Proverboj kaj frazeologioj.
ya magnifico94, 26 Desemba 2009
Ujumbe: 34
Lugha: Esperanto
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 3 Januari 2010 10:01:08 asubuhi
sinjoro:aŭstra babilado - dirado de stultaĵoj aŭ mensogoj,Nu, se mi aŭskultas la ĉimomentan babiladon inter miaj parencoj malantaŭ mi en la aŭto, eble tio ŝajnas ne tro malvera ...
Germane oni diras "tio ŝajnas al mi hispana" pri io tre stranga.
sinjoro (Wasifu wa mtumiaji) 3 Januari 2010 12:14:15 alasiri
darkweasel:Onidire tio ne devenas de stulteco de aŭstroj - eĉ male, poloj ĝenerale trovas aŭstrojn kleraj. Sed mi legis, ke en la regularo de aŭstra deputitaro estis skribite, ke oni ne rajtas rompi ies parolon - tial deputito povis paroli ion ajn, ĝis kiam intencis finfine ĉesi. De tio venas la diro "aŭstra babilado".sinjoro:aŭstra babilado - dirado de stultaĵoj aŭ mensogoj,Nu, se mi aŭskultas la ĉimomentan babiladon inter miaj parencoj malantaŭ mi en la aŭto, eble tio ŝajnas ne tro malvera ...
Germane oni diras "tio ŝajnas al mi hispana" pri io tre stranga.
violetino (Wasifu wa mtumiaji) 3 Januari 2010 2:54:14 alasiri
Fali en okulojn - plaĉi.
Vilinilo (Wasifu wa mtumiaji) 4 Januari 2010 9:39:04 alasiri
darkweasel:Germane oni diras "tio ŝajnas al mi hispana" pri io tre stranga.Portugale oni nur ŝanĝas "hispanan" je "greka".
arcxjo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2010 3:11:34 alasiri
Polo estas saĝa post la domaĝo.
Ĝi signifas, ke iuj poloj (aŭ aliaj personoj) lernas per faritaj eraroj anstataŭ antaŭvidi rezultatojn de siaj nebonaj faroj.
crescence (Wasifu wa mtumiaji) 3 Februari 2010 12:29:52 alasiri
sinjoro:Kial franca ?
franca hundeto - iu tre delikata,
arcxjo (Wasifu wa mtumiaji) 4 Februari 2010 9:43:18 alasiri
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
crescence (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2010 10:27:09 asubuhi
arĉjo:Ja Francio estas patrono de tiu raso, ĉu ne?Mi ne sciis, che la "caniche" estas franca raso... Nun, mi ĝin scios...
Junpe (Wasifu wa mtumiaji) 12 Februari 2010 2:14:07 asubuhi
Leporino:En Svedio oni diras:Simile oni diras en Japanio:
Tiu tago - tiu zorgo
(Ne pensu pri venonta problemo nun, sed tiam kiam ĝi okazas.)
Laŭ mi estas bonega vivosaĝo.
Morgaŭ blovos la vento morgaŭa.
Pli ĝuste ĝi signifas "Ne zorgu pri la estonto".
Abras (Wasifu wa mtumiaji) 19 Februari 2010 6:05:23 alasiri
"soifi", aŭ "saliĝi" = embarasiĝi