К содержанию

La troloĝiĝo.

от Alexandrex, 16 января 2025 г.

Сообщений: 9

Язык: Esperanto

Alexandrex (Показать профиль) 16 января 2025 г., 3:08:17

La troloĝiĝo estas, praktike, la ĉefa problemo de la mondo.

Saluton al vi ĉiuj.
Mi observas ke, nun, la redaktado en Lernu! estas pli intuicia kaj videbla. Nu, tion mi profitos por demando kaj propono pri praktika filozofio.
Mi opinias ke preskaŭ ĉiuj realaj problemoj devenas jen rekte jen malrekte de la troloĝiĝo. Ekzemple, la nunaj militoj ĉe Ukrainujo kaj Palestinujo ne ekzistus se tie la loĝantaro estus centfoje pli malalta (1/100) ol hodiaŭ.
Do, ni devas starigi planon por draste redukti la naskiĝon kaj la loĝantaron en la tuta planedo. La maksimuma planeda loĝantaro devus esti ĉirkaŭ okdek milionoj da homoj (80000000) aŭ, malpli precize, unu procento (1%) de la nuna loĝantaro.
Kion vi opinias?
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

Altebrilas (Показать профиль) 18 января 2025 г., 10:35:01

Ĉu la 99% estos volontuloj?

Frano (Показать профиль) 18 января 2025 г., 14:51:48

Antaŭ 3 000 jaroj, la loĝantaro de Tero estis ĉirkaŭ 80 milionoj da homoj. Centoble malpli ol nun. Kaj...?

Altebrilas (Показать профиль) 19 января 2025 г., 10:06:24

Ni eksterme anstataŭis la plej grandajn "sovaĝajn" bestojn ĉe la supro de la "manĝa kateno". Nun ili estas endanĝerigitaj specoj.

SlavikDze (Показать профиль) 20 января 2025 г., 10:47:24

Probable, kolego Alexandrex imagas sin mem saĝega saĝulo, sed fakte lia ĉi-fadena mesaĝo estas preskaŭ infaneca balbutado.
En reala realeco en vastega Ukrainio ne haveblas tro densa loĝantaro.
Kaj fakte la nuna milito en Ukrainio okazis nur pro tio, ke NATO delonge intencas krei en ĉi-lando anti-rusian "placdarmon" (fr. "place d'armes").
Fakte, ukrajnaj kompatindaj, abunde pereantaj soldatoj estas simple proksi-batalantoj je egoismaj interesoj de hegemoniecaj anglosaksoj, kiuj fakte disdegnas eĉ naciajn interesojn de siaj okcidentaj vasaloj, inkluzive Hispanion, kie evidente loĝas nia naiva kolego Alexandrex.
PS. Ŝajnas, ke la vorto "troloĝiĝo" ne estas taŭga ekvivalento por la hispan-lingva nocio "superpoblación" (en. "overpopulation").

