目次へ

Por kio oni regalis Obama'n per la Nobela premio?

Fuzzy,2009年10月13日の

メッセージ: 21

言語: Esperanto

Rogir (プロフィールを表示) 2009年10月14日 15:33:50

Ĉiam nomata, neniam laŭdita.

jan aleksan (プロフィールを表示) 2009年10月14日 15:39:39

ĉu oni ne devas kandidatiĝi antaŭ por ricevi Nobel Premio?

horsto (プロフィールを表示) 2009年10月14日 15:46:18

jan aleksan:ĉu oni ne devas kandidatiĝi antaŭ por ricevi Nobel Premio?
Esperanto (aŭ UEA) ja estis kandidato.

ceigered (プロフィールを表示) 2009年10月14日 17:42:57

Tumppi1991:Mi esperis, ke Esperanto ricevas la Nobelan premion.
Mi esperis same.

jan aleksan (プロフィールを表示) 2009年10月14日 20:27:49

horsto:
jan aleksan:ĉu oni ne devas kandidatiĝi antaŭ por ricevi Nobel Premio?
Esperanto (aŭ UEA) ja estis kandidato.
Nu, jes, lastjare. Iuj svisoj kandidatigis Esperanton.

jchthys (プロフィールを表示) 2009年10月15日 14:11:46

Greyshades:Laŭ Sabata Nokto Vive (Saturday Night Live?), li ricevis la permion ĉar li ne estas Ĝorĝ Bush. Mi ridis, kaj mi konsentas kun tio.
Mi ankaŭ ne estas George Bush. Kial mi ne ricevis premion? malgajo.gif

patrik (プロフィールを表示) 2009年10月15日 14:40:06

Tumppi1991:Mi esperis, ke Esperanto ricevas la Nobelan premion.
Sed bedaŭrinde, la Nobel-Komitato ŝajne malagnoskas Esperanton mem. [Zamenhof mem kandidatiĝis je 1910, sed ne gajnis. William Auld kandidatiĝis trifoje (por Nobel-Premio pri literaturo), sed neniam gajnis. Nun, Baldur Ragnarsson estas nia kandidato, sed ankoraŭ ne gajnis.] malgajo.gif

diogotux (プロフィールを表示) 2009年10月16日 11:14:21

Mi pensas ke estas jam bonege ke, se oni ne povas tuj finigi militon (ne estu naivaj kamaradoj), estas jam bonege ke oni intencas tion fari. Laŭ tio, Obama meritas la Premion (kiu ja estas bagatelo por li).

Ankaŭ la komitato eble volis surmeti en li responson, pro kio li diris kaj ankoraŭ nenion faris. Do ricevante Nobelpremion estos multe pli malkomforte por li se li vere nenion faros por monda paco, estante ricevinta premion pro liaj intencoj.

Alie mi malkonsentas al plej multaj respondantoj de ĉi fadeno - ili ja estas pretaj kritiki Usonon iel ajn. sal.gif

Fuzzy (プロフィールを表示) 2009年10月21日 6:49:07

Mi pensas, ke kialo de la regalo estas jena: oni antaŭplanis ke Obama tuj post sia prezidentiĝo foririgis la trupojn el Irako kaj Afganistano, kaj anticipe organizis la lian regaladon pro tio. Sed li ne sukcesis, la militoj ne ĉesis. Nu, kion fari, la regalado jam estis organizita. Tial oni donis la premion al Obama sendepende de liaj veraj sukcesoj ridulo.gif

Rodrigoo (プロフィールを表示) 2009年10月26日 4:31:32

Diogotŭ,
Usono elspezas amasegon da mono en tiu milito. Fini ĝin estas nenio ajn krom enspezi nacian monon. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

先頭にもどる