U kiel verba radiko
ca, kivuye
Ubutumwa 10
ururimi: Esperanto
summynen (Kwerekana umwidondoro) 3 Kigarama 2009 16:01:27
tommjames (Kwerekana umwidondoro) 3 Kigarama 2009 16:21:58
ja mi scias, ke estas nekutimeTio estas ioma maltroigo.
Ĉu "ui" estus komprenebla vorto?Laŭ mi ne. Tute sensignifa.
darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 3 Kigarama 2009 17:16:21
Estas pli bone uzi nur tiajn vortojn kaj konstruojn, kiajn jam aliaj uzis senprobleme, ĉar Esperanto estas jam sufiĉe evoluinta.
Oŝo-Jabe (Kwerekana umwidondoro) 3 Kigarama 2009 18:47:26
AlfRoland (Kwerekana umwidondoro) 3 Kigarama 2009 19:22:55
summynen:[..] Ĉu "ui" estus komprenebla vorto?Ĉu vi mem komprenas tiun "vorton"?
horsto (Kwerekana umwidondoro) 3 Kigarama 2009 19:39:10
Sed kial diri la pli komplikan "mi uas iri nun" anstataŭ "mi iru nun"?
jan aleksan (Kwerekana umwidondoro) 3 Kigarama 2009 20:47:01
vidas vandenis:Ui? Kial ne ai,oi,ei?Nu, iusence, ĝi ĝustas, se jam oni konsilis ke oni povas fari vorton per afiksoj. oi povus esti aparte utila: fari nomon uzante radikon. Mi ne scias ĉu estas vorto por tio. Ĉu nomigi?
Sed mi ankaŭ iom dubas pri uzebleco.
,
KoLonJaNo (Kwerekana umwidondoro) 4 Kigarama 2009 01:13:54
1-e Oni nepre distingu afiksojn (prefiksoj kaj sufiksoj) de finaĵoj.
2-e Kvankam ne dekomence, ja iom post iom proponiĝis kaj akceptiĝis vortoj formitaj nur el prefikso (ekz. disa kaj eki) aŭ sufikso (ekz. aĉa kaj eble) kaj finaĵo.
En tiuj la afikso ja rolas kiel radiko.
2-e Uzado de finaĵoj mem kiel radikoj laŭ mi kompreneblas nur kun sufiĉa kunteksto.
a) La verbaj finaĵoj as, is, os kaj us eble plej bone rekoneblus. (Sed almenaŭ -as koliziias kun Fundamenta substantiva radiko as.)
b) La finaĵoj j kaj n estas nuraj konsonantoj kaj multaj imageblaj "derivaĵoj" fakte estas jam okupitaj, ekz. ja, je, jen, jo, ju kaj [na], ne, ni, no, nu.
c) La ceteraj finaĵoj a, e, i, o kaj u ne nur estas vokaloj, sed ankaŭ nomoj de literoj.
Do treege simplisma vorto kia *ui iel rilatus al la litero u kaj ne taŭgus por aludi al la vola modo esprimata per -u.
Kolonjano
sergejm (Kwerekana umwidondoro) 4 Kigarama 2009 08:42:05
En rusa lingvo estas verboj
акать - *ai - prononci 'a' anstastaŭ neakcentita 'o' - tio estas literatura prononco en rusa lingvo.
окать - *oi - prononci neakcentintan 'o', kiam literatura prononco estas 'a'.
darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 4 Kigarama 2009 14:19:39
KoLonJaNo:kaj [na], ne, ni, no, nu.Fakte, *na ja estiĝis laŭ ĝuste tia ĉi metodo de vortformado.