前往目錄

AdE": poruso, suruso

貼文者: amigueo, 2024年11月20日

訊息: 17

語言: Esperanto

amigueo (顯示個人資料) 2024年11月20日上午6:46:10

Ne por komencantoj.

Prepozicioj POR kaj SUR
estas samtempe nomaj radikoj de
PORO (hauxta trueto) kaj SURO (muskolo paralela tibion).
Cxu tio problemdonas?

Altebrilas (顯示個人資料) 2024年11月20日下午1:01:47

Tio, kio estigas problemon, estas ke vi ne donas la signifon de viaj radik/afiks/liter-kombinaĵoj. Malfacilas havi opinion pri io, kion oni ne komprenas.

Mi supozas, ke "suro" estas la spacoparto situanta sur io, sed la aliaj vortoj estas sensignifaj por mi.

SlavikDze (顯示個人資料) 2024年11月20日下午2:49:55

Mi ne scias, ĉu en iu alia lingvo krom Esperanto ekzistas kaj prepozicio "sur", kaj substantivo "suro", sed koncerne al "por" kaj "poro", kiuj ekzistas ankaŭ en hispana kaj portugala lingvoj, supozeblas, ke ĉi-elementoj ne estas reale problemdonaj por hispanoj kaj portugaloj en siaj nativaj lingvoj. Espereble, ankaŭ en Esperanto "sur/suro" kaj "por/poro" ne kaŭzas konfuzon-embarason.

Altebrilas (顯示個人資料) 2024年11月21日下午1:50:02

Poro= celo? Ricevonto?

SlavikDze (顯示個人資料) 2024年11月21日下午6:03:55

Ŝajnas, ke mi kaj mia "altebrila" kolego diverse komprenis la sencon de la komenca mesaĝo de kolego Amigueo.
Kaj almenaŭ unu el ni certe eraris.

Altebrilas (顯示個人資料) 2024年11月22日下午2:07:06

La punkto ne estas pri kiu eraris, sed pri kiel interkompreniĝi. Almenaŭ ĝi estu tio por esperantistoj.

amigueo (顯示個人資料) 2024年11月24日下午7:22:05

Dankon al SlavikDze kaj Altebrilas.
Mi korektis la unuan mesagxon por pliklaro.
Kio estas PORO?
Kio estas SURO?
Por nia lingvo, SUR kaj POR estas pli bazaj vortoj

amigueo (顯示個人資料) 2024年11月24日下午7:38:24

訊息已隱藏.

amigueo (顯示個人資料) 2024年11月25日下午4:16:35

訊息已隱藏.

amigueo (顯示個人資料) 2024年12月17日上午6:24:38

Altebrilas:Tio, kio estigas problemon, estas ke vi ne donas la signifon de viaj radik/afiks/liter-kombinaĵoj. Malfacilas havi opinion pri io, kion oni ne komprenas.

Mi supozas, ke "suro" estas la spacoparto situanta sur io, sed la aliaj vortoj estas sensignifaj por mi.
@Altebrilas. Mi provas pli klari.

Suro =
1. Surfaco.
2. Krura muskolo...
Poro =
1. Hauxta-membrana trueto-pordo...
2.
a. Tio aux tiu kiu havas celon.
b. Apoganto/balotanto (kiu "estas/simpatias/influas/luktas/balotas/laboras por" io aux iu).

Bv korekti min.

Tiu sageto estas ria-kora poro (2a).
La kandidato (pouxro) diskursis antaux 300 poroj (2b).

Kurioze, 2a kaj 2b sxajnas kontrauxaj pri signifo, cxe la ekzemploj.

回到上端