去目錄頁

Malkovru tion, kion vi povas kunporti

Oŝo-Jabe, 2009年5月4日

讯息: 15

语言: Esperanto

Oŝo-Jabe (显示个人资料) 2009年5月4日下午10:26:15

Diru "Mi iros al Esperantujo kun io". Mi diros ĉu vi povas kunporti tion, kaj poste mi diros "Mi iros al Esperantujo kun io, kion oni povas kunporti". La celo estas malkovri mian regulon por kio povas kaj ne esti kunportita.

"Mi iros al Esperantujo kun oro."

Oŝo-Jabe (显示个人资料) 2009年5月4日下午11:33:20

Novico Dektri:Ĉu la regulo estas kunporti nur tiujn substantivojn, kies nuraj vokaloj estas i kaj/aŭ o?
Ne, tio ne estas la regulo.

Novico Dektri:"Mi kunportos al Esperantio libron pri historio."
Vi ne povas kunporti tion.

"Mi iros al Esperantujo kun ombrelo."

sergejm (显示个人资料) 2009年5月5日上午6:58:09

Ĉu oni povas iri kun io aŭ iu, komenciĝanta per 'o':
"Mi iros al Esperantujo kun onklo."

mister (显示个人资料) 2009年5月5日下午4:36:42

Mi kunportos vortaron, ĉu ne ?

jan aleksan (显示个人资料) 2009年5月5日下午5:03:57

mi iros kun okulo (nur unu, la dua ne necesas).

Oŝo-Jabe (显示个人资料) 2009年5月5日下午6:41:08

Redakto: Sama kiel la ĉi sube.

Oŝo-Jabe (显示个人资料) 2009年5月5日下午6:41:39

sergejm:"Mi iros al Esperantujo kun onklo."
Vi ne povas kunporti tion.

mister:Mi kunportos vortaron, ĉu ne ?
Tion vi ne povas kunporti.

jan aleksan:mi iros kun okulo (nur unu, la dua ne necesas).
Vi ne povas iri kun tio.

"Mi iros al Esperantujo kun onklo." rideto.gif

Leporino (显示个人资料) 2009年5月5日下午9:26:13

Mi iros al Esperantujo kun legomo.

Oŝo-Jabe (显示个人资料) 2009年5月5日下午9:42:16

Leporino:Mi iros al Esperantujo kun legomo.
Vi povas kunporti tion!

La regulo ankoraŭ estas kaŝita...

"Mi iros al Esperantujo kun osto."

jan aleksan (显示个人资料) 2009年5月6日上午9:05:14

Oŝo-Jabe:
Leporino:Mi iros al Esperantujo kun legomo.
Vi povas kunporti tion!

La regulo ankoraŭ estas kaŝita...

"Mi iros al Esperantujo kun osto."
Mi iros al Esperantujo kun japanulo.

la unua litero devas esti la sama ol via nomo.

回到上端