ورود به محتوا

Europa prezidanto

از Eddycgn, 5 نوامبر 2009

پست‌ها: 34

زبان: Esperanto

Eddycgn (نمایش مشخصات) 5 نوامبر 2009،‏ 22:50:12

Kiun vi proponas kiel Nova Prezidanto de la Eŭropa Unio?
Aŭ eble vi preferus reĝon aŭ reĝinon?
lango.gif lango.gif

Rogir (نمایش مشخصات) 5 نوامبر 2009،‏ 22:57:42

Mi proponas min mem. Mi estas sendube la plej taŭga kandidato.

Eddycgn (نمایش مشخصات) 5 نوامبر 2009،‏ 23:18:42

Rogir:Mi proponas min mem. Mi estas sendube la plej taŭga kandidato.
Bonege. Vi estos pli grava ol via reĝinon Beatriks!

peteris92 (نمایش مشخصات) 5 نوامبر 2009،‏ 23:51:25

Laŭ mi ideo de prezidanto de Eŭropa Unio ne estas tre bona. Legu "1984" de Orwell.

Miland (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2009،‏ 0:56:12

Miaopinie, se la Eŭropa prezidento havu veran ekzekutivan potencon, li devas esti elektita de la tuta civitanaro de la Eŭropa Unio, kaj ne de politika elito.

Rogir (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2009،‏ 1:50:53

Jen miaj starpunktoj:

Pli da povo por la eŭropa parlamento, kaj malpli por la burokratoj!

Limigoj por la influistoj, kaj pli da atento por la voloj de la civitanaro!

Malpli obei Usonon, pli paroli kun la leviĝantaj povoj!

Kaj Esperanto-instruado en ĉiu lernejo.

ceigered (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2009،‏ 6:35:37

R2D2!:
Rogir:Mi proponas min mem. Mi estas sendube la plej taŭga kandidato.
Mi voĉdonos por vı!

—Ilhuıtemoc
Mi ankaŭ.

fizikisto (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2009،‏ 8:08:22

Elektu rigoran Rogiron!

nikko (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2009،‏ 8:45:07

Vladimir Vladimiroviĉ. Sendiskute.

Miland (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2009،‏ 11:46:45

Rogir:Pli da povo por la eŭropa parlamento, kaj malpli por la burokratoj!
Limigoj por la influistoj, kaj pli da atento por la voloj de la civitanaro!
Konsentite.
Rogir:Malpli obei Usonon, pli paroli kun la leviĝantaj povoj!
Obei estas tro forta vorto. Kaj kiuj leviĝantaj povoj? Ili ne necese estas pli aŭskultindaj ol Usono. Tamen, la dialogo kutime estas antaŭeniginda.
Rogir:Kaj Esperanto-instruado en ĉiu lernejo.
Bone, se Esperanto estos fakultativa.

بازگشت به بالا