Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

Famaj frazoj

de Eddycgn, 3 ianuarie 2010

Contribuții/Mesaje: 736

Limbă: Esperanto

Greedn (Arată profil) 13 septembrie 2010, 11:52:44

Dankon! sed al mi pli plaĉas diveni la taskojn

KoLonJaNo, via vico

Miland (Arată profil) 13 septembrie 2010, 11:55:36

KoLonJaNo:Richard FEYNMAN
Kolonjano
Gratulon! Via vico.

KoLonJaNo (Arată profil) 16 septembrie 2010, 03:51:56

Saluton!

Jen plia citaĵo de famulo:

La mondo estas mia lando, scienco estas mia religio.

Kiu estas lia|ŝia nomo?

Kolonjano

Greedn (Arată profil) 16 septembrie 2010, 10:13:20

Ĉu Karl Sagan?

KoLonJaNo (Arată profil) 16 septembrie 2010, 10:23:17

Saluton!

Greedn:Ĉu Karl Sagan?
Carl SAGAN citis tiun diraĵon en la televida serio Cosmos, sed la persono mem vivis en aliaj mondoparto kaj jarcento. okulumo.gif

Kolonjano

Miland (Arată profil) 16 septembrie 2010, 16:44:22

Ĉu Christiaan Huygens?

KoLonJaNo (Arată profil) 16 septembrie 2010, 17:04:35

Saluton!

Miland:Ĉu Christiaan Huygens?
Jes, vi pravas. rideto.gif

Do denove estas via vico.

Kolonjano

Greedn (Arată profil) 16 septembrie 2010, 22:11:58

Mi eĉ ne konas tiu nomo. malgajo.gif

Miland (Arată profil) 17 septembrie 2010, 11:11:04

Greedn:Mi eĉ ne konas tiu nomo. malgajo.gif
Li estis konata nederlanda astronomo. Jen eta viki paĝo pri li. Li eltrovis la plej grandan lunon de Saturno, Titano.

Kiu diris: "Mi neniam vidis Francis Crick en modesta humoro."

Eddycgn (Arată profil) 17 septembrie 2010, 17:14:58

Ĉu James Watson?

Înapoi mai sus