إلى المحتويات

Esperanto, nacionalismo kaj tagoj de maldependeco

من sigkalis, 16 فبراير، 2009

المشاركات: 49

لغة: Esperanto

MikhailMarkeyev (عرض الملف الشخصي) 2 مارس، 2009 9:56:49 ص

Cimerman:Se vi aprobas ĉion kion faras via registaro, tiam vi ne estas plenrajta civitano sed sklavo.
Mi ne vidas la sencon respondi al Andreo. Li sendube estas nacionalisto, ĉar iun personon, kiu malamas almenaŭ unuan nacion, oni nomas nacionaliston. Vi skribas iomn, ke mi ne sukcesis kompreni vian adekvatecon, tial mi ekspektas ĝin. Nun mi ekprovos klarigi.
Tiutempe, la Rusia socio estas ege malhomogena. Plu duono el civitanoj volas renesancon SovjetUnion, sed ceteroj ege ne volas tion. Post 1991 j. plimulto de Rusia loĝantoj vivas en malbonaj vivkondiĉoj ol sovjettempe. Al tio momento ni pasis tra fiasko de ĝeneralaj celoj, tra periodo de vanaj esperoj el helpo de okcidentaj landoj, tra la ondo de kriminaleco, tra pripenso pri abstraktaĵo 'demokratio' kaj nian lokon en ĝi. Mi bone memoras hungran anarkion, kaj neniam konfuzas ĝin kun demokratio. Hodiaŭ mi povas parlari, ke ĝuste la tro forta premo de okcidentaj landoj al Rusio kaŭzois unuigaĵon kaj mobilizaĵon internajn fortojn. Ni simple mankas eblecon batali en du frontoj samtempe, ĉar ĉiu Rusiano nun tro bone scias kion landon disfalo signifas. Se oni ĉesos ĉirkaŭbari Rusion per feron kurtenon, ni trovu vojojn solvu niajn demokratiajn problemojn.

vedev (عرض الملف الشخصي) 2 مارس، 2009 8:43:57 م

sigkalis:Hodiaŭ estas la tago de restituo de ŝtato en Litovio.
En marto 11 estos la tago de sendependeco en Litovio.
Kiam la tago de sendependeco estas en via lando?
Kiam la tago de restituo de ŝtato estas en via lando?
Kion vi opinias pri nacionalismo kaj Esperanto?
mi scias - sendependeco ne ekzistas. ĉioj estas dependaj de ĉioj. sendependeco - estas iluzio. ekzistas nur diversaj rangoj de tio dependeco.

Andreo Jankovskij (عرض الملف الشخصي) 3 مارس، 2009 10:46:44 ص

MikhailMarkeyev:
Mi ne vidas la sencon respondi al Andreo. Li sendube estas nacionalisto, ĉar iun personon, kiu malamas almenaŭ unuan nacion, oni nomas nacionaliston.
En Sovetunio rusaj nacionalistoj fartis sin tre tre tre bone, ne forgesu pri tio.

MikhailMarkeyev - vi min miskomprenis!
Mi tre malsubtenas nunan estraron de Rusio ĉar ili estas tre malbonaj ne nur por loĝantoj de Rusio, sed por najbaraj landoj ankaŭ!

Cimerman (عرض الملف الشخصي) 4 مارس، 2009 2:22:23 م

Andreo Jankovskij:
En Sovetunio rusaj nacionalistoj fartis sin tre tre tre bone, ne forgesu pri tio.

Mi tre malsubtenas nunan estraron de Rusio ĉar ili estas tre malbonaj ne nur por loĝantoj de Rusio, sed por najbaraj landoj ankaŭ!
Rusaj nacionalistoj estas ĉitempe eĉ pli fortaj! Kaj la rusa registaro subtenas ilin por montri al la tuta mondo, kiom granda kaj potenca estas Rusio. Se ne ekzistus NATO kaj Usono, tiam rusaj soldatoj baldaŭ venus al najbaraj landoj. Nun la rusa registaro timas sendi siajn soldatojn eksterlanden, tiel ĝi almenaŭ kritikas Usonon pro ĝia klopodo konservi tutmondan pacon.

nikko (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2009 10:11:10 ص

Cimerman:

Tutmonda paco, olololo, rigardu vastecon de usonaj militoj, Paculoj! Ne ridigu miajn pantoflojn.

sigkalis (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2009 10:29:37 ص

Politikisto el Litovio Vytautas Landsbergis ekdiris:
Nacionalizmas kyla iš neapykantos, patriotiškumas - iš meilės
"Nacionalismo kreskas pro malamo, patriotismo - pro amo".

MikhailMarkeyev (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2009 10:53:13 ص

Cimerman:Rusaj nacionalistoj estas ĉitempe eĉ pli fortaj!
Ha, ha, ha! "The Russians are coming!" ("Rusoj venas!"). Ĉu via nomo estas James Forrestal?

mccambjd (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2009 4:30:58 م

MikhailMarkeyev:"The Russians are coming!" ("Rusoj venas!"). Ĉu via nomo estas James Forrestal?
Mi ne pensas, ke James Forrestal rolis en tiu filmo... okulumo.gif

MikhailMarkeyev (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2009 7:31:17 م

mccambjd:tiu filmo... okulumo.gif
Ho! Dankon! Mi miras kaj hontas, ke mi ankoraŭ ne vidis ĝin. Mi eliris serĉu "torrenton"... rideto.gif

عودة للاعلى