შინაარსის ნახვა

Kia nacia (ne artefarita) lingvo estas la plej facila?

vincas-ისა და 29 აგვისტო, 2009-ის მიერ

შეტყობინებები: 47

ენა: Esperanto

vincas (მომხმარებლის პროფილი) 29 აგვისტო, 2009 09:26:50

Por mi la plej facilaj lingvoj estas angla kaj rusa. Kiam Zamenhof komencis lerni la anglan, li plifaciligis sian projekton de lingvo internacia. Ĉar li komprenis ke gramatiko de angla lingvo estas pli simpla ol la aliaj lingvoj. Kvankam gramatiko de angla lingvo estas facila sed kompreni paroladon de anglalingvanoj estas malfacila por mi. Gramatiko de rusa lingvo estas malfacila sed kompreni paroladon de rusoj estas facila.

http://www.esperanto.ie/english/zaft/zaft(7).htm

sigkalis (მომხმარებლის პროფილი) 29 აგვისტო, 2009 10:49:41

Mi lernis la anglan kaj la rusan lingvojn en lernejo. Mi parolas kaj skribas nur angle. Por mi la plej facila nacia lingvo estas angla kaj plej malfacila lingvo estas rusa.

Matthieu (მომხმარებლის პროფილი) 29 აგვისტო, 2009 11:02:04

La malfacileco de lingvo forte dependas ankaŭ de la proksimeco kun la denaska lingvo.

Tial mi kredas, ke inter la lingvoj, kiujn mi lernis, la plej facila (por mi) estas la hispana.

Paulinho (მომხმარებლის პროფილი) 29 აგვისტო, 2009 12:11:56

Mi longtempe kredis esti la araba lingvo tre malfacila. Sed mi vojaĝis tra Palestinio kaj Egipto (vere) kaj mi vidis tie ĉuj infanoj tre malgrandaj parolas la araban lingvon....

Sxak (მომხმარებლის პროფილი) 29 აგვისტო, 2009 14:02:51

Mi aŭdis, ke terure malfacila lingvo estas la japana.
Kaj la slavaj lingvoj estas ordinaraj malfacilaj lingvoj. Ili estas notinde pli malfacilaj ol eĉ la germana, sed ne estas vere ekstreme terure malfacilaj

crescence (მომხმარებლის პროფილი) 29 აგვისტო, 2009 16:11:08

Por la okcidenthomoj, la lingvo la plej facila estas, laŭ mi, la itala.

Crescence

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 1 სექტემბერი, 2009 14:48:16

Mi nur tre malmulte scias la hispanan, sed ĝi ŝajnas al mi tre facila!

Hispanio (მომხმარებლის პროფილი) 1 სექტემბერი, 2009 14:57:32

Por mi, la plej facila lingvo (kaj ankaŭ la plej bela) estas la portugala.

nikko (მომხმარებლის პროფილი) 19 სექტემბერი, 2009 06:54:45

La plej facila hindeŭropa lingvo estas Afrikaans. Facila kaj bela. Bedaŭrinde malestas multe da materialo en interreto pri tiu ĉi lingvo, lernolibroj raras.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Afrikansa_lingvo

Sxak (მომხმარებლის პროფილი) 19 სექტემბერი, 2009 14:34:00

nikko:La plej facila hindeŭropa lingvo estas Afrikaans. Facila kaj bela. Bedaŭrinde malestas multe da materialo en interreto pri tiu ĉi lingvo, lernolibroj raras.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Afrikansa_lingvo
Tio estas ege dubinda aserto, ĉar Afrikaans estas dialekto de la nederlanda, preskaŭ tute sama kiel la nederlanda, do ĝi estas samgrade (mal)facila kiel la nederlanda, sed kredu min, ke la angla estas pli facila.

ზემოთ დაბრუნება