Til innholdet

Kiu estas la plej forta? Ĉu Supermano aŭ Superhomo?

fra Andreo Jankovskij,2008 12 17

Meldinger: 27

Språk: Esperanto

jchthys (Å vise profilen) 2009 5 7 22:33:14

Vilinilo:Nu, evidente la plej forta el tiuj estas superhomo, ĉar li havas du supermanojn (kaj du superpiedojn, du superkrurojn, unu superkapon...)
Ĝuste tion, kiun mi pensis!

Clet (Å vise profilen) 2009 5 18 20:53:57

Supermano estas ulo (homo ?) kies manoj (aŭ mano*) estas tre fortaj, fortikaj aŭ multepovantaj.
Ĉu aliaj partoj de sia (ĝia) korpo estas tiel povantaj ?
-----------------
ĉu la dekstra ĉu la maldeksta

hulten (Å vise profilen) 2009 5 19 20:11:35

Mi pensas ke supermano estas la plej forta, ĉar en superhomo multaj objektoj povas malfunktii: nomita objektoj de Vilinilo (superpiedojn, superkrurojn, superkapon). Eble la konektio interobjektoj povas malfunktii.

Cimerman (Å vise profilen) 2009 12 23 08:45:07

En mia malgranda lando mi jam fariĝis la plej forta. Venontjare dum ekspozicio en Ŝanghajo videblos, ĉu mi estas la plej forta eĉ internacie.

Rogir (Å vise profilen) 2009 12 23 15:26:54

Cimerman, vi ŝajnas iom troigema.

Cimerman (Å vise profilen) 2010 1 5 14:23:11

Rogir:Cimerman, vi ŝajnas iom troigema.
Kompreneble, tio ja estas mia hobio, ŝerci pri ĉio kaj ofendi ĉiujn. Komprenu: vera humurŝatanto estas neofendebla. Tamen kelkaj samideanoj skribas humurajn stultaĵojn eĉ en aliaj fadenoj.

vincas (Å vise profilen) 2010 3 16 14:31:01

Monta Rivero:La plej forta estas tiu,kiu venkas sin mem.
Vi pravas rideto.gif

Cimerman (Å vise profilen) 2010 9 14 05:27:19

Monta Rivero:La plej forta estas tiu,kiu venkas sin mem.
Mi ne konsentas, ĉar mi ne kapablas batali kontraŭ mi mem. Tio ne necesas, ĉar mi ja scias, ke MI estas la plej forta el ĉiuj flankoj!

Nyojar (Å vise profilen) 2010 9 15 19:00:24

Supermano nur havas mano, kaj superhomo havas korpon kun du manoj... superhomo estas pli forte!

vincas (Å vise profilen) 2010 9 20 17:42:52

Cimerman:
Monta Rivero:La plej forta estas tiu,kiu venkas sin mem.
Mi ne konsentas, ĉar mi ne kapablas batali kontraŭ mi mem. Tio ne necesas, ĉar mi ja scias, ke MI estas la plej forta el ĉiuj flankoj!
Vi estas feliĉa homo. Mi devas ofte batali kontraŭ mi mem. Ĉu lerni aŭ spekti interesan filmon.

Tibake til toppen