Tin nhắn: 39
Nội dung: Esperanto
warcana (Xem thông tin cá nhân) 12:41:36 Ngày 20 tháng 1 năm 2010
Ekde tri semajnoj mi havas novan koramikon. Li estas franca kiel mi kaj ni estas gesamurbanoj, sed ni strange renkontis per la angla! (en plurlingva kafejo kie ni iras ĉiu-semajne).
Mi sukcese konvinkis lin lerni esperanton (ĉar ni ambaŭ estas lingvo-ŝatantoj) kaj nun ni komunikas en kvar lingvojn: la franca, la angla, la esperanta (ke li sufiĉe bone parolas nun) kaj la germana (ke li provas helpi min pliboniĝi).
Ĉu tio ne estas mirinda historio?
paulogeyer (Xem thông tin cá nhân) 05:17:31 Ngày 25 tháng 1 năm 2010
warcana:Saluton al ĉiuj!Estas tre mirinda historio!
Ekde tri semajnoj mi havas novan koramikon. Li estas franca kiel mi kaj ni estas gesamurbanoj, sed ni strange renkontis per la angla! (en plurlingva kafejo kie ni iras ĉiu-semajne).
Mi sukcese konvinkis lin lerni esperanton (ĉar ni ambaŭ estas lingvo-ŝatantoj) kaj nun ni komunikas en kvar lingvojn: la franca, la angla, la esperanta (ke li sufiĉe bone parolas nun) kaj la germana (ke li provas helpi min pliboniĝi).
Ĉu tio ne estas mirinda historio?
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Kiu estis la plurlingva kafejo? Ĉu estis la KoToPo? (http://kotopo.free.fr/)
Clet (Xem thông tin cá nhân) 09:51:57 Ngày 25 tháng 1 năm 2010
Ŝi jam rigardas ĉion, kiu koncernas TTTon kiel perversaĵo...
warcana (Xem thông tin cá nhân) 20:56:14 Ngày 23 tháng 2 năm 2010
paulogeyer:Estas tre mirinda historio!Ne, mi kredas ke la kotopo estas en Lyon kaj ni Loĝas en Dijon. Fakte la kafejo ne estas ĉiam plurlingva. Estas special vespero, mekrede kiam homoj iras pour paroli plurlingve.
Kiu estis la plurlingva kafejo? Ĉu estis la KoToPo? (http://kotopo.free.fr/)
KoToPo (Xem thông tin cá nhân) 15:18:40 Ngày 06 tháng 4 năm 2010
la 1an mardon: hispane
la 3an mardon: franc-germane, pri literaturo
la 1an kaj 3an merkredon: japane
la 2an kaj 4an merkredon:germane
la 2an merkredon itale
la 3an ĵaudon: ruse
la 3an ĵaudon: ĉine
la lastan ĵaudon, ĉiun duan monaton: pole
kaj kompreneble esperanton, la lastan merkredon (ne plu ĉiun merkredon)
Timtim (Xem thông tin cá nhân) 18:14:29 Ngày 06 tháng 4 năm 2010
Ni nun dividas hejmon kaj interesindan ĝojigan hobion, kaj pli kaj pli enplektiĝas en kaj nacia kaj ekstera Esperanto-mondoj. Fojfoje ni uzetas Esperanton inter nur ni du, ekzemple se ni volas prikomenti ion sen ke komprenu ĉirkaŭloj, sed tio estas maloftaĵo.
Certe ni ŝuldas multon al Esperanto kaj espereble tion repagas per voluntulaj varbado kaj laboro, sed mi neniel kontraŭus ŝian starpunkton, ke estas terura ideo provi konvinki la alian lerni Esperanton.
Proponi, jes. Montri, ke ĝi al vi alportas plezuron, certe. Sed devigi, konvinki, aŭ provi persvadi? Tute ne. Pli bone estus, lerni pli bone si mem la lingvon. (Rimarkeblas, ke la plejmulton da simplaj eraroj faras tiuj, kiuj plej fervore trudus Esperanton al aliaj.)
kaha (Xem thông tin cá nhân) 20:32:16 Ngày 06 tháng 4 năm 2010
Bennon (Xem thông tin cá nhân) 03:34:48 Ngày 07 tháng 4 năm 2010
mathieubriere (Xem thông tin cá nhân) 21:31:32 Ngày 07 tháng 4 năm 2010
Timtim:Mi komprenas ke vi ne volas aspekti kiel teruremulo. Sed, Rigardu kio okazas dum nia parolado: la tuta mondo plu devas lerni la anglan, klopodi por lerni la landestran, usonan lingvon! Kaj nenio ŝanĝiĝas... Ni, esperantistoj plu aspektas kiel revemuloj...

Ĝis!