Ĉu adapti "mia, via" kpt.?
от BeiDirSein, 29 апреля 2009 г.
Сообщений: 34
Язык: Esperanto
crescence (Показать профиль) 1 мая 2009 г., 8:13:15
sergejm:Dankon ! Tio estos al mi utilega.
Al aliaj: gramatikajn terminojn vi povas trovi en PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko)
sergejm (Показать профиль) 1 мая 2009 г., 8:36:12
horsto (Показать профиль) 1 мая 2009 г., 16:51:59
crescence:Ne estas nur kutimoj, la difina artikolo 'la' estas difinita en la fundamento de Esperanto, eĉ en la unua regulo. Se vi volas ŝanĝi ĝin, tiam vi devas krei novan lingvon, Esperantidon kiel Ido.
la neŝancelebla forteco de la kutimoj...
darkweasel (Показать профиль) 1 мая 2009 г., 18:35:09
Ne chio, kio ne eblas en via denaska lingvo, devas ne ebli en Esperanto. Ekzemple, en mia denaska lingvo (la germana), tute ne eblas meti iajn adjektivojn malantau substantivojn. Tial, mi ne uzas ekz. "domo blua", sed "blua domo". Sed por francoj, estas (minimume se mi atentis sufiche en miaj lernejaj franclecionoj) pli logike diri "domo blua" pro "une maison bleu(e? la akordo de francaj adjektivoj estas iom malregula...)"
crescence (Показать профиль) 1 мая 2009 г., 19:18:12
darkweasel:Ne chio, kio ne eblas en via denaska lingvo, devas ne ebli en Esperanto.Jes, mi konsentas pri tio.
Sed, en Esperanto, oni ne povas diri "la nia domo", kiel oni diras "la bela domo". Do, "nia" kaj "bela" ne estas en sama gramatika klaso.
Male, oni povas diri "la domo" kaj "nia domo". Do "la" kaj "nia" estas en sama gramatika klaso, ĉar la dua vorto anstataŭigas la unuan vorton. Mi opinias ke la du vortoj devus sekvi la samajn regulojn : "-j" kaj "-n". Tio ŝajnas al mi logika, kaj faciligi la lernon de Esperanto, lingvo fame konata estanta sen esceptoj.
darkweasel (Показать профиль) 1 мая 2009 г., 20:18:46
"la nia domo" ne estas malkorekta, sed "nia" iom jam diras ke estas "difinita domo", kaj tiam oni ne bezonas "la" (same kiel en multaj naciaj lingvoj - au chu oni diras "la ma maison" en la franca?)
Eble iu volas legi pri tio en PMEG: Difiniloj en PMEG
bbc (Показать профиль) 2 мая 2009 г., 3:53:23
Heh. Tio estas tre amuze.
Sxak (Показать профиль) 2 мая 2009 г., 7:34:08
R2D2!:Vi eraras
Laŭ mıa scıo, “la nıa domo” ja eblas.
crescence (Показать профиль) 2 мая 2009 г., 7:44:20
bbc:"la" estas adjektivo. Kaj vi povas fari adverbo "le", substantivo "lo" kaj verbo "li".Vi rimarkas, ke la adjektivoj "mia via, lia,..." ne turniĝi en "mio, vio, lio,..." kaj "me, ve, le,..." kaj "mi, vi, li, ...".
Heh. Tio estas tre amuze.
Do, vi vidas, ke la artikolo "la" kaj la posesivaj adjektivoj devus sekvi la samajn regulojn.
Tiu longa priparolo nin ĉiam kondukas al la sama konkludo : la posesivoj adjektivoj estas esceptoj, ĉar ili sekvas la j-regulon kaj la n-regulon, dum la artikolo ne ĝin sekvas. Kaj oni diras que Esperanto estas lingvo sen esceptoj... Ĉu tio vin tre amuzas ankaŭ ?
darkweasel (Показать профиль) 2 мая 2009 г., 7:52:55
bbc:"la" estas adjektivo. Kaj vi povas fari adverbo "le", substantivo "lo" kaj verbo "li".Ne. "la" ne estas adjektivo, ghi estas artikolo. La vortoj *le*, *lo* kaj *li* ne ekzistas.
Heh. Tio estas tre amuze.