Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

Anekdotoj

kelle poolt MikhailMarkeyev, 1. juuli 2009

Postitused: 835

Keel: Esperanto

StefKo (Näita profiili) 20. jaanuar 2019 8:35.54

Juda vira interparolado pri edzinoj

Interparolas du judoj:
– Abram, kiela estas via edzino?
– Moŝe, ŝi estus ideala edzino se ŝi ne postulus ke mi estu ideala edzo.

StefKo (Näita profiili) 21. jaanuar 2019 7:14.15

Ĉu oni povas rifuzi al insistema edzino?!

Ebria edzo revenas hejmen. Lia edzino, kolerigita, demandas:
– Vi drinkos plu?
– La edzo sidas silenta, do la edzino ripetas:
– Ĉu vi drinkos plu?!
– La edzo plu senreage al tio.
– Mi ekdemandis vin pri io, respondu fine!
Pro tia insisto, la edzo fine elĵetas:
– Damne! Bone, plenigu glaseton!

StefKo (Näita profiili) 22. jaanuar 2019 7:56.43

Pri edza rimarkado

Edzino revenas hejmen. La edzo nenion rimarkas…
– Nenion vi rimarkis? – ŝi, kolereta, demandas.
– Vi detranĉis la harojn?
– Ne!
– La nova robo?
– Ne!
– Do mi ne scias…
– Mi detranĉis la harojn!
– Ja mi diris tion komence!
– Jes, sed vi divenis, kaj vi devis rimarki.

StefKo (Näita profiili) 23. jaanuar 2019 11:40.53

Virino – estaĵo nekonebla (precipe antaŭ edziĝo)

Filo demandas patron:
– Ĉu estas vero, ke en iuj Afrikaj landoj viro ne konas sian edzinon ĝis la edziĝo?
– Tio okazas en ĉiu lando, filo – respondas la patro.

StefKo (Näita profiili) 24. jaanuar 2019 18:59.21

Kio igas virinojn dikaj?

– Mia koro, ĉu tiu robo igas min dika? – demandas edzino.
– Ne, koro. Tio igas kukoj kiujn vi manĝaĉas – respondas la edzo.

StefKo (Näita profiili) 25. jaanuar 2019 19:59.38

Malsukcesa lingvokaptilo de edzino

– Vi jam manĝis?
– Vi jam manĝis?
– Vi simias min?
– Vi simias min?
– Mi amas vin…
– Jes, mi manĝis.

StefKo (Näita profiili) 26. jaanuar 2019 10:58.16

Rimarko el necesejo

– Mia koro, ĉu vi ekscitiĝas kiam mi metas fingron en mian pugtruon? – demandas edzo estante en necesejo.
– Vi stultiĝis!? Ja tio estas abomena!
– Do komencu aĉetadi la bonspecan klozetpaperon.

StefKo (Näita profiili) 27. jaanuar 2019 9:44.18

„Falĉilo trafis ŝtonon”

Unu virino memlaŭdas kontraŭ najbarino:
– Vi scias, mi igis ke mia edzo fumas nur post bona tagmanĝo.
Tiu malice respondas:
– Admirinde! Unu cigaredo perjare ankoraŭ neniun nocis.

----------------------------------
Ĉu vi konjektas kio signifas tiu pola diraĵo en la titolo?

sergejm (Näita profiili) 27. jaanuar 2019 19:54.34

Lektoro prelagas pri elprovo de amtrinkaĵo.
Dekomence la amtrinkaĵo estis provita je musoj, poste je homoj.
Fine unu studento demandas:
- Ĉu la rezulto pruvas, ke amtrinkaĵoj devas esti malpermesitaj?
- Ne, necesas ŝanĝi le recepton de amtrinkaĵo por ke ĝi ne estu efika por homoj; post tiam oni povas uzin je bestoj por pliigi ilian kvanton.

StefKo (Näita profiili) 28. jaanuar 2019 7:54.03

Neniam aludu sian edzinon!

Postedziĝa nokto. Edzo aludas sian edzinon:
– Ho, mi vidas, karulino, ke mi ne estas la via unua.
– Kaj de mia taksado, vi ne estas mia lasta – aludas la edzino.

Tagasi üles