Mergi la conținut

Nova vorto

de jchthys, 14 mai 2009

Contribuții/Mesaje: 18

Limbă: Esperanto

Rogir (Arată profil) 16 mai 2009, 20:47:09

Mi pensas ke rubmesaĝo estas simple nevolata reklamo, kia 'Vidu jenan paĝaron!!', kaj rubmesaĝaĉo estas rubmesaĝo vere ege aĉa, kia '3nl4RGe yOr PeeN!zz'.

Leporino (Arată profil) 7 iunie 2009, 16:42:59

Ĉu vi jam konas www.komputeko.net? Estas komputada leksiko.

Amike
Åsa

Espi (Arată profil) 7 iunie 2009, 17:18:07

Saluton,

laŭ Reta Vortaro jam ekzistas vorto: "trudmesaĝo" (Reklama aŭ propaganda mesaĝo distribuata al celatoj sen ties konsento). sal.gif

Amike
Klaus-Peter

jchthys (Arată profil) 7 iunie 2009, 20:53:18

Leporino:Ĉu vi jam konas www.komputeko.net? Estas komputada leksiko.
Mi ja konas tiun retejon, kaj ankaŭ la norman vorton. Sed mia estas pli amuza ol “rubmesaĝo” rideto.gif

sinjoro (Arată profil) 10 iunie 2009, 06:50:38

jchthys:
Leporino:Ĉu vi jam konas www.komputeko.net? Estas komputada leksiko.
Mi ja konas tiun retejon, kaj ankaŭ la norman vorton. Sed mia estas pli amuza ol “rubmesaĝo” rideto.gif
Kial "aĉ"? Pli konvenus ĉi-signife firetmesaĝo, ĉar ne temas ja pri ties malbela aspekto.

Al mi tre plaĉas la vorto trudmesaĝo !

jchthys (Arată profil) 10 iunie 2009, 21:57:03

Do, ĉu “fitrudrubmesaĝaĵaĉo” pli plaĉas al vi?

sinjoro (Arată profil) 10 iunie 2009, 22:16:18

jchthys:Do, ĉu “fitrudrubmesaĝaĵaĉo” pli plaĉas al vi?
Ne.

horsto (Arată profil) 11 iunie 2009, 10:26:34

Kial ne fortigi la malbonan:
fiegtrudegrubegmesaĝaĵaĉo

Înapoi mai sus