Đi đến phần nội dung

Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa

Anekdotoj

viết bởi MikhailMarkeyev, Ngày 01 tháng 7 năm 2009

Tin nhắn: 835

Nội dung: Esperanto

StefKo (Xem thông tin cá nhân) 07:48:33 Ngày 11 tháng 1 năm 2019

Ĉu kun plezuro, ĉu sen plezuro?

Direktoro dungas unu virinon sur postenon de sekretariino.
– Kia estis via salajro en antaŭa laborloko?
– 2000 zlotoj (pola mono).
– Kaj mi donas al vi, kunplezure, 2500.
– Sed kunplezure, sinjoro, mi havis 4000.

StefKo (Xem thông tin cá nhân) 22:04:03 Ngày 13 tháng 1 năm 2019

Kiel grandigi peniseton?

Patro volontigas sian filon por ke li manĝu:
- Manĝu, fileto, por ke la peniseto grandiĝu!
La patrino enmiksas sin:
- Lasu lin trankvila kaj manĝu mem!

StefKo (Xem thông tin cá nhân) 07:45:39 Ngày 14 tháng 1 năm 2019

Fakulo – pugo

En la pola vorton „pugo" oni uzas kiel epiteton:
1. Por homo mallerta, neiniciatema, ne povoscianta fari ion ajn.
2. Por virino (vulgara, seksa difino de virino).


Interparolas du prezidantoj de bankoj.
Unu demandas:
– Mi aŭdis ke vi dungis unu asistantinon. Kia ŝi estas?
– Kiel fakulo ŝi estas pugo, sed kiel pugo ŝi estas fakulo.

StefKo (Xem thông tin cá nhân) 07:46:27 Ngày 15 tháng 1 năm 2019

Nenian bonon pri edzino!?

Edzino al edzo:
– Kial vi diras al ĉiuj ke vi edzinigis kun mi laŭ mono!? Ja mi havis nenian monon!
– Damne! Kaj kion mi havas por diri!?

StefKo (Xem thông tin cá nhân) 07:27:35 Ngày 16 tháng 1 năm 2019

Feliĉo valoranta 17 zlotojn

Junaj geedzoj post ceremonio de edziĝo venas al pastro por pagi ĝin. La edzino estas aĉa kiel Novembra nokto (en Polujo). La edzo rigardas la pastron, la pastro rigardas la edzon, finfine la junedzo demandas:
– Kiom mi estas ŝulda al vi, pastro, por tiu feliĉo?
– Bonvolu pagi tiom je kiom vi aprezas ĝin.
La junedzo donis al la pastro 20 zlotojn (ĉirkaŭ 5 dolaroj). La pastro ekrigardis la junedzinon kaj... eldonis 3 zlotojn de restmono.

StefKo (Xem thông tin cá nhân) 08:02:00 Ngày 17 tháng 1 năm 2019

Kio estas akto de edziĝo?

Edzo serĉas sian akton de edziĝo kaj ne povas trovi ĝin. Kolera, krias al la edzino:
– Kie estas tiu verdikto pri ĝismorta puno?!
La edzino respondas:
– Mi ne scias sed mi scias kie estas la kupono por seksumo kaj tri manĝajoj por tago.

StefKo (Xem thông tin cá nhân) 09:50:08 Ngày 18 tháng 1 năm 2019

Aflikto de avara judo

– Izak, kial vi estas malkontenta?
– Mia edzino trovis sur mia ĉemizo postesigno de ŝminko.
– Kaj kio?
– Kia „kio”? Nune ŝi postiras min kaj priĝemas: „Mi volas la saman!”

StefKo (Xem thông tin cá nhân) 19:10:47 Ngày 19 tháng 1 năm 2019

Pro kio kverelas edzinoj?

Filino, telefonante al sia patrino, plendas:
– Patrinjo, mi ne povas plu!
– Kio okazis, filinjo?
– De kiam mi edziniĝis, nur seksumado kaj seksumado. Antaŭ la edziniĝo mi havis piĉtruon kiel 20 groŝoj kaj nun – kiel 5 zlotoj… (zloto, groŝo – pola mono, 1 zloto = 100 groŝoj)
Post momento la patrino respondas:
– Filinjo, ĉu via edzo amas vin?
– Jes, li amas min...
– Ĉu vi havas belan domon, du aŭtojn kaj belegajn infanojn?
– Jes, patrinjo…
– Ĉu via edzo aĉetas al vi belajn donacojn kaj prenas la tutan familion je belegaj ferioj?
– Jes, patrinjo…
– Do vi, filinjo, volas kvereli pro tiu 4.80?!

sergejm (Xem thông tin cá nhân) 05:29:20 Ngày 20 tháng 1 năm 2019

Rara familinomo

Moskva lingvistika olimpiado. Partoprenantoj estas multaj, do partoprenantoj, kies familinomoj komenciĝas de А-Г devas iri al unu aŭditorio № ..., ..., Ф-Щ - al № ..., Э-Я - al № ... . Iuj partoprenantoj ne povas trovi sian aŭditorion kaj petas helpon. Oni konsilas iri laŭ sagetoj kun grandaj literoj, ĉio estas sufiĉe klara. Sed unu partoprenanto malsukcesis kaj alvenis denove. Klariĝis ke lia familinomo komenciĝis de Ы. Post tio, organizantoj aldonis aŭditorion por tiuj malfeliĉuloj, kies familinomoj komenciĝas per Ъ-Ь.
PS: En rusa lingvo mankas vortoj, komenciĝantaj per Ъ, Ы kaj Ъ.

sergejm (Xem thông tin cá nhân) 05:59:14 Ngày 20 tháng 1 năm 2019

Sen papereto vi estas insekteto
Moskva lingvistika olimpiado, sed en tempo de USSR.
Al studentino Nikita oni donis ĉekon por aĉeti librojn por premii venkintojn. Ŝi venis al bankon, sed tie oni rifuzis al ŝi, ĉar sumojn pli ol 5000 rublojn oni povas doni nur kiam ĉeestas armitaj gardistoj.
Ŝi revenis al librotenisto kaj tiu donis ateston, ke armita gardisto ĉeestas. Nun ŝi sukcese ricevis la monon.

PS: Post filmo "Nikita" tia virina nomo neniun miras. Sed tio okazis antaŭe.

Quay lại