הודעות: 15
שפה: Esperanto
crescence (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2009, 06:32:37
Ĉu ĉiuj maloj eblas ?
olda = maljuna
juna = malolda
Ĉu ĉiuj doblonoj eblas ?
Rohan (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2009, 07:09:50
crescence:Saluton,En poezio, jes; sed normale tute ne.
Ĉu ĉiuj maloj eblas ?
olda = maljuna
juna = malolda
Ĉu ĉiuj doblonoj eblas ?
Preskaŭ ĉiuj ja konsentus ke 'maltago' signifu 'nokto', sed tiel oni uzu 'mal-', laŭ mi, nur en kazoj de nepra neceseco, ekz por rimigi poeziaĵon aŭ en mokema verk(et)o.
crescence (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2009, 08:00:40
Rohan:Kial iuj vortoj havas malon ("tago/nokto"), kaj aliaj estas kreataj per la prefikso "mal-" ? Kial tiu malsameco estas ?
Preskaŭ ĉiuj ja konsentus ke 'maltago' signifu 'nokto', sed tiel oni uzu 'mal-', laŭ mi, nur en kazoj de nepra neceseco, ekz por rimigi poeziaĵon aŭ en mokema verk(et)o.
Rohan (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2009, 08:26:07
crescence:Nu, eble ĉar kelkaj estas tiel bazaj kaj ofte uzataj ke formi ilin per 'mal-' tre rapide lacigus aŭ enuigus la orelojn kaj buŝon.Rohan:Kial iuj vortoj havas malon ("tago/nokto"), kaj aliaj estas kreataj per la prefikso "mal-" ? Kial tiu malsameco estas ?
Preskaŭ ĉiuj ja konsentus ke 'maltago' signifu 'nokto', sed tiel oni uzu 'mal-', laŭ mi, nur en kazoj de nepra neceseco, ekz por rimigi poeziaĵon aŭ en mokema verk(et)o.
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
AlfRoland (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2009, 09:17:03
Matthieu (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2009, 09:39:40
horsto (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2009, 10:32:23
crescence:Mi ne dirus ke "tago" havas malon, la nokto estas la malluma parto de la tago, ne la malon de tago.
Kial iuj vortoj havas malon ("tago/nokto"), kaj aliaj estas kreataj per la prefikso "mal-" ? Kial tiu malsameco estas ?
AlfRoland:Mi scias, vi nur volis ŝerci, sed tamen, por mi ankaŭ "trinki" ne havas malon, kaj se mi tamen devus nomi ion, tiam "soifi" estus por mi pli logike ol "pisi".
Ĉu "maltrinki" estas bona vorto ankaŭ?
le_chaz (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2009, 10:46:16
horsto:kaj se mi tamen devus nomi ion, tiam "soifi" estus por mi pli logike ol "pisi".Aŭ vomi?
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Rohan (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2009, 10:54:41
horsto:La vorto 'tago' signifas ne nur 'la tempodaŭro ekde unu noktomezo ĝis la sekvanta', sed ankaŭ "la tempospaco dum kiu la suno, de sia leviĝo ĝis sia subiro, prilumas koncernan parton de la tero" (ĉi tiu lasta citaĵo estas el la Reta Vortaro).
Mi ne dirus ke "tago" havas malon, la nokto estas la malluma parto de la tago, ne la malon de tago.
Plie, sentiĝas al mi ke el la du difinoj menciitaj ĉi-supre, la lasta estas pli fundamenta.
AlfRoland (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2009, 12:10:53
horsto:Certe "maltrinki" estis ŝerco. Alia misuzo de "mal-" estis antaŭe en la profiloj de Lernu. Oni nomis vira sekso "malina". Do dirante ke viro estas kontraŭo al virino.