Přejít k obsahu

Uzamčeno
Max. 500 zpráv.

Famaj frazoj

od uživatele Eddycgn ze dne 3. ledna 2010

Příspěvky: 736

Jazyk: Esperanto

Rogir (Ukázat profil) 22. února 2010 16:05:26

Jes, mi celis la Generalon Rinus Michels. astroly rajtas proponi novan frazon.

astroly (Ukázat profil) 22. února 2010 17:01:26

Milito estas la arto detrui homojn, politiko estas la arto trompi ilin.

Kiu skribis tion ?

Eddycgn (Ukázat profil) 25. února 2010 10:36:33

astroly:Milito estas la arto detrui homojn, politiko estas la arto trompi ilin.

Kiu skribis tion ?
M. Gandhi?

astroly (Ukázat profil) 25. února 2010 14:57:12

Eddycgn:
astroly:Milito estas la arto detrui homojn, politiko estas la arto trompi ilin.

Kiu skribis tion ?
M. Gandhi?
M. Gandhi ne skribis ĝin.

Eddycgn (Ukázat profil) 28. února 2010 17:44:17

@astroly
La tempo forpasis. Bonvolu skribi helpon. Dankon.

Intertempe jen nova frazo.

Kiu diris:

"Kio estas la juneco? Sonĝo. Kio estas la amo? La enhavo de la sonĝo. "

(Dana filozofo)

astroly (Ukázat profil) 28. února 2010 18:46:32

Astroly skribis :
Milito estas la arto detrui homojn, politiko estas la arto trompi ilin.

Kiu skribis tion ?
Eddycgn skribis :
@astroly La tempo forpasis. Bonvolu skribi helpon. Dankon.
Franca filozofo, kiu vivis inter 1717 - 1783 skribis tiun frazon.

Eddycgn (Ukázat profil) 28. února 2010 19:22:29

@ astroly
Jean le Rond d'Alembert ?

astroly (Ukázat profil) 28. února 2010 19:51:10

Eddycgn:@ astroly
Jean le Rond d'Alembert ?
Jes, vi trafis. Gratulon.

Ni povas sekvi kun via antaŭa propono...

Paulinho (Ukázat profil) 28. února 2010 20:12:26

gyrus:Cezaro.

Kiu diris "Mi havas revon."?
Martin Luther King diris tion.

(Sed mi ankaŭ havas revon: lerni esperanton...)

Abras (Ukázat profil) 5. března 2010 15:54:45

Eddycgn:
Kiu diris:

"Kio estas la juneco? Sonĝo. Kio estas la amo? La enhavo de la sonĝo."

(Dana filozofo)
Eble Søren Kierkegaard? Li estas la nur dana filozofo kiun mi konas!

Dum ni atendas vian respondon, Kiu diris:

"Eĉ en palaco oni povas vivi bone."

(Li estis romia imperiestro, sed li verkis la supre nomitan frazon en antikva greka.)

Zpět na začátek