メッセージ: 67
言語: Esperanto
AlfRoland (プロフィールを表示) 2010年1月13日 13:43:06
Frankouche:Dum la lasta jaro mi sekvis kaj partoprenis debatojn pri tiaj aferoj en aliaj fadenoj de la forumo, kaj spertis ke ekzistas preskaŭ tiom da imagoj pri kio estas "Dio", kiom estis kredantaj debatantoj. Pro tio estas tute sensenca paroli pri "dia volo" ekster la diversaj eklezioj. Ĉu mi eble pripensu kio estas la volo de Odino, Tor kaj la aliaj dioj de miaj prapatroj?
Eble, sed mi pensas ke la plej granda parto de la mondo kredas je Dio kaj la Dia volo, ol kontraŭe [..]
Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年1月13日 13:51:56
AlfRoland:... la volo de Odino, Tor kaj la aliaj dioj de miaj prapatroj?Mi preferas Apolonon, Zeŭson kaj Ganimedon...!
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
AlfRoland (プロフィールを表示) 2010年1月13日 13:57:11
Eddycgn:Ĉu ili ne estas proksimaj parencoj al la pranordaj dioj?AlfRoland:... la volo de Odino, Tor kaj la aliaj dioj de miaj prapatroj?Mi preferas Apolonon, Zeŭson kaj Ganimedon...!
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Dia volo en la nordo plej verŝajne estis trinki mielbieron kaj manĝi porkaĵojn en Valhalo.
Miland (プロフィールを表示) 2010年1月13日 15:20:30
AlfRoland:Kio estas "Dio"???Ĉu vere neniu diris al vi?
AlfRoland (プロフィールを表示) 2010年1月13日 15:33:13
Miland:Ne, ĉu vi povas klarigi al mi?AlfRoland:Kio estas "Dio"???Ĉu vere neniu diris al vi?
Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年1月13日 15:56:38
AlfRoland:Ankaŭ miaj dioj trinkis mielbieron aŭ mielvinon, aŭ pli ekzakte nektaron kaj ambrozion, servitaj per bela Ganimedo al la luksega tablo de Zeŭso...
Ĉu ili ne estas proksimaj parencoj al la pranordaj dioj?![]()
Dia volo en la nordo plej verŝajne trinki mielbieron kaj manĝi porkaĵojn en Valhalo.
Ili estis nur malproksimaj parencoj de Odino, Votano kaj Thoro, ĉar tiuj havis grandajn kornetojn sur la kapo.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Vilinilo (プロフィールを表示) 2010年1月13日 16:29:08
Eddycgn:Mi preferas iun ajn dion, kiu ne estas konsiderata samtempe tutpova kaj bona. Ĉar mi nepre ne povas kredi je bona, tutpova dio, kiu permesis tertremon, kia atingis Haitio hieraŭ.AlfRoland:... la volo de Odino, Tor kaj la aliaj dioj de miaj prapatroj?Mi preferas Apolonon, Zeŭson kaj Ganimedon...!
Haitio estas la plej malriĉa lando el okcidenta duonsfero, sia popolo jam suferas multege, tamen eĉ tiel, hieraŭ miloj (eble dekoj de miloj, centoj de miloj, oni ankoraŭ ne scias) da senkulpuloj mortis, vundiĝis, senhejmiĝis, sengepatriĝis...
Ankaŭ multaj valoraj, bonegaj personoj mortis helpante tiun popolon: militistoj de UNa Fortoj de Paco, civilaj volontuloj kiuj helpis malriĉajn, multaj el tiuj bonaj personoj mortis aŭ vundiĝis.
Mi pensas esti malamuza ŝerco diri ke iu bona, tutpova, tutscianta dio permesus tiun. Igus tiun, vere, ĉar se ĝi ekzistus, ĝi estus responsa. Ekde Epikuro, tia dio estas nepre refutita, tamen ekde tiam oni diras stultaĵojn por provigi la bonecon de malbono, la dia amo agante per nemeritata sufero, la dia saĝeco pruvata per doloraj, malsanoj kaj sensencaj akcidentoj.
Dio ne estas nur granda fantazio, sed ankaŭ kruela, sadisma mensogo. Mi estas ĉagrenata ke post tertremoj, cunamoj, uraganoj, vulkanoj, pandemioj, trosekoj, dismalsatoj, tiu ankoraŭ ne estu evidenta.
AlfRoland (プロフィールを表示) 2010年1月13日 17:42:59
Vilinilo (プロフィールを表示) 2010年1月13日 19:10:41
AlfRoland:@Vilinilo: Mi plene konsentas!Pli ol 100 mil mortoj!!! La reĝistaro de Haitio parolas nun ke estas pli ol 100 mil mortoj en Haitio!
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年1月13日 21:23:46
Vilinilo:Jes, tio estas terura! Ĝi trafis la pli malriĉuloj!AlfRoland:@Vilinilo: Mi plene konsentas!Pli ol 100 mil mortoj!!! La reĝistaro de Haitio parolas nun ke estas pli ol 100 mil mortoj en Haitio!