Więcej

Taŭrobatalo

od Eddycgn, 17 grudnia 2009

Wpisy: 19

Język: Esperanto

Eddycgn (Pokaż profil) 19 grudnia 2009, 12:09:40

Rogir:Ne ĉiuj vortaroj estas bonaj. Cetere, oni ne devas uzi vortaron por ĉiu vorto, ofte oni povas mem fari la ĝustan vorton.
Ĉu tio estas korekta?
bovo = la animalo ĝenerale (vir aŭ virino)
bovino = nur ino
virbovo = bovo kastrita ( itale bue)
taŭro = bovo ne kastrita

se vi uzas virbovo por taŭro, kion vi uzas por kastrita vira bovo (ox, Ochse, bue)?
rideto.gif

horsto (Pokaż profil) 19 grudnia 2009, 12:33:47

Eddycgn:
se vi uzas virbovo por taŭro, kion vi uzas por kastrita vira bovo (ox, Ochse, bue)?
kastrita virbovo,
laŭ mi vortaro ankaŭ bovuko aŭ mallonge nur bovo.

Eddycgn (Pokaż profil) 19 grudnia 2009, 12:47:33

horsto:
Eddycgn:
se vi uzas virbovo por taŭro, kion vi uzas por kastrita vira bovo (ox, Ochse, bue)?
kastrita virbovo,
laŭ mi vortaro ankaŭ bovuko aŭ mallonge nur bovo.
Kaj amaso de nedefinitaj bovoj? Gebovoj?
Aŭ gebovoj estas nur paro kiel en la Noa arkeo?

KoLonJaNo (Pokaż profil) 19 grudnia 2009, 15:02:44

Saluton!

Eddycgn:virbovo = bovo kastrita ( itale bue)
taŭro = bovo ne kastrita
La prefikso vir- ne indikas mankon de generpovo.

La vortoj virbovo (preferinda) kaj taŭro estas sinonimoj kaj ambaŭ signifas virseksa bovo.

Eddycgn:se vi uzas virbovo por taŭro, kion vi uzas por kastrita vira bovo (ox, Ochse, bue)? rideto.gif
En ReVo troveblas eksvirbovo.

Ekzistas neoficiala sufikso -uk-, sed ĝi verŝajne estas konata nur al tre malmultaj Esperantistoj.

Ankaŭ laŭ PMEG tiukaze la prefikso eks- estas preferinda.

Ankoraŭ ne eksvire,
Kolonjano

Eddycgn (Pokaż profil) 19 grudnia 2009, 16:39:02

KoLonJaNo:Saluton!

La vortoj virbovo (preferinda) kaj taŭro estas sinonimoj kaj ambaŭ signifas virseksa bovo.

Ankoraŭ ne eksvire,
Kolonjano
Dankon,
Se taŭro estas tolerata, mi ĝin preferas, ĉar mi estas taŭro, ne eksbovo, mi naskiĝis la 14a de majo!
En la ĉina kalendaro estas bovo, kun aŭ sen eks.

Gerusa (Pokaż profil) 19 grudnia 2009, 21:39:31

Taŭrobatalon mi plibone komprenas.
Estas malakceptebla (por mi), simile tiel murdo de fil-aborigenoj (tiu havas malvantaĝon fizikan, mensan aŭ sanan) estas malakceptebla (sed permesa).
Nu, homoj ne povas interperi kun aborigenkulturo. shoko.gif
Ĝis kiam ni permesos ĉion, tio estos akceptebla!!!!!!!!!!!!
(pardonu mian komencantan gramatikon)

Oŝo-Jabe (Pokaż profil) 20 grudnia 2009, 04:39:59

Mi spektis sensangan virbovobatalon kaj ege ĝuis ĝin. La virbovo ne mortas, do tio estas iom malpli polemika. Tamen ankoraŭ ekzistas bestorajtaj problemoj same al cirkobestoj.

Rogir (Pokaż profil) 20 grudnia 2009, 16:33:13

Ĉu vi celas usonan virbovbatalon? Pri ili mi ne havas problemon.

Eddycgn (Pokaż profil) 20 grudnia 2009, 17:03:46

Kiel vi nomas la aktoro de la virbovbatalo?
Toreadoro? Toreisto? Aŭ virbovisto? Virbovbatalisto? Aŭ alie?

Wróć do góry