إلى المحتويات

ortografio de via nacia lingvo

من crescence, 25 يونيو، 2009

المشاركات: 10

لغة: Esperanto

crescence (عرض الملف الشخصي) 25 يونيو، 2009 6:12:52 م

Kiom da jaroj la geinfanoj de via lando bezonas por alproprigi la ortografion de via nacia lingvo ?

Heliogabalus (عرض الملف الشخصي) 25 يونيو، 2009 8:24:36 م

En la hispana lingvo, mi pensas ke oni ne bezonas multaj da jaroj. En Meksiko, oni bezonas po unu jaro en la baza edukado (sed povas varii kun la persono aŭ la edukado).

Sed, persistas ortografiaj eraroj, ĉar en Latinameriko oni uzas pli da literoj ol sonoj havas la lingvon.

Ekzemple:

la literoj s, z, kaj c reprezentas la sonon /s/ (en Hispanujo z, kaj, c havas sonon similan al la angla th )

En la ĝenerala hispana, la litero b kaj v reprezentas la sonon /b/

La literoj y kaj ll reprezentas la sono /j/
(En landoj kiel Argentino kaj Urugŭajo la sono estas /ĵ/)

Multaj da personoj ankaŭ forgesas uzi la hispanajn supersignojn (á, é, í, ó, ú) kaj (ü)

La hispana ortografio ne estas malfacila, sed uze ŝajnas iomete kompleksa.

Rogir (عرض الملف الشخصي) 25 يونيو، 2009 10:51:48 م

Laŭ mia memoro mi povis legi kiam mi aĝis kvar. Do, verŝajne daŭris jaron proksimume por mi. Sed nature ankoraŭ mi ne povas legi ĉiun vorton tiam. Certe ne la fremdvortojn.

jchthys (عرض الملف الشخصي) 26 يونيو، 2009 3:09:04 ص

Mi povis legi pli-malpli bone, antaŭ ke mi aĝis du aŭ tri. Por literumi bone—eble kiam mi estis dek-jara aŭ dek-unu-jara.

Mi opinias, ke la ortografio (literumsistemo) de iu lingvo estas ne tre influas la rapidecon de lernado. Ekzemple Tajvanaj infanoj povas skribi kaj legi eĉ pli bone ol Amerikanaj, kvankam tajvananoj uzas la nesimpligitajn ĉinajn signojn.

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 26 يونيو، 2009 6:53:46 ص

Mi povis legi kiam mi aĝis 3 kaj skribi kiam mi aĝis 4. Mi neniam havis grandajn problemojn pri la ortografio.

Mi lernis legi kaj skribi per la metroaj haltejoj en Vieno! Mi demandis al miaj gepatroj, kio estis skribita en la retmapo kiu estas en ĉiu metroo - kaj baldaŭ mi rimarkis ke ekz. "Westbahnhof" komenciĝas per la sama litero kiel "Währinger Straße", kaj ankaŭ havas la saman "v" sonon en la komenco. Tio iam funkciis per ĉiuj haltejoj, kaj tiel mi lernis legi (jes, metrohaltejoj estis la unuaj vortoj, kiujn mi povis legi!) okulumo.gif Kaj iam mi ekimitis tion, do mi lernis skribi.

Sed mi scias, ke multaj havas problemojn pri ĝi. Kelkajn vortojn oni prononcas same en la germana (ekzemple "das" = tio, tiu, la, kio, kiu; kaj "dass" = ke). Oni povas nur forigi tiajn problemojn per legi multe, ĉar tiam oni eksentas kiam uzi "dass" kaj "das". Se mi rigardas mesaĝojn en germanaj retaj forumoj, mi vidas ke kelkaj ankoraŭ havas problemojn pri la ortografio aĝe pli ol 13!

crescence (عرض الملف الشخصي) 26 يونيو، 2009 10:40:56 ص

Rogir:Laŭ mia memoro mi povis legi kiam mi aĝis kvar. Do, verŝajne daŭris jaron proksimume por mi. Sed nature ankoraŭ mi ne povas legi ĉiun vorton tiam. Certe ne la fremdvortojn.
...sed la geinfanoj korekte skribas vian nacian lingvon, post kiom da lernadjaroj ?

Arundathi (عرض الملف الشخصي) 26 يونيو، 2009 10:47:21 ص

Laŭ mi, en Francujo, oni scias vere korekte skribi post dek jaroj. Kaj mi estas optimista ! okulumo.gif

piotrek92 (عرض الملف الشخصي) 27 يونيو، 2009 7:25:59 م

Kara, ne demandu, en Pollando ortografio estas tiel aĉa, ke multe da personoj ne povas korekte skribi en la pola eĉ se ili estas maturaj. Sed, oni postulas koni la ortografion ĝis la tria klaso de bazlernejo, do mi povas diri, ke tri jarojn oni lernas ĝin

sal.gif

diogotux (عرض الملف الشخصي) 19 يوليو، 2009 8:04:37 م

crescence:Kiom da jaroj la geinfanoj de via lando bezonas por alproprigi la ortografion de via nacia lingvo ?
La tutan vivon!

Kaj dank'al diablo la portugala ortografio ŝanĝiĝis denove. Do, mi certigas miajn samideanojn ke baldaŭ neniu en la mondo scios skribi la portugalan; des pli la povraj infanoj...

Vilinilo (عرض الملف الشخصي) 20 يوليو، 2009 2:33:28 م

diogotŭ:
La tutan vivon!

Kaj dank'al diablo la portugala ortografio ŝanĝiĝis denove. Do, mi certigas miajn samideanojn ke baldaŭ neniu en la mondo scios skribi la portugalan; des pli la povraj infanoj...
lango.gif Vi troigas, la portugala ortografio ne estas pli kompleksa ol la hispana. Fakte, laŭ mi, la portugala ortografio estas facilega, se oni ĝin komparas kun la de angla aŭ eĉ de franca.

La angla, fakte, ne havas ortografio, sed anarĥio; dum la franca havas plurajn manierojn de skribi unu sonidon, krom ĝi havas multajn kromsignojn (se en la portugala ni jam penas pro la kornoj kaj ĉapeloj, imagu la francan, kie unu vorto povas havi plurajn el tiuj en ĉiu vorto? shoko.gif )

عودة للاعلى