adjektivo aŭ substantivo ?
од crescence, 17. октобар 2009.
Поруке: 22
Језик: Esperanto
crescence (Погледати профил) 17. октобар 2009. 10.26.51
Ĉu oni diras :
Inter ĉiuj virinoj, la bela venis. (= La bela virino inter ĉiuj virinoj venis)
aŭ
Inter ĉiuj virinoj, la belulino venis.
Dankon
Crescence
tommjames (Погледати профил) 17. октобар 2009. 10.49.59
PMEG klarigas.
Matthieu (Погледати профил) 17. октобар 2009. 10.55.19
horsto (Погледати профил) 17. октобар 2009. 10.56.49
.
Mi pensas ke ambaŭ formoj eblas. La formo
"De ĉiuj virinoj, la bela venis."
estas mallongigo de:
"De ĉiuj virinoj, la bela virino venis."
.
Sed mi skribus:
"De ĉiuj virinoj, la plej bela venis."
ĉar ja ĉiuj virinoj estas belaj.
.
Redakto: Mi ĵus legis ke eble ankaŭ "inter" taŭgas, sed por mi tiu ne estas tre logika.
patrik (Погледати профил) 17. октобар 2009. 14.04.49
"El-inter ĉiuj virinoj..."
crescence (Погледати профил) 17. октобар 2009. 14.58.37
fizikisto (Погледати профил) 17. октобар 2009. 17.08.47
horsto:Mi skribus:
Sed mi skribus:
"De ĉiuj virinoj, la plej bela venis."
ĉar ja ĉiuj virinoj estas belaj.
"El ĉiuj virinoj, la plej bela venis."
Rogir (Погледати профил) 17. октобар 2009. 17.38.58
darkweasel (Погледати профил) 17. октобар 2009. 18.58.35
tommjames:Oni povas uzi adjektivojn substantive kiam antaŭ la adjektivo aperas la aŭ alia difinilo.Ne nur tiam, kiel diras PMEG.
PMEG klarigas.
Tio eblas, kiam la kunteksto klare montras, kiu O-vorto estu subkomprenata. Subkomprenado de O-vorto faciliĝas, se antaŭ la A-vorto aperas la aŭ alia difinilo:
Do, ankaŭ eblas frazo kiel mi vidis kaj belajn kaj malbelajn virinojn, el kiuj bela poste venis al mi = "...el kiuj bela virino poste venis al mi".
horsto (Погледати профил) 17. октобар 2009. 22.57.37
fizikisto:Mi ne scias, mi provas imagi kiel virino venas el aliaj virinoj. Tio igas min memori la filmon Alien, en kiu eksterteruloj venas el la brusto de homoj.
"El ĉiuj virinoj, la plej bela venis."