글: 22
언어: Esperanto
robinast (프로필 보기) 2009년 7월 19일 오후 6:54:31
Anaso: prääks-prääks ("ä" sonas kiel an la germana aŭ la "a" en engla vorto "mad")
Rano: krooks-krooks
Korvo: kraaks-kraaks
Korako: kronks-kronks
Kokino: kak-kak-kaak
Ansero: gagagagagagaaa
Pasero (kaj aliaj malgrandaj birdoj): siuts-siuts
Hundo: auh-auh; urrrrrrr; au-uu-uu...
Kato: n(j)äu aŭ mjauuu; nurr-nurr-nurr...
Bovino: muu, ammmmuuuuuh
Bovido: möö-öö (ö sonas kiel en la germana aŭ similas vokalon en la anglo vorto "bird")
Ĉevalo: i-ha-ha-haa
Azeno: ii-aa-aa
Ŝafo: mää-mää
Kapro: mee-mee
Porko: röh-röh, ruik-ruik
Hirundo: kidli-kudli-midli-madli-kirts-kärts-kärrrrrr
Kiel sonas tiuj esperante?
Amike,
Harri.
crescence (프로필 보기) 2009년 7월 19일 오후 7:07:37
Anaso: koin koin ("in" franca)
Rano: koa koa
Korvo: kroa kroa
Kokino: kot kot kot kodet
Pasero : pju pju
Hundo: uaf uaf...
Kato: mjau mjau
Bovino: meuh meuh ("eu" franca)
Ĉevalo: hiiiiiiiiiiiiiiii
Azeno: hi-han ("an" franca)
Kapro: beeeeeeeeeeeeee
Porko: uik uik
Kukolo : kuku
fizikisto (프로필 보기) 2009년 7월 19일 오후 8:05:30
Anaso: kvak kvak
Rano: kvaak kvaak
Kokino: gak gak
Hundo: vaŭ vaŭ
Kato: miaŭ miaŭ
Bovino: muu muu
Ĉevalo: hiii
Azeno: i-a
Porko: ojnk ojnk
Ŝafo: mää mää
Pasero: pip pip
Kukolo: kukuk
Fiŝo: blub blub
Vilinilo (프로필 보기) 2009년 7월 20일 오전 5:15:00
Anaso: quac quac [kŭak kŭak]
Rano: croach [kroaŝ]
Kokino: có có [ko ko]
Hundo: au au [aŭ aŭ]
Kato: miau miau [miaŭ miaŭ]
Bovino: mu muuu
Ĉevalo: riiinc [ĥiiinc]
Azeno: ió ióó [i-o i-oo]
Porko: óinc óinc [ojnk ojnk]
Ŝafo: mé mééé [me meee]
Pasero: piu piu [piŭ piŭ]
Kukolo: cuco [kuko]
Arao: arara arara
Moskito: zzzzzzzzzzz
robinast (프로필 보기) 2009년 7월 20일 오전 8:27:45
super-griek:La ĝenerala verbo por indiki "bestoparolado" estas bleki .Dankon pro bleki - mi eĉ ne suspektis ke la speciala verbo por "paroli beste" ekzistas (la estona ne havas tion)!
Konsekvence: "la hundo bojas" = "la hundo blekas"
Harri.
Sxak (프로필 보기) 2009년 7월 20일 오후 12:57:52
fizikisto:Fiŝo! ĉu vere?!
Fiŝo: blub blub
Sxak (프로필 보기) 2009년 7월 20일 오후 1:00:30
super-griek:Tamen laŭ mia scio ne boj sed vaf
En Esperanto...
...
Hundo: boj boj
...
Sxak (프로필 보기) 2009년 7월 20일 오후 1:07:01
robinast:Ĉe nia forumo Boris Kolker skribis:
Kiel sonas tiuj esperante?
B.Kolker:
"Onomatopeoj estas vortoj imitantaj la sonon de difinitaj bruoj aŭ bestaj blekoj" (Renato Corsetti). Jen pluraj onomatopeoj: be! (bleko de ŝafo), bum! (bruo de kanono, tamburo, falego, obtuza frapo), gak! (bleko de ansero), glu-glu! (bruo de elboteliĝanta akvo), grr! (grumblado de hundo, urso ktp), grun! (bleko de porko), i-a! (bleko de azeno), i-ho-ho! (bleko de ĉevalo), klak! (bruo de man-kunfrapado), kluk! (bleko de kokino), knar! (bruo de rompiĝinta trabo), kokeriko! (bleko de koko), ku-ku! (bleko de kukolo), kvak! (bleko de rano, anaso), kvivit! (bleko de pasero), la-la-la!, tra-la-la! (sono de danc-ario), lu-lu! (por luli infanon), mek! (bleko de kapro), miaŭ! (bleko de kato), mu! (bleko de bovo kaj bruo de vento), mur! (bleko de kolomboj kaj ĝenerale murmurado), paf! (bruo de pafo), pep! (bleko de malgrandaj birdoj), pip, pip! (bleko de musoj, kokidoj, anasidoj), ronk! (ronkado), ta-ta-ta! (bruo de rapidega parolado), tik-tak! (bruo de horloĝo), tin-tin! (bruo de sonorileto), vaf! (bleko de hundo), zum! (zumado de abelo, vespo, burdo), zzz! (flugado de muŝo).
harlandski (프로필 보기) 2009년 7월 25일 오후 9:47:31
Anaso: kŭak kŭak (quack quack)
Rano: ribet ribet (ribbet ribbet)
Korvo: koa koa (caw caw)
Korako: koa koa
Kokino: kluk kluk, aŭ: bŭark (cluck cluck, bwark)
Ansero: hiss
Pasero: tŭiit tŭiit (tweet tweet - kiel multaj negrandaj birdoj)
Hundo: ŭuf ŭuf, aŭ baŭ waŭ (woof woof, bow wow)
Kato: miaŭ, aŭ purr purr (miaow, purr purr)
bovino: mu (moo)
bovido: mu (moo)
ĉevalo: neij (neigh)
azeno: i-or (ee-or)
ŝafo: baa baa
kapro: maa maa (?)
porko: oink oink
hirundo: [mi ne scias, probable ankaŭ tweet tweet]
oksigeno (프로필 보기) 2009년 7월 31일 오전 12:06:32
Ŝak:Onomatopeoj ne estas ekzaktaj vortoj, en mia e-vortaro la onomatopeo de bojado estas: "ŭa" aŭ "uaŭ". Mi legis ie ke laŭ la opinio de kelkaj (mi partigas tiun opinion ankaŭ) la plej korekta maniero por esprimi onomatopeoj estas per la korespondanta vorto sen la gramatika finaĵo, ekz: boji: boj; hieni: hien; knari: knar; fajfi: fajf, ktp, ktp.super-griek:Tamen laŭ mia scio ne boj sed vaf
En Esperanto...
...
Hundo: boj boj
...