Į turinį

Dieto

Oleg326756, 2004 m. birželis 3 d.

Žinutės: 14

Kalba: Esperanto

Oleg326756 (Rodyti profilį) 2004 m. birželis 3 d. 11:35:54

Mi kredas ke kion ni mangxas (prenas en nin, estigas parto de ni) tre enfluas kiaj ni estas (sanaj, malsanaj, bonhumoraj, malsataj, dikaj, sportemaj, ktp) kaj kia estas la mondo cxirkaux ni.

Mi kredas, ke vegetaranismo kaj veganismo povus solvi multajn problemojn sur nia planedo: problemon de malsato en multaj landoj, problemon de poluo de grundo, aero kaj akvo, problemon de tro alta nivelo de perforto kaj agresemo, problemon pri homa sano kaj multajn aliajn.

Mi invitas vin diskuti tiun cxi temon pli detale.

Oleg326756 (Rodyti profilį) 2004 m. birželis 3 d. 11:51:43

Konciza komenco
Mi opinias ke ekzistas kelkaj diversaj (sed ne sendependaj) tipoj de argumentado pri "praveco" aux "malpraveco" de mangxado de bestoj kaj produktoj, kiuj originas el la besta regno:

• moralaj / etikaj,
• praktikaj (cxu alternativoj ekzsitas en tiuj cxi cirkonstancoj),
• ekonomiaj,
• naturmediaj,
• rilataj al sano,
• evoluaj,
• kuiraj ridulo.gif

La plejparto de tiuj cxi argumentoj povas esti rigardataj kiel starigantaj moralan demandon, cxar ili enkluzivas naturmedion, vivantajn en gxi estajxojn kaj (rekte aux nerekte) homan sanon...

martigro (Rodyti profilį) 2004 m. spalis 17 d. 01:20:02

mi estis vegetarano dum pluraj jaroj kaj mi sentis min vere tre sana.

bedaŭrinde, en malgranda urbo, mi estis izolita kaj plejparte mi mangxis sola: tio igxis la kialo por mia kabeigxo cxitema, cxar la mangxado (almenaux cxi tie) estas klare sociale grava okazajxo.

cxu estas aliaj spertoj/ opinioj/ ... pri cxitiu temo, la familia kaj amikara subteno aux ne-subteno de la "nenormala" sinteno? :^)

rosalin (Rodyti profilį) 2004 m. spalis 30 d. 19:51:40

mi ankaù estas vegetaranino, kaj miaj infanoj ankaù estis sed nun ili estas grandaj kaj ili elektas manghi viandon, mi ne povas trudi miajn ideojn, mi respektas iliajn opiniojn. Mi pensas ke la bestoj ne estas bredi kun respekto.

 

martigro (Rodyti profilį) 2004 m. lapkritis 16 d. 11:08:32

pri dieto, ne perdu

http://gxangalo.com/kolumnoj/25.html

tre interesa vidpunkto!

Jozefo

vintermann (Rodyti profilį) 2004 m. lapkritis 30 d. 14:22:00

Mi provos respondi...

Oleg, vi skribis, ke vi kredas vegetaranismo kaj veganismo povus solvi problemon de malsato. Mi kredas ke ni hodiaux havas suficxan da mangxajxojn, sed ni havas promblemon distribui gxin. Mangxi porkviandon kaj bovviandon demandas pli da naturricxajxoj ol mangxi legomojn, vere, sed fisxoj demandas malpli da baturricxajxoj. Unu kilogramo da grajno -> Unu koma du kilogramoj da fisxoj, cxar fisxoj mangxas planktojn(?). Kaj mangxi fisxojn estas ankaux sana.

rosto (Rodyti profilį) 2005 m. balandis 18 d. 17:18:17

Ŝanĝu vian kuraciston, Elnjo.

Kejlina (Rodyti profilį) 2005 m. birželis 8 d. 13:18:22

Hieraux mi skribis respondon cxi tie sed gxi nevidebligxis.

Do, vi povas legi la respondon cxi tie: http://www.livejournal.com/users/kejlina/130419.ht...

Vilhelmo (Rodyti profilį) 2006 m. vasaris 11 d. 15:12:00

Mi ankaŭ pensas ke Matilde 69 devus ŝanĝi sian kuraciston

girasole123 (Rodyti profilį) 2006 m. balandis 29 d. 12:20:57

Saluton!

Mi ne estas vegetarano, sed mi comprenas gevegetaranojn. Matilda_69: vi trovas samajn proteinojn en la legumenacoj kaj en la kompletaj cerealoj, ke en la viando.

Pardonu al mi mian malbonan esperanton.

Ĝis!

Luca

Atgal į pradžią