Į turinį

Ĉu vivas Esperanto en Nord-Koreio?

Miland, 2009 m. lapkritis 14 d.

Žinutės: 16

Kalba: Esperanto

Sxak (Rodyti profilį) 2009 m. lapkritis 15 d. 12:26:17

Mi rememoras, ke antaŭ kelkaj jaroj ekzistis unu (esperantlingva) paĝaro (kiu ne plu ekzistas nun), kie eblis skribi gratulojn okaze de naskiĝtagoj, aliaj jubileoj, ktp. Ĉiun jaron en tiu tago tiu gratulo aperis ĉe la ĉefa paĝo. Kaj ĉe tiu paĝaro en la naskiĝtago de ŝajne Kim IR Sen (aŭ de Kim Jong-il) ĉiun jaron aperis la teksto: "La Korea popolo kaj la tuta progresema homaro gratulas ..."
Tiam mi supozis, ke vere iu esperantisto en Norda Koreujo faris tiun gratulon pere de la reto, sed poste unu fama rusa esperantisto diris al mi, ke estis li, kiu ebrie iam lasis tiun gratulon

Espi (Rodyti profilį) 2009 m. lapkritis 15 d. 12:32:01

Senegaùlo:Koreo / Koreano estus pli taŭga... (La sufikso "io" estas malfundamenta... aŭ filizofio estas lando de filozofoj ? kaj Azio, tiu de la Azoj ?)
Saluton Senegaùlo,

bonvolu okupiĝi pri OFICIALA INFORMO Numero 12 / 2009-05-04 de la Akademio de Esperanto ĉi tie!

Amike
Espi

Rogir (Rodyti profilį) 2009 m. lapkritis 16 d. 17:44:37

Aŭ, pli verŝajne, vi ne komprenas kiel uzi sufiksojn kiajn ujo.

Dozorca (Rodyti profilį) 2009 m. lapkritis 19 d. 10:23:30

Mi scias,ke egzistas rideto.gif

Miland (Rodyti profilį) 2009 m. lapkritis 19 d. 11:50:09

Dozorca:Mi scias,ke egzistas rideto.gif
Ekzistas, amiko. Ĉu vi iam ajn renkontis Nord-Koreiajn Esperantistojn?

glavkos (Rodyti profilį) 2009 m. lapkritis 19 d. 12:43:23

Miland:Ĉu iu ajn scias ĉu Esperanto vivas en Nord-Koreio? Mi supozas ke, se jes, la agado estas tre limigita de la ŝtato. Ĉu iu ajn legantoj, precipe el proksimaj landoj ekz Sud-Koreio, Ĉinio, Japanio aŭ Rusio, vizitis Nord-Koreion, kiuj povas sciigi nin pri la afero?

Atgal į pradžią