Mesaĝoj: 24
Lingvo: Esperanto
sev (Montri la profilon) 2010-aprilo-27 10:49:35
bukvodel (Montri la profilon) 2010-aprilo-30 12:52:24
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Aŭ traduki verkaĵojn por kies publikigo oni ne devas obteni permeson, ekzample verkaĵoj de Paul Graham, Richard M. Stallman kaj aliaj?
Wilhelm (Montri la profilon) 2010-aprilo-30 22:21:20
sev:Kial atendi ? Publikigu tradukajn e-librojn sen demandi la permeson !Mi samopinias.
F!ku la kopirajtojn!
Intelektaj posedaĵoj estas malsama ol korpa posedaĵoj.
Kiam iu donas al mi pomon, ili nun mankas unu pomon.
Sed, kiam oni donas al mi kopiaĵon de muziko aŭ ion similan, ili ankoraŭ posedas ĝin kaj mankas nenion.
Ĉiam mirigas min ke tiuj, kiuj deziras (aŭ almenaŭ retorikas) la registaron lasi ĉion al la "libera merkato", volas ke la "varkista ŝtato" estu ilia antaŭgardisto.
-> Redaktaĵo en grasa teksto
Aplonis (Montri la profilon) 2016-januaro-27 02:59:39
Do la vera demando estas, ĉu tradukisto celas ankaŭ profiton? Aŭ ĉu tiu celas plejparte kunhavigi al Esperantistoj la ĝuon pri io leginda? Se oni celas profiton, oni devas dividi tion kun la kopirajtulo. Sed se oni celas provizi nur lego-ĝuon, celas honori la memoron de la aŭtoro, tio estas motivo kion kopirajtulo pli alte taksos.
Mi ĝuas traduki kiel hobio. Ĉiuj hobioj kostas almenaŭ iom da mono. Se mi elspezas cent dolarojn por gajni la ĝuon de kelkaj monatoj da traduka laboro, tio estas ja bona ekonomio. Kontraŭ tiu sama cent-dolara elspezo, mi povus spekti, maksimume, dek kinojn. Do, maksimume, tridek horojn da ĝuo. Elspezinta la saman sumon mi povas gajni centojn da horoj de ĝuo tradukante tutan libron. Kaj post la traduko, mi plue ĝuos distribui senpage la tradukon.
Kiujn aŭtorojn mi ĝuas traduki? Jack Vance kaj Clifford D. Simak, usonaj aŭtoroj de scienca fikcio kaj fantasto, ambaŭ gajnintoj (plurfoje) de la premio Hugo.
Mi invitas aliajn partopreni, sen elspezi por aĉeti koprajtan escepton. Konsideru la aŭtoron Clark Ashton Smith. Mi ŝatus distribui rakontojn liajn sed ne havas tempon traduki mem. La kopirajtoj jam finiĝis. Se vi tion volas, vizitu mian retejon supre-prezentitan kaj anoncu vin epoŝte per la ligo. Ni diskutos la aferon.