去目錄頁

Partoprenu en la Monero Libera: Malkovru la ĝ1

Detxa, 2025年3月26日

讯息: 27

语言: Esperanto

Leopold65 (显示个人资料) 2025年3月31日上午9:02:22

Saluton!
capiscuas:
En resumo: Ğ1 estas la unua cifereca mono bazita sur homa egaleco en sia mem-kreado, laŭ la principoj de la "Relativeca Teorio de la Mono" (Théorie Relative de la Monnaie).
Kion mi, kiel uzanto, devas fari por ricevi kaj elspezi ĉi tiun monon? Kiel ĉi tio efektiviĝas en la praktiko?

capiscuas (显示个人资料) 2025年4月5日下午6:51:53

Kion mi, kiel uzanto, devas fari por ricevi kaj elspezi ĉi tiun monon? Kiel ĉi tio efektiviĝas en la praktiko?

Por ricevi kaj elspezi ĝunojn (la unuo de la monlibera sistemo), vi povas viziti gchange.fr aŭ girala.net por malkovri, kiuj servoj kaj produktoj estas ofertataj kontraŭ ĝunoj. Vi povas proponi aferojn, kiujn vi scias fari aŭ havas — ekzemple, lingvokursoj, manfaritaj produktoj, komputila helpo, ktp.

Por uzi la monon, sufiĉas demandi aŭ esplori en tiuj retejoj kie oni akceptas ĝin. Ekzemple, en nia esperantista grupo ni jam vidis la pasintjare esperantan hispanan kongreson, kiu akceptis ĝunojn por aliĝo, loĝado kaj manĝado — du partoprenantoj pagis per ĝunoj, unu el ili estis Detxa (kiu komencis tiun ĉi fadenon). La ricevitaj ĝunoj poste estis uzataj por luo de interpretada ekipaĵo kaj por danki al la teknika teamo de la kongreso.

Se oni povas akiri vivrimedojn per ĝunoj, kiel eviti ke, kiam la sistemo estos konata, miloj da mizeruloj aliĝu samtempe, kolapsigante la sistemon?

Tre bona demando! La komunumo mem zorgas pri ekvilibro inter konsumantoj kaj produktantoj — ofte nomataj *prosumantoj* (produktanto + konsumanto). La homoj, kiuj akceptas ĝunojn, mem povas elekti al kiu vendi. Se ili vidas ke iu nur kunkreas sed nenion proponas, ili povas:

- Ne vendi al tiu persono.
- Aŭ pliigi la prezojn por instigi nur aktivajn partoprenantojn.

Krome, oni povas starigi esperantistajn projektojn kaj peti donacojn en la monlibera forumo: forum.monnaie-libre.fr/c/langues/esperanto/100 aŭ en Telegramo: t.me/libera_mono au chi tie.

Kiel ĝuno estas aplikebla en la Esperanta movado? Kiel ĝi kompareblas kun Stelo aŭ la pagsistemo de UEA?

Bonegaj demandoj! Ili helpas konstrui kolektivan scion por la komunumo kaj naskas novajn ideojn.

La ĉefa diferenco kun la Stelo (monunuo el la esperanta movado jam malaperita nur simbolika) estas ke **ĝuno estas tute malcentra**. La Stelo estis interesa iniciato, sed ĝi estis regata de unu grupo, kiu decidis kiom da mono krei kaj kie disdoni ĝin — kaj tiu procezo estis plejparte manlibra, kun multe da laboro kaj ebleco de eraroj.

Aliflanke, ĝuno estas kunkreebla de ĉiuj, sen bezono de centra aŭtoritato. Se multaj uzantoj estas esperantistoj, tiam pli da servoj kaj produktoj aperos por subteni la movadon — sed samtempe la mono ankaŭ funkcias ekster la esperanta komunumo, kio vastigas ĝian utilon.

Pri UEA: ilia kvarlitera kodo ne estas alterna valuto, nur rimedo por movi **eŭrojn** inter membroj. Ĝi funkcias per retpoŝto kaj estas sufiĉe malrapida. Ili povus uzi liberan softvaron kiel framagit.org/komun/gnb por modernigi sian sistemon.

Krome, la juna sistemo kuraĝigas **interkonatiĝon inter esperantistoj**, ĉar por fariĝi kunkreanto oni bezonas 5 atestojn de jam ekzistantaj membroj. Tio stimulas renkontiĝojn kaj fidon — ne ĉio restas virtuala.

---

Ĉu uloj kiuj ne povas aŭ ne volas uzi komputilojn povas aliĝi al la sistemo?

Jes! Ekzistas fizikaj biletoj por diversaj lokoj, tiel ke eĉ sen interreto aŭ poŝtelefono, oni povas interŝanĝi. Tiucele, lokaj volontuloj agas kiel "homaj bankomaŝinoj", kiuj helpas konverti inter la fizika kaj cifereca ĝuno. Tio permesas inkluzivon por maljunuloj aŭ tiuj kun limigita teknika kapablo.

---
Kiujn aĵojn kaj servojn la praktiko montris ke oni ne povas aĉeti per ĝunoj?

Oni jam aĉetis **kongresajn alighojn**, **organikan manĝaĵon**, **restoraciojn**, **aviadveturojn**, **frizistojn**, **masagojn**, **lingvajn kursojn**, kaj eĉ **benzinkuponojn** (kreiĝis interŝanĝe kun servo de ĝunisto al benzinvendejo).

