Aborto kaj Abortigo
viết bởi Chainy, Ngày 27 tháng 11 năm 2009
Tin nhắn: 10
Nội dung: Esperanto
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 12:58:51 Ngày 27 tháng 11 năm 2009
Kaj mi rimarkis tiujn chi frazojn en 'La Tekstaro':
'Pramshipo de larmoj' por abortigi en britaj klinikoj.
Tie ili estis konvinkitaj ne abortigi sin.Ne abortigi sin?! Sonas strange. Plejofte oni uzas 'abortigi' en 'La Tekstaro' kiel en la unua frazo supre.
Chu mi tial pravas, ke oni povas simple diri frazon kiel "Shi abortigis." (Se estis artefarita aborto) kaj "Shi abortis" (se estis natura aborto)?
KoLonJaNo (Xem thông tin cá nhân) 13:10:34 Ngày 27 tháng 11 năm 2009
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 13:19:16 Ngày 27 tháng 11 năm 2009
KoLonJaNo:Sed indukti havas aliajn signifojn.Jes, pardonu. Mi simple prenis tiun chi esprimon ('induktita aborto') el Vikipedio. Mi volis diri 'atefarita/nenatura aborto' - mi korektis mian unuan tekston. Shajne necesas ankau korekti la vikipedian artikolon...Vikipedio - Aborto
Miland (Xem thông tin cá nhân) 15:30:10 Ngày 27 tháng 11 năm 2009
PIV 2005 priskribas ĝin kiel transitivan, sed allasas duan netransitivan 'specialan' signifon, nome halto al evoluo aŭ kreskado. Sed ĝi havas ankaŭ abortigi por kaŭzi aborton ĉe ino, kiu estas konsekvanca kun allasi la duan uzon en pli granda senso.
La tekstaro (en la Malnova Testamento de Zamenhof) enhavas du uzojn de la pasiva participo, kiu indikas transitivecon.
Estas la franca verbo avorter kies transitiveco ne estas certa. Eble estas diferenco inter angla kaj franca uzo, kiu speguliĝas en Esperanta uzado.
Kion vi opinias?
Matthieu (Xem thông tin cá nhân) 15:45:38 Ngày 27 tháng 11 năm 2009
Miland:La franca verbo avorter ŝajnas transitiva. Do eble estas diferenco inter la angla kaj la franca, kiu speguliĝas en Esperanta uzado.Uzi avorter transitive ŝajnas al mi strange, kaj laŭ pluraj vortaroj, ĝi estas netransitiva.
Miland (Xem thông tin cá nhân) 17:40:18 Ngày 27 tháng 11 năm 2009
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 17:54:50 Ngày 27 tháng 11 năm 2009
Kaj la verboj:
"Shi abortigis" (oni komprenus, ke estis artifarita aborto)
"Shi abortis" - tio eble estus tro konfuza (chu estis natura au artefarita?)
Kiel oni povus diri simplemaniere, ke virino suferis naturan aborton? Au simple tiel?! (sed tio sonas iom komplike)
horsto (Xem thông tin cá nhân) 18:50:41 Ngày 27 tháng 11 năm 2009
Chainy:Kial tio estas konfuza? Laŭ ReVo aborti signifas: Naski antaŭtempe nevivpovan idon
"Shi abortigis" (oni komprenus, ke estis artifarita aborto)
"Shi abortis" - tio eble estus tro konfuza (chu estis natura au artefarita?)
Kiel oni povus diri simplemaniere, ke virino suferis naturan aborton? Au simple tiel?! (sed tio sonas iom komplike, kvazau mi estas kuracisto)
Kaj abortigi signifas: Kaŭzi aborton
PS: Bonvolu skribi laŭ la x-sistemo, la paĝaro anstataŭigas la ikson.
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 19:32:53 Ngày 29 tháng 11 năm 2009
horsto:Kial tio estas konfuza?Rigardu al tiu ĉi paĝo de Vikipedio:Aborto. Jen ĝi konfuzis min! Ekzemple, sub 'Etikaj vidpunktoj' oni ofte skribas 'aborto', kiam devas esti 'abortigo'. 'Induktita aborto'?! - eble ĝi estas tiel uzebla nur en medicina kunteksto, alie 'induktita' signifas 'deduktita'.
heirabbit (Xem thông tin cá nhân) 07:23:45 Ngày 25 tháng 3 năm 2010
Aliteme, abortigi estas ege kutima kaj malkara Ĉinuje, kaj mi faris filmeton pri tio (eblege kun multaj eraroj, kaj nur kun la vorto "aborto").
filmeto pri aborto en ĉinujo kun artikolo