Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Famaj frazoj

fra Eddycgn,2010 1 3

Meldinger: 736

Språk: Esperanto

Miland (Å vise profilen) 2010 9 17 18:49:17

Eddycgn:Ĉu James Watson?
Gratulon! Via vico.

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 9 19 12:17:40

Kiu diris, antaŭ ne longe:

La toleremo kreas siajn proprajn sepultistoj, se ĝi ne protektas sin kontraŭ la netoleremo.

KoLonJaNo (Å vise profilen) 2010 9 19 14:18:51

Saluton!

Eddycgn:Kiu diris, antaŭ ne longe:

La toleremo kreas siajn proprajn sepultistoj, se ĝi ne protektas sin kontraŭ la netoleremo.
Angela MERKEL en Potsdamo je la 8-a de septembro 2010

Kolonjano

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 9 19 15:22:20

KoLonJaNo:Angela MERKEL en Potsdamo je la 8-a de septembro 2010
Kolonjano
Ekzakte!
via vico denove.

Greedn (Å vise profilen) 2010 9 23 10:47:31

Kiu diris nenion?

helpeto: K-L--J-N-

Miland (Å vise profilen) 2010 9 23 14:06:31

Via vico, Kolonjano!

vincas (Å vise profilen) 2010 9 23 16:56:23

rideto.gif

Miland (Å vise profilen) 2010 9 23 20:46:33

Nu, eble K. estas okupata. Eble li revenos baldaŭ. Dumtempe, kiu diris:
"Ĉu vi estas, aŭ ĉu vi iam ajn estis, ano de la komunista partio?"

galvis (Å vise profilen) 2010 9 24 13:35:56

Ĉu la fama Walt Disney ?

KoLonJaNo (Å vise profilen) 2010 9 24 14:49:52

Saluton!

Miland:Nu, eble K. estas okupata.
Jes, eĉ mizera ekmezaĝulo kia mi foje estas devigata okupiĝi pri aferoj ekster Esperantujo. okulumo.gif

Miland:Eble li revenos baldaŭ.
Nu, estus bone, se ankaŭ aliaj (re)venus, por ke la ludo ne nur pingpongu inter du aŭ tri partoprenantoj.

Jam lastfoje mi ja volis cedi al aliulo la rajton fari la venontan demandon, sed tiu preferis resti sur la alia flanko. rideto.gif

Miland:Dumtempe, kiu diris:
"Ĉu vi estas, aŭ ĉu vi iam ajn estis, ano de la komunista partio?"
Tiun ĉi demandon certe aŭdis ĉiuj, kiuj devis aperi antaŭ la Komitato pri neusona aktivado de la usona Domo de Reprezentantoj.

Kolonjano

Tibake til toppen