Contribuții/Mesaje: 10
Limbă: Esperanto
Miland (Arată profil) 9 noiembrie 2009, 12:38:27
Individuaj politikistoj, aliflanke, devus havi bonan propran reputacion pri honesteco, integreco, kaj justeco.
Ankaŭ avantaĝa al ili estas sperto pri politika aktivado kaj la rilata realismo, kiel la diraĵo "la politiko estas la arto de la farebla". Sed ili ankaŭ devas havi demokratan respekton al iliaj voĉdonantoj. Mallonge, ili devus esti realismaj idealismuloj, ne cinikuloj.
Kion vi opinias?
dobri (Arată profil) 9 noiembrie 2009, 16:58:08
Miland (Arată profil) 9 noiembrie 2009, 17:20:58
dobri:La politikistoj devus esti precipe honestaj kaj fidindaj por siaj balotantoj. La plej bezonata kvalifiko estas ekonomio, ĉar la mono regas mondon.Eble plaĉus al vi la fikcia Usona Prezidento Bartlet en la tre ĝuebla TV-serio The West Wing. En la serio, li gajnis la Nobel premion pri ekonomio antaŭ ol li Prezidentiĝis!
Eddycgn (Arată profil) 9 noiembrie 2009, 20:23:06
Miland:Mi ne konsentas. La homaj raitoj gravas pli ol la mono. Vidu kio okazas kiam la mono precipe reĝas: grandega mondkrizo, multe da senlaboruloj, ankaŭ en la Usono, la lando de la pura kapitalizmo.dobri:La politikistoj devus esti precipe honestaj kaj fidindaj por siaj balotantoj. La plej bezonata kvalifiko estas ekonomio, ĉar la mono regas mondon.Eble plaĉus al vi la fikcia Usona Prezidento Bartlet en la tre ĝuebla TV-serio The West Wing. En la serio, li gajnis la Nobel premion pri ekonomio antaŭ ol li Prezidentiĝis!
AlfRoland (Arată profil) 9 noiembrie 2009, 20:50:23
Miland:[..]La Ekonomia Premio ne estas Nobelpremio.
Eble plaĉus al vi la fikcia Usona Prezidento Bartlet en la tre ĝuebla TV-serio The West Wing. En la serio, li gajnis la Nobel premion pri ekonomio antaŭ ol li Prezidentiĝis!
Legu ĉi tie
Rogir (Arată profil) 9 noiembrie 2009, 21:15:15
Miland (Arată profil) 10 noiembrie 2009, 11:36:50
Eddycgn:Ĉu vi efektive vidis The West Wing?Miland:Eble plaĉus al vi la fikcia Usona Prezidento Bartlet en la tre ĝuebla TV-serio The West Wing.Mi ne konsentas..la Usono, la lando de la pura kapitalizmo.
Miland (Arată profil) 10 noiembrie 2009, 11:48:59
AlfRoland:La Ekonomia Premio ne estas Nobelpremio..Nobel ne testamentis monon por premio pri ekonomio; tamen la mono donita de la Sveriges Riksbank estas aljuĝita de la reĝa sveda akademio pri sciencoj, same kiel la Nobelpremioj pri fiziko kaj kemio. Pro tio, la premio estas kutime rigardata kiel Nobelpremio, kvankam la pli preciza titolo estas la "Sveriges Riksbank premio pri ekonomiaj sciencoj memore de Alfred Nobel".
Eddycgn (Arată profil) 10 noiembrie 2009, 13:22:59
Miland:Mi bedaŭrinde ne vidis The West Wing.
Ĉu vi efektive vidis The West Wing?
Kio estas tio?
Miland (Arată profil) 10 noiembrie 2009, 15:28:40
Eddycgn:Mi bedaŭrinde ne vidis The West Wing.Kio estas tio?Ĝi estas fikcia serio situitaj en la Blanka Domo, la ofica hejmo kaj laborejo de la Usona Prezidento. Lia oficejo kaj tiuj de la plej proksimaj stabanoj estas lokitaj en la okcidenta alo de la konstruaĵo. La serio prezentas realisman bildon de la tagvivo en la okcidenta alo de la Blanka Domo, kaj la politikaj kaj privataj vivoj kaj rilatoj de la enloĝantoj.
Ĝi estis tiel bone farita ke la DVD-versio enhavas intervjuojn kun tri pasintaj Usonaj Prezidentoj kaj iliaj stabanoj, la lastaj kiuj atestis pri la realismo de la serio.
La verkisto de la scenaro dum la unua kvar sezonoj estis Aaron Sorkin, tre talenta dramaturgo kiu verkis la scenaron de la filmoj A Few Good Men (kun Tom Cruise kaj Jack Nicholson), kaj The American President (kun Michael Douglas).
Sume, tre vidinda!