לתוכן העניינים

Nova Esperanto-albumo - jes, esperanta phonk-muziko!

של Azoniasty, 14 באפריל 2025

הודעות: 1

שפה: Esperanto

Azoniasty (הצגת פרופיל) 14 באפריל 2025, 18:15:50

Karaj geamikoj,

Hodiaŭ, en la 108-a datreveno de la forpaso de nia lingvokreinto, Ludoviko Zamenhof, mi kun granda ĝojo prezentas muzikan omaĝon al lia vivo kaj spirito. La albumo Zamenphonk enhavas dek kantojn en Esperanto, ĉiu reflektanta alian etapon en la vojaĝo de Zamenhof – de lia infanaĝo en Bjalistoko ĝis la Universala Kongreso en 1905 kaj lia morto.

La muzikaĵoj estas kronologie aranĝitaj, kreante koheran rakonton kun unika sonĝeno: phonk, stilo kies melankolio kaj ritmo harmonie kunfandiĝas kun la ideoj kaj sentoj de la Majstro. La voĉoj estis generitaj ciferece, aldonante apartan etoson al la tuta verko.

Por eviti problemojn kun aŭtomataj filtriloj, jen mia konsilo: iru al YouTube kaj serĉu la kodon
I1fV7jpJCic
aŭ simple kombinu la jenajn fragmentojn:
https: // www . youtube . com / watch ? v = I1fV7jpJCic

La premiero okazos je 20:30 (pola tempo).

Amike kaj kun espero,
Azoniasty,
burokrato ĉe la pola, angla kaj esperanta versioj de Phonk-Vikio

לראש הדף