Alexandrex (Показать профиль) 21 января 2025 г., 0:51:13

Ĉifoje, mi komencos parolante pri kelkaj lingvaj detaloj kiuj, per interna logiko, portos nin en idean fonon.
La kamarado SlavikDzeo opinias ke la vorto troloĝiĝo ne estas taŭga tradukaĵo por la galega vorto superpoboación. Li eraras se li opinias ke mia precipa lingvo estas la kastila aŭ hispana, ĉar ĝi estas la galega lingvo. Kaj mi favoras la politikan memdecidon de mia nacio, Galegujo, eĉ se la galeganoj decidas formi sendependan ŝtaton, ne jam sub Portugalujo aŭ Hispanujo.
Kiel traduki, do, la vorton superpoboación, aŭ, en kastila lingvo, superpoblación?
Mi uzas la formon troloĝiĝo... kiun mi mem ne taksas kiel optima aŭ la plej bona. Fakte, ĝi estas leksika kunmeta monstro kiel posttagmeze, internacie opaka kaj kun komponaĵo ne tre transparenta (travidebla).
Esperanto estas mediokra (duonbona, mezbona) helpoplanlingvo, kaj pli novaj helpoplanlingvoj kiel Ido aŭ Ikuso estas klare pli bonaj ol ĝi.
Mi ne regurdos ĉi tie pri la deviga nazala finaĵo de akuzativo, la supersignaj literoj kaj tiel plu, sed mi rimarkos ke, se la vortaro de Esperanto estus kohere internacia kiel en Ido, Interlingŭo, Idiomo Neŭtrala, Okcidentalo, Novialo, Lingŭo Franka Nova, Ikuso kaj aliaj similaj eŭroklonoj aŭ eŭrosimiloj, la formo anstataŭ troloĝiĝo estus superpopulaciono, superpopulado aŭ io simila. Kaj posttagmeze estus vesperte, kaj mezbona estus mediokra.
Tamen, la plej granda eroro de Esperanto ne estas la supersignoj, la akuzativa finaĵo aŭ la vortaro internacie opaka. Tiu granda eroro estas la esperantismo, kiu praktike limigas la lingvon al individuoj kun similaj ideoj (tial samideano estas, bedaŭrinde, sinonimo de samlingvano) kaj, lingve, malebligas eĉ la plej necesajn reformojn ĉe la lingvo, kiel, ja, la uzon de komforta ortografio (ekzemple la iksotajpado cx Cx gx Gx hx Hx jx Jx sx Sx ux Ux) aŭ la enkondukon de preciza prepozicio de akuzativo, kiu nur la akuzativecon indiku.
Ili, la esperantistoj, diras jam en sia religia himno, La Espero, ke Esperanto estas kaj estu lingvo de paco. Sed mi, esperantonparolanto, tamen ne esperantisto, kontestas: kial Esperanto ne estu, laŭvole, lingvo de milito, ekzemple por daŭrigi la nunan ukrainan militon, ekde la rusa partio, ĝis la venko kontraŭ la ukraina partio?
Internacia lingvo devas esti komplete neŭtra kaj neŭtrala. Tial mi laboras ĉe unu el la plej relative antikvaj kaj daŭrontaj projektoj kaj realaĵoj de alternativa helpoplanlingvo, la ikuso.
Fakte la kreinto de Esperanto, Zamenhofo, vivis kaj agis ne longe de la loko kie ekzistas hodiaŭ grava konflikto milita aŭ duonmilita: la volga ebenaĵo inter Rusujo kaj Ukrainujo ĝis unu konata duoninsulo, Krimeo. Li, sendube, dirus ke Esperanto agu kontraŭ tiun militon. Mi, ne!
La socialaj faktoj estas ĉiam kompleksaj faktoj. Tio ne malebligas, laŭ la konata empiria regulo de Pareto (kaj aliaj similaj reguloj) serĉi kaj trovi la ĉefajn motivojn, faktorojn kaj kaŭzojn de iu difinita socia fenomeno. Ekzemple, la formado de la prezoj estas kompleksa kaj multefaktora procezo, sed tio ne malebligas agnoski ke la rilato inter la ofero kaj la demando estas unu el la plej gravaj kaŭzoj de la preza kvantado, kaj ofte la precipa kaŭzo. Tamen, la leĝo de la ofero kaj la demando ne estas la unika ekonomia aŭ sociala leĝo kiu la prezojn fiksas.
Mi estas ĉarlatano, ĉu ne? Ja jes, mi antaŭlonge filozofas per Esperanto, kaj la bona filozofio bezonas, ofte, multajn parolojn.
Mi daŭrigos la argumentadon. La troloĝiĝo ne estas la unika kaŭzo de la malriĉeco aŭ povreco, sed ja grava kaŭzo aŭ kunkaŭzo; kaj, laŭ mi, la ĉefa kaŭzo de la malriĉeco, kaj de la militoj.
La kamarado Frano konstatas ke, antaŭ tri mil jaroj, la homa loĝantaro de nia planedo estis plimalpli la sama loĝantaro kiun mi proponas nun por la futuro.
Kion diras la arkeologoj pri la militoj tiutempe, antaŭ tri mil jaroj? Ke ili ekzistis jam, tamen ili estis baze kurtaj bataloj por havigi malgrandajn novajn teritoriojn, civitojn aŭ fontojn de riĉeco. Simple, ĉar tiam preskaŭ ne ekzistis ŝtatoj.
La milito estas neolitika fenomeno. Antaŭ la Neolitiko, en la Paleolitiko, ne ekzistis demografia denseco, politikaj strukturoj nek milita teknologio por fari aŭtentikajn militojn, Sed antaŭ ok mil jaroj la situacio ŝanĝis radikale. La triboj luktis inter si per arkoj, sagoj kaj petraj aŭ metalaj armoj. Oni rajtas aserti ke la unua vera milito kun amasa detruado estis la milito de Hamukaro. Ĉi tiu urbo ekzistis inter la limoj de la nunaj Siriujo, Irakujo kaj Turkujo. Hamukaro estis sieĝita, okupita kaj detruita de najbara civito: Uruko. Kiam? Ĉirkaŭ la jaro tri mil kvincenta antaŭ ol Kristo; jen, antaŭ kvin mil kvincent jaroj, proksimume.
Konkrete, la nuna ukraina milito havas multajn kaŭzojn kaj faktorojn, inter ili la kaŭzo prezentita de SlavikDzeo... kiu ne estas la unika kaŭzo de ĉi tiu milito, nek la plej grava. Mi povas paroli poste, ĉe alia mesaĝo, pri tiu milito. Sed, nun, mi deziras fini ĉi tiun longan mesaĝon kun kelkaj observaĵoj precipe respondante Altebrilason kaj Fanon. Provizore, mi deklaras ke, se la loĝantaro en Rusujo estus nur da du milionoj, kiel mi proponas... la milito inter Rusujo kaj Ukrainujo neniel ekzistus.

