Tin nhắn: 42
Nội dung: Esperanto
Matthieu (Xem thông tin cá nhân) 17:26:56 Ngày 20 tháng 3 năm 2009
Laŭ informoj trovitaj de mi, ĝi venas de la malnovhebrea lingvo, matit (donaco) kaj yah (Dio). Do ĝi signifas “donaco de Dio”.
La saman devenon havas ankaŭ la nomoj Matthias, Matti, Mateo…
sinjoro (Xem thông tin cá nhân) 16:04:22 Ngày 24 tháng 3 năm 2009
jchthys:Ekzakte li nomiĝis Przemysł la 2-a, ne Przemysławsinjoro:Mia nomo, Przemysław, estas ĝenerale slava, do krom la pola ĝi estas ankaŭ foje uzata en aliaj slavaj lingvoj. Interesa estas ĝia historio: ĝi formiĝis el la nomo Przemysł (pripensanto), kiam dum jarcentoj oni forgesis pri la deveno kaj pensis, ke ĝi devas finiĝi per "-sław" (-gloriganto) anstataŭ vera -mysł (-pensanto).Przemysław ankaŭ estis pola reĝo, ĉu ne?

1Guy1 (Xem thông tin cá nhân) 17:01:16 Ngày 24 tháng 3 năm 2009

Leporino (Xem thông tin cá nhân) 17:30:41 Ngày 25 tháng 3 năm 2009
Mia persona nomo estas Åsa (Oni prononcas ĝin: osa). Estas maljuna skandinava nomo kaj signifikas "Diino".
Bela, ĉu ne?!

piotrek92 (Xem thông tin cá nhân) 08:33:02 Ngày 28 tháng 3 năm 2009
Grekan mi ne konas

Tarducci (Xem thông tin cá nhân) 16:53:23 Ngày 28 tháng 3 năm 2009
werechick:Mia vera nomo venas el la latina lingvo, kiun mi ne parolas. Mia familio kaj mi parolas denaske angle, kaj mia patrino kaj frato havas hebreajn nomojn, kaj la nomo de mia patro estas germana.Jorge Angel: Estas grekaj.
Mi scias ke, ekzemple, japanaj homoj havas japanajn nomojn, sed la resto de la mondo?
nikko (Xem thông tin cá nhân) 07:26:03 Ngày 30 tháng 3 năm 2009
Ironchef:Mia vera nomo estas "Owen" kiu elvenas el la Kimra lingvo (Owain) kaj ĝenerale estas keltika nomo. Mi kredas ke la nomo signifas "ŝafisto" aŭ eble "ŝafido". Mi ne parolas la kimran lingvon. Mi estas el Anglio, tamen, ne Kimrio.Hehe, ruse "oven" estas ŝafiĉo.
Mia nomo "Nikita" estas greka, sed mi ne parolas grekan.
Timi85 (Xem thông tin cá nhân) 21:55:01 Ngày 30 tháng 6 năm 2009
Do mi ne povus ion alian diri - jes, mi parolas la lingvon, el kiu mia nomo venas.

Sed se ni akceptas la supozon, ke Jókai kreis la nomon el greka nomo "Euthümia" (kio signifas, se mi scias bone, "bona + estimo"), mi tamen ne parolas la originalan lingvon.

Momomomomo (Xem thông tin cá nhân) 21:22:36 Ngày 13 tháng 7 năm 2009
nikko: Mia nomo "Nikita" estas greka, sed mi ne parolas grekan.Ĉu vere? Mi havas amikon nomiĝatan Nikita kaj ankaŭ li estas rusa. Li unufoje diris, ke Nikita estas ordinara nomo en Rusio.
patrik (Xem thông tin cá nhân) 21:39:50 Ngày 13 tháng 7 năm 2009
"Patrick" devenas de la latina vorto "patricius", kiu signifas "nobelo". Tio maltaŭgas por mi...

"Jade", kio estas ornamŝtono, devenas de la hispana frazero "piedra de ijada" ["lumboŝtono"], pro ties tiam ofte-dirita efikeco kontraŭ malsanoj de lumbo kaj reno.
Mi parolas nek la latinan nek la hispanan, bedaŭrinde.
