إلى المحتويات

Kiom da lingvoj artefaritaj ekzistas?

من vincas, 27 أغسطس، 2009

المشاركات: 8

لغة: Esperanto

vincas (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2009 3:00:24 م

Mi pensas ke listo de artefaritaj lingvoj estas longa.

shoko.gif

Matthieu (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2009 3:08:59 م

Verŝajne nenombrebla kvanto.

Multaj homoj kreas lingvojn por amuziĝo, arto, elprovi lingvosciencan teorion aŭ por havi propran sekretan lingvon. Eĉ mi jam provis fari tion. Kiel oni povus nombri ilin?

Pharoah (عرض الملف الشخصي) 27 أغسطس، 2009 3:09:53 م

Estas vikio por la planlingvoj (kvankam ĝi ne havas tute). Tiu estas la listo de "aktivaj" lingvoj:
http://conlang.wikia.com/wiki/Category:Languages

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 1 سبتمبر، 2009 2:49:57 م

Senfina nombro da lingvoj. Provu tion jene: Prenu Esperanton kaj ŝanĝu iujn vortojn kaj regulojn (ekzemple ŝanĝu la akuzativan finaĵon al -m), jen vi kreis novan lingvon!

Paulinho (عرض الملف الشخصي) 1 سبتمبر، 2009 3:53:15 م

Mi ne scias. Mi studas nur Esperanton en tia ĉi branĉo. Sed... ĉu konas iu la "lingvon de la P"?

Ĉupu vipi koponaspas lapa linpingvonpon depe lapa Popo?

jan aleksan (عرض الملف الشخصي) 10 سبتمبر، 2009 3:06:42 م

laŭ mi, pli malpli 3000, laŭ la retpaĝo de Janko Gorenc, kiu kolektis la nombrojn de 1 ĝis 10.

Sed ĝi eble signifas nenion, ĉar multaj el tiu retpaĝo ne estas "finitaj" lingvoj

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 26 سبتمبر، 2009 2:58:52 م

Ĉu ne Loĵbano estas pli nova ol Lingvafrankao Nova?

tejooficejo (عرض الملف الشخصي) 26 سبتمبر، 2009 3:25:22 م

Senegaùlo:La lasta grava konstruita lingvo estas la nova lingvofrankao > wikipedia LFN...

La lingua construida importante plu resente es la Lingua Franca Nova (elefen)...
Mi ege dubas: laŭ la franca vikipedio, ĝi estis kreita en 1965.

عودة للاعلى