Kiel traduki infinitivaj frazetoj en esperanton...
viết bởi eikored85, Ngày 12 tháng 2 năm 2009
Tin nhắn: 18
Nội dung: Esperanto
sergejm (Xem thông tin cá nhân) 06:09:46 Ngày 13 tháng 2 năm 2009
eikored85:Dankon ĉiuj pro viaj respondoj.Vi povas ne uzi "tio"-n en similaj frazoj, se ĝi estas en nominativo aŭ akuzativo:
Sed mi havas ankoraŭ alian demandon:
henma:Estus pli bona tio, ke ni iru unue al la bazaro.Kiu estas la funkcio de "tio" en ĉi tiu situacio? Ĉu la signifo de la frazo estus malsama se oni dirus: "Estus pli bona, ke ni iru unue al la bazaro"?
Estus pli bone, ke ni iru unue al la bazaro.(tiam a-vorto iĝas e-vorto)
Sed se antaŭ "tio" estas prepozicio, ĝi devas esti uzata:
Kio estus pli bona en tio, ke ni iru unue al la bazaro?
erikano (Xem thông tin cá nhân) 12:09:13 Ngày 13 tháng 2 năm 2009
ĉar Esperanto estas nekredeble sinteza, kiam oni volas paroli rapide.
(Esperanto nekredeble sintezas, voleble !! )
Do, mi ŝatas "pleje" :
1) Ĉinaj tonoj malfacilas, sen kutimo !
(aŭ fine ", por nekutimuloj")
2) Maljunuloj respektindas !
3) Pli bone iros ni unue bazaron !
(aŭ "Pli bone iru ni unue bazaron")
4) Tamen, mi instigas respondi vin, ajn lingve el ĉi tiuj !
Kion vi opinias pri tio ?
horsto (Xem thông tin cá nhân) 19:49:42 Ngày 13 tháng 2 năm 2009
sergejm:Mi ne komprenas. Kial oni ne povas diri:
henma:Estus pli bona tio, ke ni iru unue al la bazaro.Vi povas ne uzi "tio"-n en similaj frazoj, se ĝi estas en nominativo aŭ akuzativo:
Estus pli bona tio
aŭ (samsignife)
Tio estus pli bona
erikano:Maljunuloj respektindas !
Maljunulojn respektindas !
aŭ
Maljunuloj estas respektindaj !
erikano:iru ne estas transitiva verbo, do ne povas havi okjekton:
Pli bone iru ni unue bazaron
Pli bone iru ni unue al bazaro
erikano:Tio ne estus bone komprenebla. Legu, kion Benjameno (Novico Dektri) skribis.
Tamen, mi instigas respondi vin, ajn lingve el ĉi tiuj !
sergejm (Xem thông tin cá nhân) 22:18:55 Ngày 13 tháng 2 năm 2009
horsto:Mi skibis: Vi povas ne uzi "tio"-n.
Mi ne komprenas. Kial oni ne povas diri:
Estus pli bona tio
aŭ (samsignife)
Tio estus pli bona
Se vi preferas, vi povas uzi "tio"-n, ĝi signifas/anstataŭas la frazparton post "ke".
horsto (Xem thông tin cá nhân) 11:08:54 Ngày 14 tháng 2 năm 2009
sergejm:Pardonu, mi konfuzis "povas ne" kaj "ne povas". Vi eble pli bone estus skribinta "vi ne devas uzi ...".horsto:Mi skibis: Vi povas ne uzi "tio"-n.
Mi ne komprenas. Kial oni ne povas diri:
Estus pli bona tio
aŭ (samsignife)
Tio estus pli bona
Se vi preferas, vi povas uzi "tio"-n, ĝi signifas/anstataŭas la frazparton post "ke".
erikano (Xem thông tin cá nhân) 18:37:06 Ngày 18 tháng 2 năm 2009
horsto:Ne estas "transitiva" problemo :
iru ne estas transitiva verbo, do ne povas havi okjekton:
Pli bone iru ni unue al bazaro
La akuzativo, ĉi tie, anstataŭas "al", kaj signifas la "direkton" aŭ "celon" de la ago/akcio.
aliparte, laŭ mi, la "transitiveco (aŭ ne-transitiveco)" ofte ne estas grava en la lingvo (kiam estas ne ambiguo) , kaj mi opinias ke tia lingvo bezonas multe liberecon por la parolantoj..., sed eble mi eraras...
kompense/kontraŭe, mia lasta frazo ("...ajn lingve el ĉi tiuj" ), eble, ne estas sufiĉe komprenebla, ĉar "ajn" kutime ne kunas adverbon...
Amike
sergejm (Xem thông tin cá nhân) 06:00:06 Ngày 19 tháng 2 năm 2009
erikano:kompense/kontraŭe, mia lasta frazo ("...ajn lingve el ĉi tiuj" ), eble, ne estas sufiĉe komprenebla, ĉar "ajn" kutime ne kunas adverbon...skribu: "en ajna lingvo", kiu povas esti mallongigita: "ajnlingve" (unu vorto!)
erikano (Xem thông tin cá nhân) 08:37:27 Ngày 20 tháng 2 năm 2009
sergejm:... "en ajna lingvo", kiu povas esti mallongigita: "ajnlingve" (unu vorto!)Mi ŝatas tiun "mallongitan" vorton.
Do, eble la plej mallonga (sed klara ?) frazo estus :
4) Tamen, mi instigas vin respondi ajnlingve inter ĉi-tiuj.
(Ĉu ĝi estas klara, tiel ?)