Unua observaĵo: la planeda kapablo por loĝigi homojn ĉiam estis, estas kaj estos limigita. Do, jen la homoj starigos racian limitadon de la popolado... jen la naturo, ofte senkompate, tion faros, kiel ĝi ĉiam faris.
Dua observaĵo: la homoj, bedaŭrinde, ne reduktos sian nombron nek sian naskiĝadon volonte. La meza homo nur plibonigas sian konduton, sociale parolante, post katastrofo kiu, volenevole, malfermas siajn okulojn. Kaj tiuj katastrofoj tuj aperos.
Tria observaĵo: mi ne proponas la retroiron al la Paleolitiko; anstataŭe, mi proponas la paleolitikan demografian densecon, sed kun la modernaj sciencaj kaj teknikaj avantaĝoj, kun povreco kaj milito por neniu; kun riĉeco, paco, bonfarto kaj kulturo por ĉiu.
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

Altebrilas (Показать профиль) 21 января 2025 г., 11:11:08

Troa loĝantaro, ekonomio, reformoj de Esperanto, milito en Ukrainio : tro multe da temoj en ununura mesaĝo! Malfacilas respondi pri ĉiuj temoj sen iĝi konfuza.

Vi rajtas krei aliajn fadenojn, kaj respondi al specifa mesaĝo, citante tuton aŭ parton de ĝi: tiuj eblecoj ekzistas en la forumo, kaj prefere oni uzu ilin.

Altebrilas (Показать профиль) 21 января 2025 г., 11:15:41

Pri vola limigo de loĝantaro: Ĉinio iam faris politikon de "unu gefilo" (kiu bedaŭrinde tro ofte iĝis tiun de "unu filo"). Sed post unu aŭ du generacioj ĝi forlasis tiun politikon.

Alexandrex (Показать профиль) 21 января 2025 г., 18:20:38

Saluton, Altebrilaso. Ci diras la jenon.

----------

Pri vola limigo de loĝantaro: Ĉinio iam faris politikon de "unu gefilo" (kiu bedaŭrinde tro ofte iĝis tiun de "unu filo"). Sed post unu aŭ du generacioj ĝi forlasis tiun politikon.

----------

Laŭvorte kaj laŭ ci, Ĉinujo faris politikon de unu hermafrodita filo! Ĉar la prefikso ge, aplikata al individua estaĵo, alian interpretadon ne permesas... Cin ja mi komprenas, sed la taŭga esprimo estas unu filo el iu ajn sekso. Kompreneble, poste ci identigas la esprimon unu filo kun la esprimo unu maskula filo... malgraŭ la manko de seksa sufikso ĉi tie.
Mi ripetas, eĉ tede: via lingvo, ho esperantistoj, estas mediokra... ĉar ĝi estas fiksista. Kaj ĝi, Esperanto, estas fiksista... ĉar ĝi esta ligita al aparta ideologio: la esperantismo, kun la interna ideo, la verda nacia flago, la religia himno, la homaranismo, la Akademio de Esperanto, la kongresoj aŭ asocioj de Esperanto kaj tiel plu. Eĉ kun kopiado de la kristista eŭkaristio, jen, la Zamenhofa Bankedo! Ve! Feliĉe ke mi estas esperantonparolanto, sed ne esperantisto!
Strikte lingve kaj tre simple: vi, esperantistoj, enkonduku sufikson por maskula sekso, kaj jen la problemo solvota. Tiel ni havus, ekzemple, la paron unu filino/unu filuso.
Nun pri la fono: la diktaturo en la Popola Ĉina Republiko timis ĥaoson kaj perdon de sia povo pro la kreskanta povreco; tial la diktaturo limigis la naskiĝadon tempe. Ĉu la nuna ĉina politika reĝimo devenis naskiĝista? Ne; preskaŭ ĉiuj politikaj reĝimoj estas naskiĝistaj, kaj ne hazarde, ĉar la elito kiu regas en ĉiu lando bezonas multajn ekspluatatojn por vivi parazite. Tiel, kiam la urĝa problemo malaperis, la komunista diktaturo en Ĉinujo reprenis sian tradician naskiĝistan politikon.
Ĉinujo suferis troloĝiĝon kaj ŝuferas troloĝiĝon. Kaj la povreco por la granda plimulto neniam ĉesos dum la alta naskiĝado kaj la alta demografia denseco daŭros. En Ĉinujo kaj ekster Ĉinujo.
Neniu alia besto sur nia planedo estas tipe povra ĉe sia ekosistemo. Nur la homo suferas tiun problemon, ĉar nur la homo subtenas entuziasme la troloĝiĝon. La aliaj bestoj kaj plantoj atingas demografian ekvilibron pli frue ol malfrue. La freneza homo, ne.
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

Наверх