Aller au contenu

Tajpi

de tommjames, 6 mai 2009

Messages : 13

Langue: Esperanto

AlfRoland (Voir le profil) 9 mai 2009 13:58:11

Ĉu ankaŭ la nova versio apogas rektajn klavojn? Mi ĝis nun uzis malnovan senpagan version de Keyman, sed emas ŝanĝi al Tajpi. Mi ŝatas principon "unu klavo - unu signo".

Mia ĉefa operaciumo tamen estas Linukso, ĉu vi pripensas krei Linuksan Tajpon? Mi nun uzas KMFL kiu tre bone funkcias, sed instalado estas iom komplika. sal.gif

tommjames (Voir le profil) 9 mai 2009 18:44:23

AlfRoland:Ĉu ankaŭ la nova versio apogas rektajn klavojn? Mi ĝis nun uzis malnovan senpagan version de Keyman, sed emas ŝanĝi al Tajpi. Mi ŝatas principon "unu klavo - unu signo".

Mia ĉefa operaciumo tamen estas Linukso, ĉu vi pripensas krei Linuksan Tajpon? Mi nun uzas KMFL kiu tre bone funkcias, sed instalado estas iom komplika. sal.gif
Jes ĝi subtenas rektajn klavojn. Vi povas vidi la opciojn de la agord-fenestro en la help-paĝo, kiu estas en la retpaĝaro.

Pri linukso, mi devas konfesi ke mi scias nenion pri programado en tiu sistemo do mi verŝajne ne faros version por ĝi. Almenaŭ ne iam baldaŭ.

tommjames (Voir le profil) 4 juin 2009 18:36:45

Nur sciigo ke jam estas nova ligilo por Tajpi, ĉe http://tajpi.webhop.net, kaj nova versio kiu estas eldonata laŭ la kondiĉoj de la GNU GPL.

Retour au début