Contribuții/Mesaje: 11
Limbă: Esperanto
muriel_de_liege (Arată profil) 13 aprilie 2009, 16:52:35
Ĉu vi partoprenos la IJK-n 2009 en Liberec?
Se jes, kiel vi iros? Piede, buŝe, trajne, aŭtoe, aviadile, bicikle?
Mi partoprenos la IJK-n sed mi ankoraŭ ne scias kian veturilon mi uzos.
Ĝis?
Nurja
Matthieu (Arată profil) 13 aprilie 2009, 17:07:15
muriel_de_liege:Piede, buse, trajne, aŭte, aviadile, bicikle?Mi provas imagi, kiel oni povas antaŭeniri per sia buŝo.
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Mi ja iros al la IJK, kaj mi hezitas inter buso kaj aviadilo.
sergejm (Arată profil) 14 aprilie 2009, 06:54:48
Mutusen:Mi provas imagi, kiel oni povas antaŭeniri per sia buŝo.En rusa lingvo estas proverbo: Lango ĝis Kievo kondukos. (Se vi demandos la vojon, vi fine venos al Kievo)
En Esperanto vi povas uzi vorton 'buŝo' anstataŭ 'lango', sed kiu urbo estus plej tauga por Esperanto?
Simila latina proverbo: Ĉiuj vojoj kondukas al Romo.
Rodrigoo (Arată profil) 14 aprilie 2009, 17:57:36
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Sammondane,
Ĥod
ereere (Arată profil) 14 aprilie 2009, 18:20:27
normale mi partoprenos! Mi volus veturi per aviadilo ĝis Prago aŭ Berlino, poste per trajno. Pli simpla kaj nuntempe ne tro multekosta.
Ĝis !
garrbane (Arată profil) 14 aprilie 2009, 20:03:25
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Plej verŝajne mi iros rekte de SES-2009 (en Slovakio) per komuna buso aŭ komuna trajno, ni vidos kiel oni organizos tion
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Radikalo (Arată profil) 14 aprilie 2009, 20:23:33
Se mi estas iranta, mi veturus per aviadilo, ĉar mi loĝas en Usono, do Ĉeĥio estas tre malproksima.
(IJK 2009 estas lokita en Ĉeĥio, ĉu ne? Mi ne kontrolis tio.)
Matthieu (Arată profil) 14 aprilie 2009, 20:29:39
Kial vi ne povas iri? Ĉu viaj gepatroj ne konsentas?
Rodrigoo (Arată profil) 15 aprilie 2009, 19:22:21
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Sed, kiel dirus Zaratustra; eble eblos!
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Sammondane,
Ĥod
Ladek (Arată profil) 27 aprilie 2009, 19:35:01