לתוכן העניינים

Via preferata vino

של diogotux, 17 באוקטובר 2009

הודעות: 12

שפה: Esperanto

diogotux (הצגת פרופיל) 17 באוקטובר 2009, 18:47:12

Nu, mi raportis pri tio en alia fadeno, kaj trovis la ideon bona, do mi volas ke vi diru (plej specife) kian vinon vi ŝatas.

Ĉu flegistinoj kaj kuracistoj diros ke vino faras ĉu bonon ĉu malbonon al la sano?

Miaj preferataj vino estas la itala, ĉilia, kaj argentina ruĝaj vinoj (en ordo laŭ mi skribis ilin).

La blankan mi ne ŝatas, plaĉetas la ruĝa seka, sed la rosé, tiun mi ŝatas. ( demando.gif rosé en Esperanto?)

PS. Mi ne faris enketon ĉar oni pli specife diras kian vinon oni ŝatas.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Vino

Kruko (הצגת פרופיל) 19 באוקטובר 2009, 10:33:14

diogotŭ:Nu, mi raportis pri tio en alia fadeno, kaj trovis la ideon bona, do mi volas ke vi diru (plej specife) kian vinon vi ŝatas.

Ĉu flegistinoj kaj kuracistoj diros ke vino faras ĉu bonon ĉu malbonon al la sano?

Miaj preferataj vino estas la itala, ĉilia, kaj argentina ruĝaj vinoj (en ordo laŭ mi skribis ilin).

La blankan mi ne ŝatas, plaĉetas la ruĝa seka, sed la rosé, tiun mi ŝatas. ( demando.gif rosé en Esperanto?)

PS. Mi ne faris enketon ĉar oni pli specife diras kian vinon oni ŝatas.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Vino
Mi ne estas sperta pri vino, tamen mi trinkas italan vinon (kianti)ĉar mi bone trovis ĝin ĉe la kamparanoj en la ĉirkaŭaĵoj de mia vilaĝo

AlfRoland (הצגת פרופיל) 19 באוקטובר 2009, 21:18:24

Komence de la 1900aj jaroj sveda poeto kaj politikisto skribis en kanzo: eniras vino - eliras saĝo. (Där vinet går in går vettet ut!)

Korektado: devas esti kanzono (ne kanzo)

peteris92 (הצגת פרופיל) 19 באוקטובר 2009, 22:53:35

"Małgoś", "Byk", "Miodowo-Lipowe" sal.gif

dobri (הצגת פרופיל) 22 באוקטובר 2009, 18:00:13

Bongustis al mi la itala "Lambrusco". Tamen mi preferas bieron.

kijote (הצגת פרופיל) 23 באוקטובר 2009, 17:25:39

Vi devas unue provi "Vega Sicilia" el Ribera del Duero kaj poste bonvolu komparu

riskotwi (הצגת פרופיל) 26 באוקטובר 2009, 19:04:26

Viña Mayor del ribera del duero estas tre bongusta ankau

Frankouche (הצגת פרופיל) 28 באוקטובר 2009, 18:03:49

Hmmm, tiu fadeno tre bonas okulumo.gif

Blankaj :
Sauternes - Francio
Gewurtztraminer (malfrua vinrekolto) - Francio

Ruĝaj :
Bordeaŭ - Francio
Porto - Portugalio

Rozaj (mi tre ŝatas) :
Tavel - Francio
Cabernet d'Anjou - Francio
Boulaouane - Maroko
Sidi Brahim - Alĝerio
Ksara kaj Kefraya - Libanio (Ksara 2008 tre tre bonas lango.gif lango.gif)
Kaj rozaj el ameriko kaj australio ankaŭ tre bonas

oskar12 (הצגת פרופיל) 28 באוקטובר 2009, 20:28:10

Mia vino estas la plej bona.

Miland (הצגת פרופיל) 28 באוקטובר 2009, 23:29:21

Plaĉas al mi la germanaj bonkvalitaj blankaj vinoj 'spatlese' aŭ (eĉ pli bone) 'auslese'.

לראש הדף