본문으로

Libroj legataj, legitaj, ŝatataj

글쓴이: Timi85, 2009년 6월 30일

글: 10

언어: Esperanto

Timi85 (프로필 보기) 2009년 6월 30일 오후 11:22:19

Kiun libron vi legas nuntempe? Kiun libron vi legis lastfoje? Kiu estas via plej ŝatata libro? Aŭ pri kiu libro vi volas nur rakonti iometan al ni? ridulo.gif

Timi85 (프로필 보기) 2009년 6월 30일 오후 11:32:22

Nuntempe mi legas de [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Kálmán_Mikszáth]Kálmán Mikszáth[/url] la libron "La pluvombrelo de Sankta Petro" (Szent Péter esernyője).
Lastfoje mi legis de Neil Gaiman kaj Terry Pratchett la libron "Bonaj omenoj" (Good Omens, Elveszett próféciák).
Mia plej ŝatata libro el la multegaj ŝatataj estas de Clive Barker la libro (laŭ mia traduko) "Tapiŝmondo" (Weaveworld, Korbács).

Pastoro (프로필 보기) 2009년 6월 30일 오후 11:57:56

Nuntempe mi legas Darkly Dreaming Dexter (Dexter sonĝanta obskure?) verkita de Jeff Lindsay.

Lastfoje mi legis La Vie des Abeilles (La Vivo de Abeloj) verkita de Maurice Maeterlinck.

Kaj mia plej ŝatata libro estas sendube A Confederacy of Dunces (Konspiro de Stultuloj) verkita de J K Toole. rideto.gif Certe amuza libro.

Frankouche (프로필 보기) 2009년 7월 1일 오전 12:08:31

Nu, mi legas nune "SAS : la batalo de la S300".
Tiu estas libro pri spionaĵo (kaj iomete "kusikusi" okulumo.gif ). Jes jes, ne estas filozofio ene, haha rideto.gif
La ago tieas en Iranio.

Kion mi ŝatas en tiuj "SAS" libroj estas la tre tre bona precizeco de la landa situacio, politika, ekonomika, sociala...

Mi legis ke en la franca eksterpolitika ministrejo, estis dezirita je legi pri tiaj libroj rideto.gif

Nu la ago de la "batalo de la S300" temas pri raketoj ke la irana registaro volas aĉeti de rusaj finegociuloj por protekti lia nuklea intenco... Kaj kompreneble, rusaj kaj usonaj registaroj ne tre feliĉas pri tiu.

jchthys (프로필 보기) 2009년 7월 1일 오전 12:09:14

Mi antaŭnelonge legis la libron «Esenco kaj estonteco de la ideo de internacia lingvo» de L. L. Zamenhof, kaj mi ĝuis ĝin. Mi rekomendas, ke ĝin legas vi ankaŭ. (Ĝi estas legebla rete.)

crescence (프로필 보기) 2009년 7월 1일 오전 4:30:54

Nuntempe, mi legas "L'histoire racontée à Juliette" verkita de Jean Duché. Bonega libro !
Mia preferata libro estas "Psychocybernétique" verkita de Dr Maltz.

Rogir (프로필 보기) 2009년 7월 1일 오전 11:13:55

Mi ankaŭ ŝatis Good Omens! La lastan libron kiun mi legis estas la Petvetura gvidlibro al la universo, de Douglas Adams.

Azulreal (프로필 보기) 2009년 7월 1일 오후 12:00:22

Nuntempe mi legas la sagaon de sorĉistinoj Mayfair, verkita de Anne Rice. La unuan libron mi ŝategis, sed la dua min enuigas iom post iom... Eble mi ne legos la trian.

Antaŭ tio, mi legis kelkajn librojn de Terry Pratchett pri la Diskomondo. Ili certe estas amuzegaj.

Mi ne povus diri kiu estas mia plej ŝatata libro. Estas tre malfacila trovi respondon por tiu demando. Mi respondus pere de longa listo, hehe.

Sebasities (프로필 보기) 2009년 7월 1일 오후 12:33:21

Mi tre ŝatis legi esperante "La Edda" de Snorri Sturluson.
Verkita islande en la 13-a jarcento kaj tradukita esperante, ĝi estas grava libro pri la nordaj mitologiaj rakontoj.
La Antaŭvortoj kaj la notoj de la tradukisto, Baldur Ragnarson, permesas bone kompreni la kuntekston kaj la personajn nomojn.
ISBN 978-1-59569-078-4
www.librejo.com

Rodrigoo (프로필 보기) 2009년 7월 2일 오후 6:40:04

Mi ĵus legis La fino de la certecoj, de la rusa pensisto Ilia Prigoĝine.
Nun, mi legas Hamlet - Reĝido de Danujo, tradukita de Zamenhof.
Samtempe mi legas la poeziajn verkaĵojn:
- Sonetoj - de Marie Under (estona poetistino, belega traduko al esperanto!)
- Sonetoj - de Manuel du Bocage (portugala poeto, kies sonetoj estas amplenaj kaj seksplenaj, la plej bona portugalverkisto, miopiene, la plej bona portugalingvana verkisto)

Sammondane,
Ĥod

다시 위로