المشاركات: 55
لغة: Esperanto
hasjos (عرض الملف الشخصي) 31 يناير، 2007 1:41:47 م
Mi aĉetis "Miss Smilla's feeling for snow" de Peter Hoeg.
Pri la romano vi laŭdis, ĉu ne?
sinjoro (عرض الملف الشخصي) 5 فبراير، 2007 12:18:48 م
Mi nun legas du librojn: unu esperantlingvan libron "Ĉernobil" de Jurij Ŝĉerbak, kaj unu polan - "Fiasko" de Stanislavo Lem. Ambaŭ mi tre rekomendas - precipe dokumentan libron de Ŝĉerbak, terurvekan aron de intervjuoj kun atestantoj de la plej grava katastrofo en nova, orienteŭropa historio.
Kwekubo (عرض الملف الشخصي) 5 فبراير، 2007 11:33:45 م
Oski (عرض الملف الشخصي) 19 يونيو، 2007 10:34:03 م
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
einarfa (عرض الملف الشخصي) 20 يونيو، 2007 7:43:30 ص
Mielo (عرض الملف الشخصي) 20 يونيو، 2007 9:43:05 ص
white knight:Saluton al Oksi kaj einfara!Kara Kavaliro, legantoj egzistas ĉiam.
Mi tre ĝojas, ke jam ekzistas legantoj.![]()
Ĉu unu el vi legis librojn de Sten Johanson?
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Urho (عرض الملف الشخصي) 20 يونيو، 2007 10:25:45 ص
horsto (عرض الملف الشخصي) 20 يونيو، 2007 3:47:41 م
einarfa:Mi nuntempe legas kelkajn libroj (mi ĉiam faras). Esperantligve mi legas "Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato" de Harry Harrison, sciencfika rakonto tradukita el la angla. La verkisto estas esperantisto, tamen ne skribis esperantlingve. La rakonto estas amuza kaj bone skribita.Saluton einarfa!
Sciencfikcion min tre interesas. Kie vi trovis (aĉetis) tiun libron. Se vi konas ankaŭ aliajn tradukitajn verkojn bonvolu diri al mi.
ĝis
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
einarfa (عرض الملف الشخصي) 20 يونيو، 2007 10:22:36 م
Mi aĉetis ĝin el la Norvega Esperantista Ligo. Eble la UEA (uea.org) havas ĝin.
Urho (عرض الملف الشخصي) 17 يوليو، 2007 3:28:06 م
Laŭ la libro J. R. R. TOLKIEN treege ŝatis la finnan lingvon (li ankaŭ iomete regis ĝin), li eĉ inventis unu lingvon baze de la finna. La lingvo nomiĝas "quenya". – Aparte la finna nacia epopeo Kalevala inspiris lin en tiu laboro.
Jen estas eta ekzemplo de la epopeo "Kalevala" (Kalevala estos mia grandega legadoprojekto esperantlingva):
- -
Kara frato, koramiko, kamarado kunkreskinta!
Venu kaj komencu kanti, kune nun kun mi recitu,
kiam ni de du direktoj reciproke nin renkontis.
Mi rekontas vin malofte, vi vizitas min ne ofte
tie ĉi, sur tedaj teroj, ĉe l’ ekstrem’ nordaj limoj.
- -
kaj fontlingve (finne)
- -
Veli kulta, veikkoseni, kaunis kasvinkumppalini!
Lähe nyt kanssa laulamahan, saa kera sanelemahan
yhtehen yhyttyämme, kahta'alta käytyämme!
Harvoin yhtehen yhymme, saamme toinen toisihimme,
näillä raukoilla rajoilla, poloisilla Pohjan mailla.
- -
La tutan finnlingvan tekston de Kalevala vij trovas ĉi tie:
– http://www.finlit.fi/kalevala/index.php?m=1&l=...
Kalevala-n tradukis Joh. Edv. LEPPÄKOSKI el la originalo kolektita de Elias LÖNNROT (eldonis Esperanto-Asocio de Finnlando [1964 kaj 1985]).
La interesa detalo estas, ke li tradukis la epopeon ĉ. 30 jaroj (eĉ dufoje)! Oni ja diras, ke lia traduko estas unu el plej bonaj tradukoj de "Kalevala". Nun ekzistas 60 tradukoj al la naciaj lingvoj.
Bv. vidi: http://eo.wikipedia.org/wiki/Kalevala