לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

Famaj frazoj

של Eddycgn, 3 בינואר 2010

הודעות: 736

שפה: Esperanto

Eddycgn (הצגת פרופיל) 1 בפברואר 2010, 14:36:33

KoLonJaNo:Kiu diris:

Oni povas trompi kelkajn homojn dum la tuta tempo kaj ĉiujn homojn dum kelka tempo, sed oni ne povas trompi ĉiujn homojn dum la tuta tempo.
?
Kolonjano
Helpeto?

KoLonJaNo (הצגת פרופיל) 1 בפברואר 2010, 14:46:46

Saluton!

Eddycgn:
KoLonJaNo:Kiu diris:

Oni povas trompi kelkajn homojn dum la tuta tempo kaj ĉiujn homojn dum kelka tempo, sed oni ne povas trompi ĉiujn homojn dum la tuta tempo.
?
Kolonjano
Helpeto?
Ne. rideto.gif

La persono estis usona.

Kolonjano

Miland (הצגת פרופיל) 1 בפברואר 2010, 14:51:20

astroly:Saluton, Kiu diris :
Sperto estas kombilo donita al vi kiam vi jam ne havas harojn.
S-ino Judith Stern ne skribis tian frazon.
Ĉu Lao Cu?

Miland (הצגת פרופיל) 1 בפברואר 2010, 14:52:27

KoLonJaNo:Kiu diris:

Oni povas trompi kelkajn homojn dum la tuta tempo kaj ĉiujn homojn dum kelka tempo, sed oni ne povas trompi ĉiujn homojn dum la tuta tempo.
?

La persono estis usona.
Ĉu P.T. Barnum?

KoLonJaNo (הצגת פרופיל) 1 בפברואר 2010, 14:57:47

Saluton!

Miland:
KoLonJaNo:Kiu diris:

Oni povas trompi kelkajn homojn dum la tuta tempo kaj ĉiujn homojn dum kelka tempo, sed oni ne povas trompi ĉiujn homojn dum la tuta tempo.
?

La persono estis usona.
Ĉu P.T. Barnum?
Ŝajnas, ke li estas unu el la personoj, al kiuj oni atribuas tiun diraĵon.

Mi ja preferus, ke estis Abraham LINCOLN, sed ne gravas.

Venontfoje mi elektu citaĵon, pri kies deveno estas pli da certeco.

Sed nun estas via vico plian fojon. rideto.gif

Kolonjano

astroly (הצגת פרופיל) 1 בפברואר 2010, 16:07:50

Miland:
astroly:Saluton, Kiu diris :
Sperto estas kombilo donita al vi kiam vi jam ne havas harojn.
S-ino Judith Stern ne skribis tian frazon.
Ĉu Lao Cu?
Ne, Lao ne diris ĝin---argentina boksisto diris tion.

rano (הצגת פרופיל) 1 בפברואר 2010, 16:15:39

KoLonJaNo:Saluton!

Kiu diris:

Oni povas trompi kelkajn homojn dum la tuta tempo kaj ĉiujn homojn dum kelka tempo, sed oni ne povas trompi ĉiujn homojn dum la tuta tempo.
Bob Marley citis ĝin...

Miland (הצגת פרופיל) 1 בפברואר 2010, 16:31:19

KoLonJaNo:.. estas via vico plian fojon. rideto.gif
Do, kiu diris:
Manko de pruvo ne estas pruvo de manko.
?

astroly (הצגת פרופיל) 3 בפברואר 2010, 16:36:13

astroly skribis:

Saluton, Kiu diris : Sperto estas kombilo donita al vi kiam vi jam ne havas harojn.
La argentina boksisto Oscar Ringo Bonavena estis kiu diris tiun frazon.
www.portalplanetasedna.com.ar/frases_famosas.htm

Eddycgn (הצגת פרופיל) 5 בפברואר 2010, 11:22:16

Miland:
KoLonJaNo:.. estas via vico plian fojon. rideto.gif
Do, kiu diris:
Manko de pruvo ne estas pruvo de manko.
?
Oni bezonas helpeton!

לראש הדף