Đi đến phần nội dung

Kial esperantistoj ne skribas al forumoj ?

viết bởi Mielo, Ngày 15 tháng 3 năm 2007

Tin nhắn: 71

Nội dung: Esperanto

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 19:22:08 Ngày 23 tháng 4 năm 2007

andreasvc:Laŭ mi, pedanta signifas iun personon, kiu ne necese estas perfektema, sed iomete aroga, kaj kiu kredas ke li/ŝi scias tre multa, kaj volas korekti ĉiun.

Estas kombinaĵo de snobo, arogantulo kaj eble perfektemulo.

La angla havas "saĝaazeno" kaj la nederlanda havas "saĝanazo", kiuj estas simila.
La pedanta (pedantema)ne estas nepra aroga. Ĉe li/ŝi vivas en sia ebura turo, lin/ŝin interesas nur siaj aferoj. Laŭ mi, li (la ekzempla persono estu viro ! rido.gif ) volas nervozigi neniun.

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 16:51:54 Ngày 24 tháng 4 năm 2007

Terurĉjo:
Mielo:
Terurĉjo:sia verko - lia verko
sia verko - estas korekta
Galvis:Mi opinias ke laŭ iuj aferoj, esti pedanta estas necese, ĉar se iu volas verki kurson de Esperanto aŭ de kiu ajn alia lingvo, sia verko devus esti perfekta aŭ preskaŭ perfekta.
Se iu persono volas verki (krei?) kurson, lia (ne sia!!!) verko devas esti...

Iu persono povas lavi sin, levi sin, krei sian kurson, legi sian kurson, publikigi sian kurson, sed en la supra frazo "lia" rilatas jam ne al persono, sed al la verko, tial - "lia", apartenanta al persono.
Pri la refleksiva poseda pronomo(sia):

sia= la propa....libro, aŭto, verko

La refleksiva poseda pronomo rilatas propra posedaĵo de la aktiva subjekto. Oni uzas nur, se la subjekto estas singulara aŭ plurala tria persono.

Li iris al sia patro = Li iris al propra patro
Li iris al lia patro = Li iris al patro de alia viro

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 00:31:51 Ngày 25 tháng 4 năm 2007

Terurĉjo:NESOLVEBLA ENIGMO

Surstrate staras Mielo!
Ĉe Mielo staras la aŭto, apartenanta al Mielo.

Divenu, kia estas la aŭto: sia aŭ ŝia?
Estas sia (propra) aŭto. lango.gif

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 08:25:42 Ngày 25 tháng 4 năm 2007

Terurĉjo:Unue, mi eraris, ĉar necesas skribi:
Kies estas la aŭto?

Due:

Mielo staras ĉe sia propra aŭto.
Ŝia auto staras ĉe Mielo.

Mielo, ĉu vi opinias, ke "lia", "ŝia", "ĝia", "ilia" ne ekzistas?
Ne. Mi scias, ili ekzistas. Kaj mi kredis ĝis tiam, mi uzas ilin bone, sed nun mi estis malcerta. Ankaŭ mi esperas, ke mia kara Abelardo klarigos tion temon.

mkj1887 (Xem thông tin cá nhân) 03:25:40 Ngày 02 tháng 3 năm 2015

Andybolg:Mi samopinias. Estas nur samaj personoj kiuj skribas ĉi tie.
Instruisto: “Kial mi ĉiam vidas la samajn manojn?”

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 14:37:21 Ngày 29 tháng 4 năm 2015

Preskaŭ ĉiuj esperantistoj timas skribi, ĉar temas pri dokumento, kiu vidigas la nivelon de nia kono, jen estas la sekreto.

kaŝperanto (Xem thông tin cá nhân) 21:01:23 Ngày 08 tháng 5 năm 2015

Vinisus:Preskaŭ ĉiuj esperantistoj timas skribi, ĉar temas pri dokumento, kiu vidigas la nivelon de nia kono, jen estas la sekreto.
Ja, sed laŭ la vortoj de la bonega Epikteto: "Se vi volas pliboniĝi, estu kontenta esti pensita malsaĝa kaj stulta."

Lastatempe mi volonte decidis partopreni en podkasto kun gregorynacu, malgraŭ mi estas iom malsperta pri la voĉa parolado de Esperanto. Simile, mi komencis legadon kaj skribadon ĉe la Lernu-aj forumoj tre frue. La uzo estas le plej bona instruilo.

Tempodivalse (Xem thông tin cá nhân) 00:18:38 Ngày 09 tháng 5 năm 2015

Vinisus:Preskaŭ ĉiuj esperantistoj timas skribi, ĉar temas pri dokumento, kiu vidigas la nivelon de nia kono, jen estas la sekreto.
Ha! Trafe dirite ... sed eble ne tro flate ... Nemultaj atingas la plej altan scipovon en Esperanto - t.e., kvazaŭdenaskan, tutnaturan kaj fluan regon.

Tamen, tio indikas ne la malfacilecon de Esperanto, sed fakte la malon: ĉar nedenaskaj parolantoj de aliaj lingvoj neniam (kun malmultege da esceptoj) povas akiri nivelon egalan al denaskulo. Ke la fenomeno eblas en Esperanto, diras multon pri ĝia relativa facileco.

ratkaptisto (Xem thông tin cá nhân) 08:05:41 Ngày 15 tháng 5 năm 2015

Multaj homoj havas aliajn, pli gravajn taskojn.

petitka (Xem thông tin cá nhân) 17:03:48 Ngày 15 tháng 5 năm 2015

Jes, ne rigardante nivelon, ni ĉiuj klopodas helpi al nia movado.

Quay lại