La projekto bitarkivo.org ekakceptos ĝunojn por danki siajn volontulojn, kiuj skanas kaj konservas historiajn revuojn en Esperanto.

Mi ne nur kredas je la sistemo — **mi mem uzas ĝin**. Ĝi povus esti rimedo por ke esperantistaj eventoj, asocioj kaj projektoj **rekompencu volontulojn** eĉ kiam eŭroj mankas. Kaj inverse, ĝi estas bona ilo por enkonduki Esperanton al aliaj komunumoj.

Altebrilas (显示个人资料) 2025年4月7日下午4:16:31

Mi iam partoprenis al loka interŝanĝa sistemo. Sed post unu momento, la aferoj kaj servoj proponitaj estis nur tiuj, kiujn oni pretas doni senpage al konatuloj, aŭ aferoj, kiujn oni ne volas enrubujigi.

En la komenco, iuj anoj proponis valoraĵojn (ekz. Malnovaj ĵuveloj) , kaj la doninto/vendinto retrovis ilin en la montrofenestro de brokantejo, ĉar la ricevinto/aĉetinto revendis ilin kontraŭ realaj eŭroj kaj enpoŝigis la profiton. Ĉu tio eblas en Ĝunio?

capiscuas (显示个人资料) 2025年4月8日下午8:31:16

Saluton Altebrilas,

En la libera mondo de Ĝuno, ĉiu estas libera aĉeti kaj revendi laŭplaĉe — ĝuste tio estas parto de la ideo! Se iu decidis revendi ion kontraŭ eŭroj kaj tiel profiti, tio jam ne estas problemo de la valuto mem, sed pli de la edukiteco aŭ valorsistemo de tiu persono.

Ankaŭ, normale oni ne metas en merkatojn aferojn tute senvaloran aŭ por forĵeti, ĉar tio ankaŭ malfortigus la valoron de la Ĝuno mem. En la retejoj, kiujn mi jam montris al vi, vi povas vidi multajn ekzemplojn de bonkvalitaj objektoj kaj servoj, kiuj cirkulas per Ĝunoj. Kaj se vi volas, vi povas eĉ krei vian propran interŝanĝejon aŭ vendospacon — tute en la spirito de libereco kaj komunumo!

Altebrilas (显示个人资料) 2025年4月9日上午7:22:50

Pliaj demandoj:

Ĉu ekzistas bilancoj/statistikoj pri la varoj venditaj aŭ aĉetitaj per ĝunoj?

Ĉu senlaborulo povas vivi per ĝuno, plenumante ĉiujn siajn bezonojn, kaj laborante por ĝunistoj?

FranzEbersburg (显示个人资料) 2025年4月13日下午2:47:26

Karaj gesamideanoj!

Pri la Stelo:
https://de.wikipedia.org/wiki/Stelo

capiscuas (显示个人资料) 2025年4月19日上午9:35:04

➤ Ĉu ekzistas bilancoj/statistikoj pri la varoj venditaj aŭ aĉetitaj per ĝunoj?
Jes, ĉar la blokĉeno de la Ĝuno estas tute travidebla (vidu demo.cesium.app/#/app/blockchain/stats) eblas vidi ĉiujn transakciojn okazintajn en la reto. Kutime oni povas aldoni komenton aŭ koncepton al ĉiu transakcio, kvankam tio estas nedeviga. Tiuj notoj helpas signife por loki kaj kompreni la fluon de varoj aŭ servoj, ekzemple por scii kiu produkto estis pagita per kiu kvanto da ĝunoj — tre utila por la logistikaj bezonoj de la komunumo.

➤ Ĉu senlaborulo povas vivi per ĝuno, plenumante ĉiujn siajn bezonojn, kaj laborante por ĝunistoj?
Ankoraŭ ne tute. Nuntempe la kvanto de varoj kaj servoj aĉeteblaj per ĝunoj estas limigita, kaj la valoro de la universala dividendo ankoraŭ ne sufiĉas por plenumi ĉiujn vivbezonojn.

Tamen, ekzistas solidarecaj fondusoj kaj kampanjoj (crowdfundings) por helpi homojn kiuj ne povas kontribui al la sistemo laŭ kutimaj manieroj — ekzemple senlaboruloj, gepatroj prizorgantaj siajn infanojn, infanoj mem, handikapitoj, ktp.

Se tamen la persono partoprenas en ĝunista projekto — ekzemple laborante en ĝunista bieno aŭ dediĉante tempon al reta komunuma iniciato — eblas akiri sufiĉe da ĝunoj por vivi el tio kion produktas la projekto, aŭ por viziti lokan ĝunmerkaton kaj plenigi la fridujon por tiu semajno.

capiscuas (显示个人资料) 2025年4月19日上午9:51:01

Jen mapo de ĉiuj la esperantistoj kiu konas aŭ uzas ĝunojn kutime:

framacarte.org/fr/map/mapo-pri-libera-mono-g1-guno_81033#6/45.553/1.208

Altebrilas (显示个人资料) 2025年4月19日上午11:48:31

Dankon pri respondoj.

Ĉu tiuj, kiuj jam enspezas sufiĉe da ĝunoj por vivi, trovas ĉiujn necesajn aĵojn kaj servojn? Ekzemple, kiel ili elturniĝas por kuracisto, komputilo, interreta abono, ktp. ?

SlavikDze (显示个人资料) 2025年4月19日下午4:54:47

Kiel kutime altebriluloj daŭrigas altebrili anstataŭ simple primoki ĉi tiun mizeran friponaĵon.

回到上端