Přejít k obsahu

Uzamčeno

Solvi la nesimetrion

od uživatele esperlingvo ze dne 22. dubna 2025

Příspěvky: 1

Jazyk: Esperanto

esperlingvo (Ukázat profil) 22. dubna 2025 5:04:28

Ĉe esperlingvo.github.io troviĝas reformo de Esperanto, kiu celas:
- helpi solvi la nesimetrion de la ina sufikso en natura maniero
- enkonduki pronomon kiu estu nur uzata se la sekso de iu homo estas nekonata

Jen kopio de granda parto de la propono:
================
1. Solvi la nesimetrion de la ina sufikso

Regulo 1.1 - vi apogas la uzon de iĉaj radikoj, inaj radikoj kaj neŭtralaj radikoj
Ekzemploj:
- "patro" estas iĉa.
- "matro" estas ina.
- "urbestro" estas neŭtrala.
- "fizikisto" estas neŭtrala.
- "amiko" estas neŭtrala.

Regulo 1.2 - oni povas uzi neŭtralan o-vorton ankaŭ se la sekso estas konata
La neŭtrala formo povas esti preferinda eĉ kiam la sekso estas konata, pro:
- prefero al pli mallongaj vortoj,
- nesignifo de la sekso en la kunteksto (ekzemple "amiko" validas por ĉiuj amikoj, sendepende de sekso).

Ekzemploj:
- Diri "Ŝi estas amiko de mi kaj li estas amiko de mi" estas plene akceptebla - same kiel "Ŝi estas amikino de mi kaj li estas amikiĉo de mi" aŭ "Ili estas miaj amikoj".
- "Ŝi estas programisto."

Se neŭtrala radiko ankoraŭ ne ekzistas, vi apogas la enkondukon de nova radiko.

Regulo 1.3 - vi apogas la simetrian uzon de inaj kaj iĉaj radikoj
Ekzemploj:
- se vi uzas la vorton "patro" (sen "-iĉo" sufikso, sed kun iĉa signifo), vi NE uzu la vorton "patrino", sed vi uzos "matro".
- se vi uzas la vorton "matro" (sen "-ino" sufikso, sed kun ina signifo), vi NE uzu la vorton "matriĉo", sed vi uzos "patro".
- se vi uzas la vorton "viro" (sen "-iĉo" sufikso, sed kun iĉa signifo), vi devas koni inan radikon por tiu koncepto. Se tio ankoraŭ ne ekzistas, vi apogas la enkondukon de nova radiko, ekzemple "femo"*.
- vi uzas adjektivajn parojn kiuj estas simetriaj, do "vira/fema" aŭ "iĉa/ina" (aŭ, ĉar la ordo ne gravas, "fema/vira" aŭ "ina/iĉa"), sed NE "vira/ina" kaj NE "iĉa/fema" ĉar tio miksus sistemojn.

* La vorto "femo" estas ideo de artefarita intelekto.

Regulo 1.4 - vi apogas la simetrian uzon de la sufiksoj "iĉo" kaj "ino"
Ekzemploj:
- se vi uzas la vorton "patrino", vi ankaŭ uzos la vorton "patriĉo".
- se vi uzas la vorton "viriĉo", vi ankaŭ uzos la vorton "virino".
- se vi NE uzos la vorton "fizikistiĉo", vi ankaŭ NE uzos la vorton "fizikistino".

Regulo 1.5 - ĉu necesas tri radikoj, du aŭ unu?
Kelkaj vortoj nur bezonas neŭtralan formon. Por aliaj ideoj, tri vortoj necesas laŭ la uzantaro. Ĉu tiuj tri vortoj havu sian propran radikon? Uzantoj havos malsamajn preferojn. Kelkaj proponoj forigos kaj aliaj venkos.
- kiu estu la neŭtrala vorto por "patro/matro"? Ne "gepatro" aŭ "gematro", ĉar tio estus nesimetria. Tri radikoj necesus. Eble nova radiko "pamo" aŭ "parento", do tri radikoj [patr, matr, parent].
- kiu estu la neŭtrala vorto por "patriĉo/patrino"? Eble "gepatro" (unu radiko [patr], uzante "ge-") aŭ "parento" (du radikoj, [patr, parent], ne uzante "ge-").
- kiu estu la neŭtrala vorto por "reĝiĉo/reĝino"? Eble "reĝo" estas neŭtrala por vi (unu radiko [reĝ], ne uzante "ge-").
- la vorto "fizikisto" ne bezonas iĉan aŭ inan formon.
- eblas elekti la neŭtralan vorton unue, ekzemple "pamo", kaj uzi "pamo", "pamiĉo", "pamino" (anstataŭ "parento", "patro", "matro").

2. La pronomo "lej"

Regulo 2.1 - uzo de "li" aŭ "ŝi" estas la normo, se la sekso estas konata
Se vi konas la sekson de iu, vi uzos "ŝi" aŭ "li". (Se iu petas vin uzi la pronomon "ri", vi povas uzi "ri" por aludi al tiu persono.)

Regulo 2.2 - uzo de "lej" estas la normo, se la sekso estas nekonata
Por persono de kiu vi ne konas la sekson, vi uzas "lej".

Ekzemploj:
- "Se vi vidas alian lernanton de mi, bonvolu montri mian sidlokon al lej."
- "Vendisto havas vendejon. Lej laboras minimume kvar tagojn."
- "Ĉiu lernas siamaniere. Lej trovas sian propran ritmon."

Vi povas uzi "li aŭ ŝi" anstataŭ "lej". (Eble kelkaj personoj preferos "li, ŝi aŭ ri".)

Ekzemplo:
- "Se vi vidas alian lernanton de mi, bonvolu montri mian sidlokon al li aŭ ŝi."

La pronomo "lej" vi ne uzu kiam vi konas la sekson de la persono. Se iu petas vin ne uzi "li" aŭ "ŝi" por aludi al lej, vi povas uzi "ri" anstataŭe.

Konkludo
- Oni povas uzi iĉajn, inajn kaj neŭtralajn radikojn, nur simetrie.
- Oni povas uzi la sufiksojn "iĉo" kaj "ino", nur simetrie.
- Oni povas uzi la pronomojn mi, vi, lej, li, ŝi, ri, ĝi, ni kaj ili (laŭ la reguloj).

================

La paĝo enhavas kelkajn novajn radikojn, kiuj povas ŝanĝi depende de la diskuto tie.

Ekzemplo de neŭtrala frazo kiu uzas "eŝo" anstataŭ "geedzo":
Se vi estas eŝiĝinta, skribu la nomon de via eŝo ĉi tie.
Por legi la tutan proponon, vidu:

esperlingvo.github.io

Mi fermis ĉi tiun fadenon, por ne havi diskuton ĉe tro multaj lokoj.

Zpět na začátek