ورود به محتوا

Ĉu vi povas paroli Angle? Se ne, kia lingvo(j) vi povas paroli, kio estas via nativa lingvo?

از Arpee, 27 دسامبر 2009

پست‌ها: 16

زبان: Esperanto

Arpee (نمایش مشخصات) 27 دسامبر 2009،‏ 22:37:19

Ĉu vi povas paroli Angle? Se ne, kia lingvo(j) vi povas paroli, kio estas via nativa lingvo?

robinast (نمایش مشخصات) 28 دسامبر 2009،‏ 5:49:55

Kutime mi parolas estone, kio estas mia nativa lingvo. Mi ankaŭ parolas ruse kaj angle - sed esperante mi ne parolas ĉar mi ne havas aliaj esperantisto meze de miaj amikoj ... malgajo.gif

Vilius (نمایش مشخصات) 28 دسامبر 2009،‏ 9:49:13

Ĉu ekzistas "la brazila lingvo"? Mi ĉiam pensis, ke la portugalan oni parolas tie. Ĉu ne?
Mi sufiĉe bone parolas la anglan, la rusan kaj denaske la litovan. Bedaŭrinde mi neniam provis paroli en Esperanto...

gyrus (نمایش مشخصات) 28 دسامبر 2009،‏ 13:08:29

Mi parolas la anglan native, kaj alinomite la francan, la germanan kaj la japanan, sed ne jam perfekte.

Hispanio (نمایش مشخصات) 28 دسامبر 2009،‏ 13:14:20

Mi native parolas la hispanan, sed mi ankaŭ parolas la anglan, portugalan, japanan kaj bulgaran.

Kaj, sendube, la Esperantan.

dimichxp (نمایش مشخصات) 28 دسامبر 2009،‏ 13:58:42

Native? Kie vi trovis tiun stultan vorton? Ĉu en la angla?

Polaris (نمایش مشخصات) 28 دسامبر 2009،‏ 14:00:31

Mi parolas la anglan denaske, kaj mi flue parolas la hispanan. Mi ankaŭ uzas la lingvo de signjo (de la surduloj) kaj studas la Biblia Grekan. Estas rimarkinda ke la plejparto de la Esperanto-parolantoj ankaŭ scipovas kun aliaj lingvoj.

crescence (نمایش مشخصات) 28 دسامبر 2009،‏ 14:43:08

dimicĥp:Native? Kie vi trovis tiun stultan vorton? Ĉu en la angla?
Errare humanum est !

crescence (نمایش مشخصات) 28 دسامبر 2009،‏ 14:47:07

Kial la franca, la itala aŭ la portugala ne estas proponataj ? Ĉu vi ilin ne konas ?

Jes (نمایش مشخصات) 28 دسامبر 2009،‏ 15:20:46

Mi parolas la Anglan, Hispanan, Francan, Esperanton kaj iomete la Portugalan rideto.gif

بازگشت به بالا