Sisu juurde

Suletud

Solvi la nesimetrion

kelle poolt esperlingvo, 22. aprill 2025

Postitused: 1

Keel: Esperanto

esperlingvo (Näita profiili) 22. aprill 2025 5:04.28

Kopio de parto de esperlingvo.github.io:
================
Esperlingvo estas stilo de Esperanto por ĉiuj, kiuj preferas simetrion rilate iĉan kaj inan vortformadon kaj preferas la eblon esprimi sin neŭtrale.

Vortformado
En la tradicia Esperanto de 1887, oni havis iĉan radikon "patro", sed ne inan aŭ neŭtralan radikon. Nuntempe, tiuj radikoj ekzistas, sed la tradicia uzo ankoraŭ estas instruata kaj restas la normo en Esperanto. En Esperlingvo, oni preferas pli simetrian uzon, ekzemple:
- la neŭtrala "pamo" kune kun "pamiĉo" kaj "pamino".
- la tradicia vira "patro" kune kun la ina "matro", eble kun la neŭtrala "parento".

Ambaŭ solvoj estas pli simetriaj ol "patro, patrino, gepatro", ĉar "patro" estas iĉa.

Familiaj rilatoj estas ekzemplo de temo, en kiu la vira/fema distingo estas tre utila. Tamen, en multaj temoj, la neŭtrala formo povas esti preferinda eĉ kiam la sekso estas konata, pro:
- prefero al pli mallongaj vortoj,
- nesignifo de la sekso en la kunteksto (ekzemple "amiko" validas por ĉiuj amikoj, sendepende de sekso).

Ekzemploj:
- "Ŝi estas amiko de mi."
- "Ili estas miaj amikoj".
- "Ŝi estas programisto."
- "La nuna prezidento estas femo."

Se neŭtrala radiko ankoraŭ ne ekzistas, oni apogas la enkondukon de nova radiko.

En Esperlingvo, se oni decidas ke distingo estas preferata, oni uzas la jenajn sistemojn:
1. oni kreas paron el neŭtrala radiko, aldonante iĉan kaj inan sufikson. (ekz. pamo -> pamiĉo kaj pamino)
2. oni uzas iĉan radikon kaj inan radikon. (ekz. frato kaj sestro)
3. oni kreas paron el la tradicia iĉa radiko, aldonante iĉan kaj inan sufikson, kaj oni elektas neŭtralan radikon, kiu (preferinde) havas simila sono. (ekz. edziĉo kaj edzino -> eŝo)

Ankaŭ, oni prefere uzas adjektivajn parojn kiuj estas simetriaj, do "vira/fema" aŭ "iĉa/ina" (aŭ, ĉar la ordo ne gravas, "fema/vira" aŭ "ina/iĉa"), sed NE "vira/ina" kaj NE "iĉa/fema" ĉar tio miksus sistemojn.

Pronomoj

En la tradicia Esperanto, "li" estis ambaŭ vira kaj neŭtrala, sed nuntempe "li" estas nur vira. Oni enkondukis "ri" (kaj aliaj pronomoj) per kiu oni celis havi neŭtralan pronomon por ambaŭ "ŝi aŭ li", do forigi la neceson ripeti "li aŭ ŝi" se oni parolis pri imaga aŭ nekonata persono. Nuntempe, la pronomo "ri" ankaŭ estas uzata por aludi al homoj kiuj sentas sin nek viro nek femo. Ankaŭ, kelkaj parolantoj ĉiam uzas "ri" por ĉiuj. Tio ebligas konfuzon: ĉu temas pri neduumulo, nekonata persono aŭ konvinko ke la uzo de "li" kaj "ŝi" estas malbona?

En Esperlingvo:
- se oni prefere uzas "li" kaj "ŝi", tiam "lej" oni povas uzi por nekonata persono.
- se iu demandas ne uzi "li" aŭ "ŝi", oni povas uzi "ri" por aludi al tiu persono.

Tiel, "lej" helpas eviti la ripetadon de "li aŭ ŝi" kaj "li aŭ ŝi aŭ ri".

Ekzemploj:
- "Se vi vidas alian lernanton de mi, bonvolu montri mian sidlokon al lej."
- "Vendisto havas vendejon. Lej laboras minimume kvar tagojn."
- "Ĉiu lernas siamaniere. Lej trovas sian propran ritmon."

Konkludo
- Oni povas uzi iĉajn, inajn kaj neŭtralajn radikojn, prefere simetrie.
- Oni povas uzi la sufiksojn "iĉo" kaj "ino", prefere simetrie.
- Oni povas uzi la pronomojn mi, vi, lej, li, ŝi, ri, ĝi, ni kaj ili.

================

Ekzemplo de neŭtrala frazo kiu uzas "eŝo" anstataŭ "geedzo":
Se vi estas eŝiĝinta, skribu la nomon de via eŝo ĉi tie.
Legi pri proponitaj radikoj kaj venu babili ĉe:

esperlingvo.github.io

Mi fermis ĉi tiun fadenon, por ne havi diskuton ĉe tro multaj lokoj.

Tagasi üles