Skip to the content

Ni parolu Esperante ĉi tie pri io ajn !

by Mielo, March 4, 2007

Messages: 421

Language: Esperanto

horsto (User's profile) May 11, 2007, 3:30:21 PM

Mielo:
Terurĉjo:Mielo, verŝajne, pro la malgajno de via futbalteamo vi turnis vin al ni ĉiuj dorsen?
Trankviliĝu!
Ne, ne pro futbalmatĉo.
Mi estis tro kara, ridema, dolĉa. Tro miela. Mi serĉis alian foton, sed mi ridetis, ridis, ridegis sur ĉiuj fotoj. Mi trovis nur tiun.
Jen mia nova, serioza foto. Mi estas plenkreska virino, mi devas dekutimiĝi de rido.
Estas strange, sur la foto por nia nova pasporto ni eĉ ne devas ridi!

Mielo (User's profile) May 11, 2007, 9:00:30 PM

horsto:Estas strange, sur la foto por nia nova pasporto ni eĉ ne devas ridi!
Ĉu vi ne licas ridi aŭ por vi estas deviga ridi ?

Mi ne estas sukcesa. Mi ne povas ne rideti. rido.gif Sed mi pensas, tiu estas ne malbona. Kaj, se mi skribas, mi uzas ankaŭ tion la signon : rido.gif reflekse, kiam mi ridetas en penso.

Mielo (User's profile) May 12, 2007, 5:42:29 AM

Terurĉjo:Efektive estas strange. Ĉu vi devis ridi dum oficiala fotado? Mi eĉ ne povas imagi tion.
Sed nun ĉu vi povas rideti sur la pasporta foto?
Ni faras tion, kion ni volas sur la legitimilfotoj. Ankaŭ sur pasportfoto. Nuntempe, oni preparas la legitimilfotojn en Aktooficejoj. Ili faras terurajn diĝitajn fotojn, ĉiuj estas tiaj, ol deliktuloj. Se vi vidus miajn legitimilojn vi donus al mi tuj 15 jara prizonsankcion.

Mielo (User's profile) May 12, 2007, 6:10:48 AM

Mi estos ermito, mi iras al arbaroj dum 2 tagoj.
Mi deziras al ĉiuj agrablan semajnfinon ! Se vi havos tempon, skirbu pri interesaj temoj, bonvolu ! sal.gif

manu_fr (User's profile) May 12, 2007, 1:34:54 PM

Mielo:Mi estos ermito, mi iras al arbaroj dum 2 tagoj.
Mi deziras al ĉiuj agrablan semajnfinon ! Se vi havos tempon, skirbu pri interesaj temoj, bonvolu ! sal.gif
Kara !

vi faris la bonan elekton, elektante arbaron !
Tio anjkaŭ ege ripozas min.
Kaj ĝuu la birdkantojn !

Vidu, kie mi mem estis hieraŭ kun amiko.
(ĉu esperanto mem ne estas lingvo ponto ?
jen ...)

ĝis kaj bonan semajnfinon al ĉiuj !

amike

Manu sal.gif

Mielo (User's profile) May 13, 2007, 5:27:53 PM

manu_fr:
Kara !

vi faris la bonan elekton, elektante arbaron !
Tio anjkaŭ ege ripozas min.
Kaj ĝuu la birdkantojn !

Vidu, kie mi mem estis hieraŭ kun amiko.
(ĉu esperanto mem ne estas lingvo ponto ?
jen ...)

ĝis kaj bonan semajnfinon al ĉiuj !

amike

Manu sal.gif
Huhh kara Manu ! Vi estis en tre bela kaj danĝera loko. Kie estas tiu loko ?
Ankaŭ mi trairis jam sur pendponto en Transilvanio, por mi estis terura, ĉar mi havas agorafobion. Sed mi travivis rido.gif
Mi ne ripozis en arbaro, mi helpis al mia amiko, li devis labori en arbaro.

Jen, mi en arbaro. Mi enuis la aferon iom jam. rido.gif

Mielo (User's profile) May 13, 2007, 5:46:40 PM

Terurĉjo:Mielo, kiom da formikoj, kuloj, diversaj skaraboj kaj araneoj vi jam mortigis senkompate?
Terurĉjo, vi pravas. rido.gif La homoj kredas, ke labori en arbaro estas agrabla, bela, ripoza. Sed ! Tie estas vere multaj malagrablaĵoj. Aŭtune, estas pli bone ol somere. Somere estas sultra varma, pulvoro, multoj araneoj, kuloj. Vi vadas en la densa subplanto, vi eniras al araenaĵo, vi frapadas pro multoj kuloj. Mia amikoj havigis lime-morbon pro iksodoj, tiu estas tre malagraba malasano, siaj artikoj doloras ofte. Sed li ŝatas la arbaron kaj sian laboron. rido.gif
Mi esperas, ne mortigis multon skarabon. Nun, kuloj ne estis ankoraŭ, mi ne bedaŭras ilin. rido.gif

Mi ne vidis ankaŭ multon araneon. Sed estis multo malgranda muŝo, ili estis ĉagrenaj. Kaj mi vidis kapreolojn, leporojn. (Unufoje virkapro atakis mian amikon, sed tio estas alia historio.) Kaj - jes kara Manu rido.gif - mi aŭdis la birdkantojn.

Mielo (User's profile) May 13, 2007, 5:56:40 PM

Karaj miaj geamikoj ! La tujmeŝagilo de Lernu funkcias ! Hura ! rido.gif Ni povas interparoli pli rekte.

manu_fr (User's profile) May 13, 2007, 8:40:37 PM

Mielo: Kie estas tiu loko ?
Tiu loko estas apud la urbo Sisteron, en Francio, tie oni bezonas ŝnurojn por eskaladi, tamen estas facila.
Sisteron estas en bela reĝiono nomita "Alpes de Haute Provence" (en la sud parto de la franc-alpoj) : tre suna kaj jam iom montara.
http://www.provenceweb.fr/e/alaupro.htm
(angle)
Vi povas musklaki sur kelk nomoj (bluaj) en la teksto por viziti vilaĝojn, ktp.

La ponto estas indikita per numero 14 sur la foto sube. Mi mem devenas de la Alpoj (la veraj Alpoj !), jen kutimis marŝi en la montaroj de infaneco.

amike

Manu

Ĉu vi tranĉis poplojn kun via amiko ? verdire ne estas facila tasko tranĉi arbojn por virino de la urbo !
okulumo.gif
(tamen, vi havas belajn marŝ-ŝuojn) lango.gif

manu_fr (User's profile) May 13, 2007, 9:20:19 PM

jen la foto sube (mi esperas ke ĝi funkcias)
en 14 estas la ponto

Back to the top