝuste Irano, kiu jam kutimiĝis al similaj akuzoj. Kaj ne endas postuli iujn pruvojn, ĉar tio estus granda ofendo por honestaj anglosaksaj ĝentelmenoj, kies vortojn oni devas fidi senhezite.
Bedaŭrindas nur, ke tro dubema Donny ne inklinas kredi je ĉi tiu tre oportuna versio.
SlavikDze (Visa profilen) 24 juli 2024 19:18:24
Supozeble, oni denove aktivigos endormigitan BLM-movadon kaj eble aperigos aldone "freŝajn" batalantojn por quasi-demokratio.
Resume, en Usono tute probablas nova civila (enlanda) milito, konsiderante la fakton, ke en sudaj sub-ŝtatoj oni ĝis nun revas pri sendependeco.
SlavikDze (Visa profilen) 27 juli 2024 19:14:19
Tamen tre dubindas, ke plimulto de la homaro reale deziras vivi en tiela "ĝardeno".
SlavikDze (Visa profilen) 5 augusti 2024 09:08:02
Nu, probable por blankaj britoj rekomendindas denove genuiĝi, ĉar tiel por iliaj oponentoj estos pli oportune piedbati ilin.
* * *
Aldone du triatlonistoj, ĉi-foje svisaj, lasis konkuradon pro stomaka infekto. Tiel do, jam tri sportistoj senkaŝe malsaniĝis post kuraĝa banado en la glora pariza fekaĵ-kanalo. Kaj supozeblas, ke nombro de suferantoj pliiĝos.
Eblas facile imagi, kiel indignus kaj tondrus liberaj kaj honestaj okcidentaj komunikiloj, se similaj problemoj okazus dum Olimpiko-2014 en Rusio... Sed koncerne la nunan skandalozan sport-eventon en Francio ili preferas esti diskretaj kaj delikataj.
Tute probablas, ke post la nuna franca "iniciativo" dum estontaj Olimpikoj oni ankaŭ konkuros pri luktado en fosaĵoj, plenitaj per pli freŝa merdo.
SlavikDze (Visa profilen) 11 november 2024 15:17:51
Demokratie-pacema Usono povas fariĝi tute sendefenda kontraŭ malice-agresemaj Rusio kaj Ĉinio,, ĉar Ĝenerala Sekretario de NATO, Mark Ritte, kiu ŝajne estas nesuperebla niamonda potenculo, minacas elpeli Usonon el NATO, se malobeema Donald Trump ĉesigos helpon al heroeca Ukrainio.
SlavikDze (Visa profilen) 12 januari 2025 08:34:50
Registaro de Pollando oficiale permesis al israela ĉefministro Benjamin Netanjahu ĉeesti en Aŭŝvico dum 80-jara jubilejo de liberigo de ĉi-loka nazia koncentrejo kaj promesis al li ne aresti lin malgraŭ oficiala arest-ordono de Internacia Puna Kortumo.
Ĉi-teme amuzas du momentoj — demonstra disdegno de "polakoj" al IPK kaj ilia iluzio, ke iu reale bezonas ilian permeson.
Altebrilas (Visa profilen) 12 januari 2025 10:29:36
SlavikDze (Visa profilen) 12 januari 2025 11:49:08