닫힘
글 500개 까지.
글: 835
언어: Esperanto
StefKo (프로필 보기) 2017년 1월 20일 오전 10:17:19
Judo Cigno ekkonas en balo sinjorinon Kon kaj faras al ŝi obscenan proponon. Sinjorino Kon ekindignas kaj plendas pri li al sia edzo…
Sinjoroj Cigno kaj Kon eliras el la balejo. Post dek minutoj revenas en amikeco…
– Salcja – diras Kon al sia edzino – ĉio en ordo, ĉi sinjoro pensis ke vi estas malĉastino!
StefKo (프로필 보기) 2017년 1월 21일 오후 1:24:01
La sabato. Icek staras antaŭ sia vendejo kaj vokas:
– Vendejen! Mi invitas vendejen! Pantalonoj ĉipe, nur duonpreze!
Trapasanta pia judo admonas lin:
– Aĥ, Icek, vi ne hontas fari gajnon en sabato!?
– Ĉi tiuj pantalonoj je duonprezo vi nomigas „fari gajnon”!? – indignas Icek.
StefKo (프로필 보기) 2017년 1월 21일 오후 1:25:06
La bankisto Moŝe, volante edzinigi sian jam nejunan filinon, diras al ŝi:
– Rahela, kiam hodiaŭ vespere alvenos Aaron, sidu ĉe la monŝranko. Sur ĝia fono vi aspektas pli june.
StefKo (프로필 보기) 2017년 1월 25일 오전 7:04:13
Icek kuŝas sur mortlito. Momente regajnas konscion kaj demandas la edzinon:
– Salcja, vi estas ĉi tie?
– Mi estas, Icek.
– Kaj vi, mia filo, vi estas ĉi tie?
Jes, mi estas, tate.
– Kaj vi, mia bofrtato, vi estas ĉi tie?
– Mi estas, Icek.
– Do, damne, kiu zorgas pri nia vendejo!?
StefKo (프로필 보기) 2017년 1월 25일 오전 7:06:20
Anver Bloch, la galicia aĉetisto, riproĉas sian vienan maldetaliston:
– Mia konkuranto Levi diris al mi, ke ĉiukaze kiam li vizitas vin, sinjoro, vi kondukas lin suben, tra ŝtuparo kun brulanta kandelo. Min vi ankoraŭ ne honorigis per tia kondukado, kaj mi ja pagas je varoj kontante, dum Levi aĉetas ĉion kredite…
– Pripensu, sinjoro – respondas maldetalisto – se vi glitfalos sur ŝtuparo, tio estos via problemo, sed se Levi rompos sian kolon, kiu elaĉetos lian kambion?
StefKo (프로필 보기) 2017년 1월 26일 오후 7:05:46
Funebro de maljuna Rotŝild… En la funebra sekventaro iras malriĉa judino, ploregas kaj lamentas. Iu demandas ŝin:
– La mortinto estis via parenco?
– Ne, li ne estis kaj pro tio mi ploras – respondas virino.
StefKo (프로필 보기) 2017년 1월 26일 오후 7:07:18
Ebria Moŝe revenas matene al la hejmo kaj diras al sia edzino:
– Salcja, mi malgajnis kaj fordrinkis la tutan havon! Vi koleras?
– Ne, mi ne koleras, sed donu al mi la adreson de tiu gajninto!
StefKo (프로필 보기) 2017년 1월 29일 오후 8:42:37
Unu judo vizitis sian amikon kiu ĵus edziĝis. Li restis longtempe kaj lia lasta trajno forveturis.
Li devis resti ĉe amiko. Ĉar mankis la dua lito, ili dormis triope en unu lito.
Post la nokto, ila interrilatoj ne daŭris iom da tempo. Iufoje ili renkontis sin sur strato . Tiu edzigita, kontenta, demandas:
– Kio okazis? Vi tute ne kontaktis min?
– Sciu, mi estas ĝenita pro tiama nokto ĉar dum la dormado via edzino tutanokte tenis mian penison per sia mano.
– Ci stultulo! Estas mi kiu tenis ĝin por ke vi ne faru iun stultaĵon!
StefKo (프로필 보기) 2017년 1월 30일 오전 10:06:37
Al Icek finiĝis turno en kuracloko Baden-Baden. Li skribas al Salcja: „Salcja, vi sendu al mi 100 zlotojn (pola mono). Ili longigos al mi.”
Salcja respondas: „Icek, mi sendas al vi 200 zlotojn. Ili longigu kaj dikigu al vi”.
StefKo (프로필 보기) 2017년 1월 30일 오전 10:07:30
En lernejo instruisto enskribis al Icek rimarkon en notkajeron: “Icek odoraĉas”.
Sekvotage li trovas en la notkajero la respondon de lia patrino: “Icek ne estas violo, oni devas instrui lin kaj ne flari”.